x-metodo akceptata

Usona Esperantisto

Dumonata bulteno de Esperanto-USA

Venu al la Komuna Kongreso en Detrojto!

[English text follows…]

Anonco en Esperanto

Ĉi-jare la 63-a Landa Kongreso de Esperanto-USA estos parto de Komuna Kongreso de la usona kaj kanada Esperanto-asocioj. Ĝi okazos de la 26-a de Junio (vendredo) vespere, ĝis la 29-a (lundo) tagmeze en Detrojto, Miĉigano. La kongresa temo estos Eksteru la Interna Ideo.

Ni aparte invitas partopreni komencantojn kaj alilandanojn.

Oni povas aliĝi ĉe la retbutiko de Esperanto-USA. Membroj de Esperanto-USA jam ricevis paperan aliĝilon poŝte. Se vi ne ricevis ĝin kaj deziras aliĝi poŝte, bv. kontakti al Esperanto-USA ĉe: eusa ĉe esperanto-usa punkto org.

Bonvolu kontribui al la programo!

Ni bonvenigas prelegantojn, muzikistojn, aktivulojn, ktp. Bonvolu priskribi vian ideon, ekipaĵajn aŭ hortabelajn bezonojn, ktp., kaj sendu la informon al Sherry Wells ĉe kongreso ĉe esperanto-usa punkto org.

Estas pluraj vidindaĵoj tre proksime al la kongresejo, inkluzive de la muzeoj Detroit Institute of Arts, Detroit Historical Museum, Science Center, African-American Museum, kaj Motown Museum.

bildo Old Main, fama konstruaĵo ĉe la universitato Wayne State en Detrojto. (Foto © Del arte / Vikimedio / BY-CC-SA-3.0)

English version

The 63rd National Convention will be part of a Communal Congress of Esperanto-USA and the Canadian Esperanto Association. It will take place from June 26 (Friday) evening through June 29 (Monday) midday in Detroit, Michigan, USA. The congress theme is Eksteru la Interna Ideo.

We especially invite beginners and visitors from other countries to take part.

You can sign up online. Members of Esperanto-USA were sent paper sign-up forms by mail. If you did not receive one and would like to sign up by mail, please contact Esperanto-USA at eusa ĉe esperanto-usa punkto org.

Please consider contributing to the program!

We welcome speakers, musicians, activity leaders, etc. Please describe your idea, any equipment or schedule requirements, etc. and send it to Sherry Wells at kongreso ĉe esperanto-usa punkto org.

There are a number of attractions very close to the congress, including the Detroit Institute of Arts, the Detroit Historical Museum, the Science Center, the African-American Museum, and the Motown Museum.