x-metodo akceptata

Usona Esperantisto

Dumonata bulteno de Esperanto-USA

Varti jaguaron

Johano Bentley

Kiam mi estis freŝa, juna bestkuracisto, mi loĝis en Aŭstino, Teksaso. Ankaŭ unu el miaj amikoj tie estis bestkuracisto, kaj de tempo al tempo li laboris en loka bestoĝardeno. Tie li renkontis viron – nafto-miliardulon! – kiu posedis jaguaron ĉe sia domo. (Ne demandu, kial la viro posedis jaguaron. Li estis riĉa folulo, laŭ mi.)

bildo

Mia amiko proponis sin por varti la jaguaron kiam ajn la miliardulo devos esti for pro komerco. La miliardulo konsentis, do de tempo al tempo mia amiko iris al la domo por nutri la grandan katon, provizi akvon, ktp. La jaguaro loĝis en kaĝo malantaŭ la domo, ĉe unu ekstremo de korto proksimume 100 metrojn longa. Kompreneble mia amiko neniam eniris la kaĝon de la jaguaro; li nur nutris ĝin per speciala aparato. Ĉiufoje li kunportis sian hundon – etan biglon nomitan Sally.

Staris lampoj sur fostoj laŭlonge de la korto, kaj ankaŭ ĉirkaŭ la granda kaĝo ĉe la fino. Do, piedirante al la kaĝo nokte, oni eniris kaj eliris insulojn de lumo ĉirkaŭitajn de tuta mallumo, ĝis oni alvenis al la kaĝo, kiu estis brile lumigita.

Unu nuban, malluman nokton, mia amiko eniris la korton por zorgi pri la jaguaro. Kiel kutime, li alvenis kun Sally, la biglo. Sally bojegis kaj kuregis laŭ la korto al la kaĝo. Sed la pordo de la kaĝo estis malfermita!

Ĝuste kiam Sally alvenis al la kaĝo, la jaguaro saltis el apuda arbusto, kaj per bato rulis la teruritan hundon tra kelkaj metroj. Sally tuj kuregis reen laŭ la korto al mia amiko. La sperto estis aparte nervoziga, li diris, ĉar Sally ree aperis kaj malaperis dum ŝi kuregis tra la luminsuloj. Kompreneble sekvis la jaguaro; ankaŭ ĝi aperis kaj malaperis ĉasante la hundon. Fine ĝi haltis ie en mallumo… sed kie, mia amiko ne sciis!

“Mi devas moviĝi!”, li pensis, sed pro timo li staris tute senmova. Li sciis, ke se li kuros, la jaguaro eble saltos sur lin. Subite li ekvidis du ardantajn okulojn nur kelkajn metrojn for. Kaj li sciis, ke jaguaroj povas transiri tian distancon per nur unu salto. Samtempe li aŭdis la jelpojn de Sally de tre malproksime; ŝi jam delonge preterpasis lin kaj kuregis for. Li treege volis sekvi ŝian ekzemplon – sed estis tro malfrue!

Tiuj ardantaj okuloj malrapide alproksimiĝis al li, kaj la jaguaro finfine eniris lumon. Ĝi kaŭris, kun ventro premita kontraŭ la grundo kaj vosto svingetanta de flanko al flanko. La muskoloj de ĝiaj gamboj streĉiĝis, kaj la okuloj rigardis rekte al la okuloj de mia amiko.

Subite, tamen, la jaguaro ruliĝis sur sian dorson ĝuste antaŭ la piedoj de mia amiko. Ĝi komencis ronroni, kaj stariĝis por froti sian kapon kontraŭ liajn krurojn. Efektive, ĝi estis malsovaĝa kiel eta katido! Ĝi ne volis mortigi kaj manĝi la biglon, sed nur ludi. Kaj sciante, ke mia amiko nutros ĝin, ĝi do alproksimiĝis al li nur por akiri manĝaĵon.

Mia amiko prenis la kolumon de la jaguaro kaj kondukis ĝin en la kaĝon. Li remetis seruron (kiun li tute forgesis remeti la antaŭan tagon), kaj iris por serĉi la kompatindan biglon. Finfine li trovis ŝin dek kilometrojn for, ĉe sia hejmo. Verŝajne ŝi jelpis kaj kuregis la tutan vojon.

La venontan tagon li telefonis al la miliardulo por informi lin pri tio, kio okazis. Cetere, li diris, la miliardulo ŝuldas al li freŝan kalsonon.