x-metodo akceptata

Usona Esperantisto

Dumonata bulteno de Esperanto-USA

NASK revenos al Raleigh kun KTF

En Junio la Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) revenos al la Universitato William Peace in Raleigh, Norda Karolino, kie ĝi okazos samtempe kun la Kino-Teatro-Festivalo (KTF) por liveri esceptan eventon — eble, la plej priparolatan en la historio de la kursaro!

bildo La bela kampuso de la universitato William Peace estas ideala loko por NASK: historie riĉa, oportune moderna, ne tro granda, kaj proksima al vigla urbocentro kun diversaj vidindaĵoj.

NASK estas unika instruprogramo kiu altiras lernantojn kaj instruistojn el la tuta mondo. Dum sia 45-jara historio, NASK okazis unue ĉe San-Franciska Ŝtata Universitato ĝis 2002, poste ĉe la School for International Training en Brattleboro (Vermonto) en 2002-2006, kaj ĉe la Universitato de Kalifornio en San-Diego en 2007-2011. Ekde 2012 ĝi vojaĝis kun usonaj landaj kongresoj al Teksaso, Norda Karolino, kaj Brita Kolumbio. Ĉi-jare ĝi revenos al la verda kampuso de Universitato William Peace en Raleigh.

La unuaj kvar tagoj koincidos kun la dua Kino-Teatro-Festivalo, kiu grande sukcesis pasintjare en Vaŝingtonio. Aldone al la kutimaj kursoj kaj posttagmezaj NASK-programoj, okazos ankaŭ metiejoj pri filmado, teatra verkado, video-redaktado, kaj pli. Oni havos multajn okazojn renkonti novajn amikojn kaj dividi sciojn kun aliuloj.

NASK okazos de la 30-a de Junio ĝis la 9-a de Julio, kaj KTF de la 30-a ĝis la 5-a: entute ok tagoj, ne nur da lernado, amuziĝo kaj artoj, sed ankaŭ esplorado de muzeoj, restoracioj kaj butikoj en la ĉirkaŭa urbo. Paul Gubbins, membro de la Akademio de Esperanto kaj aŭtoro de multaj verkoj – inkluzive de la videa kurso Pasporto al la Tuta Mondo – instruos la superan kurson. Lee Miller, profesia interpretisto de la Usona Signo-Lingvo, instruos la meznivelan kurson, kaj Ĵenja Bondelid (“Helena” en Pasporto), koregrafo, kaj balet-instruistino, gvidos la komencintan kurson. Oni povas enskribiĝi por la tuta programo aŭ nur por la unuaj kvar tagoj. La bazaj prezoj varias ekde $175 (sen loĝado, 4-taga programo) ĝis $735 (kun loĝado kaj manĝoj, 8 tagoj). Aliĝu antaŭ la 15-a de Aprilo por ricevi la plej bonan prezon!

Venu al NASK kaj KTF en 2015!

bildo

Por pli da detaloj, kaj informo pri aliĝo, vidu la TTT-paĝarojn de la Nord-Amerika Somera Kursaro kaj Kino-Teatro-Festivalo.

Se vi havas demandojn, bv. kontakti la NASK-administranton, Ellen M. Eddy, EDDYELLEN ĉe aol punkto com.