x-metodo akceptata

Usona Esperantisto

Dumonata bulteno de Esperanto-USA

Volontuloj bezonataj por Duolingo

Kelkcent mil parolantoj de la angla estas registritaj por studi Esperanton ĉe la retejo Duolingo. Sed kio pri parolantoj de aliaj lingvoj krom la angla?

Pensu pri kursoj por esperantistoj kiuj volas lerni la anglan, la hispanan, aŭ aliajn lingvojn. Ni estas komunumo de plurlingvaj homoj, ĉu ne? Do kial ne montri al la mondo, ke Esperanto povas esti ilo por lerni aliajn lingvojn? Por volontuli, necesas paroli Esperanton kaj nur unu alian lingvon. Do mi kuraĝigas vin helpi kun novaj kursoj ĉe Duolingo: ne nur por instrui Esperanton, sed por instrui aliajn lingvoj al Esperanto-parolantoj. Ju pli da homoj volontulas, des pli probable estas, ke Duolingo kreos novan kurson.

Por volontuli, iru al la “Duolingo Incubator”.

— Donald Arthur Kronos