x-metodo akceptata

Usona Esperantisto

Dumonata bulteno de Esperanto-USA

La hundido kaj la ŝtelistoj

Johano Bentley

Unu tagon, antaŭ longe, kiam mi unue komencis mian bestkuracistan praktikon, mi eniris mian ekzamenejon kaj trovis malkutiman aferon: tie sidis maljuna kliento kun granda metala peco de aŭtomobila motoro sur la genuoj.

“Doktoro”, li diris, “vi devas helpi min!” Li levis la metalon pecon kaj metis ĝin sur la tablon: KLONK! Ĝi estis sonoril-forma kovrilo por transmisiilo, kun truo ĉe la pinto de la “sonorilo”. El tiu truo etendiĝis torako kaj postaĵo de eta hundido. Ŝia kapo kaptiĝis ene.

bildo

“Mi ne povas eltiri ŝin”, li diris. “Mi provis dum la tuta tago, sed ŝia kapo nur ŝvelis. Mi timas, ke baldaŭ ŝi ne povos spiri!”

La vizaĝo de la hundido estis ja ŝvelinta. Ŝiaj okuloj estis tre ruĝaj, kaj ŝi spiris malfacile. Sed mirinde, tio ŝajne ne gravis al la hundido. Ŝia vosto gaje svingiĝis, kaj ŝi provis leki mian vizaĝon – kvankam ŝi eĉ ne povis levi la kapon. Ŝi provis ankaŭ boji, sed la premo ĉirkaŭ ŝia kolo permesis nur etan pepon. Malgraŭ ĉio, ŝi tute ne malkuraĝiĝis. Kaj kiam mi metis mian manon en la metalan pecon por palpi ŝian kolon, ŝi pepis eĉ pli. Ŝi estis la plej gaja mortanta hundido, kiun mi iam vidis. Kaj ŝi ja estis mortanta. Mi konstatis, ke se mi ne sukcesos liberigi ŝin tre baldaŭ, ŝi sufokiĝos.

Post la ekzameno, mi rimarkis ian nigran ŝlimon sur mia mano. Ankaŭ la maljuna viro rimarkis ĝin. “Nu, mi provis eltiri ŝin, sed ne sukcesis”, li diris. “Do mi verŝis nafton sur ŝin kaj provis denove. Sed ŝia kapo estis jam tro ŝvelinta.”

Mi rezignis pri mia propra plano pri lubrikaĵo, ĉar ŝi ne povus esti pli ŝlima ol ŝi jam estis. Kio pri distranĉo de la metalo? Mi havis mansegilon, sed eĉ post multe da peno mi sukcesis nur grati la eksteron. Trasegi ĝin postulus horojn, sed mi havis nur minutojn. “Se mi nur havus elektran segilon…” mi diris al mi.

Kvieta, ĝentila voĉo kun hispana akĉento subite aŭdiĝis el mia atendoĉambro: “Ĉu la hundido mortos?”

Mi turnis min al la voĉo, kaj rimarkis tre malmolaspektan, tatuitan junulon kun senemocia mieno. Li portis “band-kaptukon”. Entute li ŝajnis iom danĝera.

“Nu, se mi ne sukcesos eltiri ŝin aŭ tratranĉi tiun metalan pecon tre baldaŭ, jes – ŝi mortos”, mi respondis.

Li rigardis la plankon momente. “Eble mi konas iujn, kiuj povas helpi. Lasu mi telefoni.” En tiu tempo poŝtelefonoj ne estis facile haveblaj, do li uzis mian oficejan telefonon. Dum kelkaj momentoj li rapide parolis al iu hispanlingve. El la aŭdilo aŭdiĝis rido. Tamen li persistis, kaj post kelkaj aliaj rapidegaj vortoj, li turnis sin al mi: “Bone, ili helpos. Mi kondukos vin al la ĝusta loko. Sed lasu min paroli – vi diru nenion. Kaj Doktoro… estos bone se vi ne memoros la adreson poste, ĉu komprenite?”

Do mi, la maljuna kliento, kaj la tatuita junulo – li nomiĝis Alejandro – ni ĉiuj portis al mia ŝarĝaŭto la transmisiilan kovrilon kun la kaptita hundido. Mi kaj la hundido sidis sur la ŝarĝoplato. Alejandro stiris, kaj la kliento sidis apud li.

Ni veturis al tre malriĉa parto de la urbo, kie finfine ni haltis antaŭ mezgranda konstruaĵo kun granda rulpordo. Mi estis tre nervoza. Ŝajnis, ke Alejandro kondukis nin al loko por aŭtoŝtelistoj – sekreta garaĝo kie oni malmuntas ŝtelitajn aŭtojn por vendi la pecojn.

Alejandro eniris tra normala pordo apud la granda rulpordo. Post kelkaj momentoj la rulpordo leviĝis. Pro tio, ke la suno brilegis ekstere, mi ne povis vidi la tre malluman internon. Sed mi aŭdis multe da batado kaj bruo. Kelkaj viroj malrapide eliris. Ili ĉiuj portis la saman specon de kaptuko kian portis Alejandro, kaj ili ĉiuj havis multe da tatuaĵoj. Ili ŝajnis tre danĝeraj – kaj certe ne gajaj pri la alveno de mi kaj mia kliento.

Unu viro – ŝajne la ĉefo – alproksimiĝis kaj indikis per kapklino al la metala peco sur miaj genuoj. Mi ja memoris, kion Alejandro konsilis al mi: mi diris nenion. Mi nur malrapide turnis la pecon por montri la etan kapon de la hundido ene.

La viro etendis sian manon al la hundido, kaj ŝi malforte pepis kaj provis leki liajn fingrojn. Ŝia vosto svingiĝis unu-dufoje. Mi timis pro ŝia malforto; ne restis multe da tempo por ŝi. Mi fikse rigardis la ĉefon, kaj kun kvieta, trankvila voĉo mi petis, “Ŝi mortos baldaŭ. Bonvolu – ĉu vi povas helpi?”

La ĉefo kapjesis. Lia severa mieno malaperis, kaj anstataŭis ĝin grandega rideto. Li turnis sin al la aliaj kaj krie anoncis: “NI SAVOS LA HUNDIDON!” Ĉiuj komencis rideti kaj ridi. Multe da hispanaj vortoj rapide flugis ĉirkaŭ mi, kaj du junuloj prenis la metalan pecon kaj hundidon kaj portis ilin en la garaĝon.

“Ĉu vi volas eniri?” demandis la ĉefo, tre ĝentile. “Estas tre varme hodiaŭ. Venu kaj sidiĝu en klimatizita ĉambro. Ni havas kokakolaon aŭ teon, se vi soifas.”

Ni eniris. Alejandro kaj tri aliaj junuloj laboris ĉe grandega elektra segilo. Ili volvis bantukon ĉirkaŭ la kapo kaj korpo de la hundido. Kiam ili komencis segi la metalon, la aero subite estis plena je fajreroj kaj kriĉanta bruo. Unu el la junuloj kuŝis sur la planko: Li karesis kaj parolis al la hundido, por ke ŝi ne timiĝu.

Alejandro laŭŝajne estis majstro pri tiu segilo. Ĉe ambaŭ flankoj de la metala peco li rapide segis ĝuste ĝis la rando de la truo, sen penetri ĝin. Fine li prenis ĉizilon en unu mano kaj grandan martelon en la alia – li aspektis kiel kirurgo en operaciejo. Li ĉizis tre zorge. Aŭdiĝis laŭta krakado kaj la du duonoj de la metala peco defalis kun laŭta KLONK! Ĉiuj hurais laŭte.

Alejandro turnis sin al ni kun grandega rideto sur la vizaĝo. Nafto malpurigis liajn ĉemizon kaj brakojn, sed tio ŝajne ne ĝenis lin. Li lulis la hundidon, kaj portis ŝin al ni: “Ĉu ŝi vivos, Doktoro?”

La ĉambro estis tute silenta dum la malmolaj junuloj atendis mian respondon. La okuloj de la hundido jam aspektis malpli ruĝaj, sed ŝia kapo estis ege ŝvelinta. Tamen ŝi tuj provis boji kaj leki mian vizaĝon. Ĉiuj el la severaspektaj junuloj ridis kaj hurais denove. La ĉefo reaperis, portante tekilon, limeopecojn, kaj salon. Ni ĉiuj celebris nian sukceson per kelkaj glutoj de tekilo.

Poste la ĉefo petis min skribi ion por li: la ciferojn sur la licencoplatoj de miaj aŭtoj. Li diris, ke mi neniam plu devos timi pri ŝtelado.

Mi reveturis al mia kuracejo kun la kliento kaj ties hundido. Enirante duonebrie, mi vidis la malŝarĝitan vizaĝon de mia akceptistino.

“Mi estas tre gaja vidi vin denove”, ŝi diris. “Mi preskaŭ vokis policistojn. Kio okazis?”

Mi rakontis ĉion, eble kun iomete ebria voĉo, kaj ŝi ridis multe.

“Ŝajne mi devos nuligi la ceteron de via horaro por hodiaŭ, ĉu ne?”

Mi konsentis. Sentante la komencon de grandega postebria kapdoloro, mi ridetegis kaj diris, “Certe mi havas la plej bonan laboron en la tuta mondo!”