x-metodo akceptata

Usona Esperantisto

Dumonata bulteno de Esperanto-USA

Malkovri Montrealon… trovi amikojn!

Ĵenja Amis

Antaŭ ol la Estraro de UEA elektas urbon por la UK, reprezentantoj de UEA vizitas kandidat-urbojn por inspekti eventualajn kongresejojn, hotelojn kaj vidindaĵojn, kaj por konatiĝi kun la lokaj organizaj teamoj. Ankaŭ Montrealo – kandidat-urbo por la UK en 2017 – ne estis escepto: inter la 10-a kaj la 14-a de Decembro 2014 la urbon vizitis la Konstanta Kongresa Sekretario de UEA, Clay Magalhães, kaj la Ĝenerala Sekretario kaj estrarano de UEA, Martin Schäffer. Ankaŭ Orlando Raola, la prezidanto de Esperanto-USA, venis por montri la plenan subtenon de usonaj esperantistoj por tiu komuna projekto de Esperanto-Societo Kebekia, Kanada Esperanto-Asocio kaj Esperanto-USA.

Respondeculo pri Universalaj Kongresoj jam pli ol jardekon, naskiĝinta en Brazilo, Clay neniam estis en Nord-Ameriko ĝis tiu ĉi vizito al Montrealo pro unu simpla kialo: lastfoje UK okazis en nia kontinento antaŭ pli ol 30 jaroj! Ĝuste pro tio li ŝajne estis tre ĝoja pro la invito de Montrealo gastigi la UK-on: finfine, jen okazo iri al Nord-Ameriko!

bildo Martin, Ĵenja, Joel, Clay… kaj neĝo!

Ni esperis, ke Montrealo estos senneĝa dum la vizito de niaj gastoj, sed la Patrino-Naturo decidis alimaniere, kaj ĝuste la tagon de la alveno de Clay kaj Martin (ambaŭ el pli varmaj lokoj) la urbon kovris densa tavolo de la unua granda neĝo de la jaro. “Tio estas Nord-Ameriko, ne la Norda Poluso, eĉ se nun ĝi aspektas pli kiel la Norda Poluso”, ni ŝercis elirante el la flughaveno. Ni rapide konstatis, ke anstataŭ la simbolaj ĉapeto, koltuko kaj gantoj (“por supervivi en Kanado vintre”) ni eble devintus alporti akvoimunajn botojn; tio estis la sola afero, kiu vere mankis al niaj gastoj. Sed malgraŭ la ne ĉiam-aparte-agrabla promenado kun la malseka neĝo ankoraŭ surstrate, Martin estis impresita de tio, kiom aktiva estas la urbo eĉ post la neĝoŝtormo kaj antaŭ ol oni forigis la neĝon, kaj Clay, ravita de la blanka magio de la urbo, plezure fotis neĝokovritajn arbojn, stratojn kaj la famajn montrealajn kurbajn ŝtuparojn.

Nia unua tago estis plene aranĝita de Montreala Turismo – la turisma oficejo de la urbo: nia fidela partnero kaj magia helpanto en tiu grandioza projekto inviti la plej grandan Esperanto-eventon al nia urbo. En la kompanio de profesia ekskursgvidantino kaj verkistino pri fajnaj manĝaĵoj, ni malkovrigis al la gastoj nian urbon.

La ĉefurbo de kisoj

Landoj – kaj urboj – ofte havas siajn logotipojn: bildojn, kiuj plej bone reprezentas ilin. Montrealo havas eĉ du: la oficialan, kaj ankaŭ tiun de Montreala Turismo, kiu elektis kiel simbolon… kison!

Kial kison? Unue, ĉar en Montrealo (kaj Kebekio ĝenerale) virinoj kisas siajn amikojn kaj amikinojn, simile al oni faras en pluraj landoj de Eŭropo (kutime dufoje, sur dekstra kaj poste sur maldekstra vango), dum en aliaj kanadaj provincoj kaj en la apuda Usono, kie oni ne kisas, sed brakumas amikojn. Estas ankaŭ plia kialo: sur mapo, la insulo de Montrealo (ja Montrealo troviĝas sur granda insulo sur la rivero Sankta-Laŭrenco), kune kun la apuda insulo, similas al du lipoj de buŝo, kiuj formiĝis por kiso.

bildo La du logotipoj de Montrealo (la oficiala, kaj la kiso) surmetitaj sur la kis-forman mapon de Montrealo kaj apuda insulo.

Ĉu aŭto? Ne! BBMP!

Traveturante diversajn partojn de la urbo, gvidantino atentigas nin, ke senescepte ĉiuj kvartaloj de Montrealo estas miksaĵoj de privataj loĝejoj kaj komercaj ejoj: alivorte, la urbo tute ne havas pure “dormajn” kvartalojn. Malsimile al pluraj aliaj grandaj urboj, Montrealo ankaŭ ne havas danĝerajn kvartalojn kaj ĝi estas unu el la plej sekuraj urboj en Nord-Ameriko.

La plejparto de la montrealanoj loĝas en malpli ol 30-minuta veturdistanco de siaj laborejoj, fiere notas nia gvidantino, kaj la plej ofte maniero iri de punkto A al punkto B en la urbo estas “BBMP”: bicikle, buse, metroe kaj piede! Multaj urboj en Nord-Ameriko estis planitaj por aŭtomobilistoj, sed Montrealo estas iom escepta: ĝi estis planita por piedirantoj, biciklistoj kaj uzantoj de publika transporto: dum aliaj urboj de Nord-Ameriko pli kaj pli ekspansiis al antaŭurboj, por pli malmultekostaj terenoj kaj pli grandaj domoj, Montrealo faris la malon: oni konstruis bonan transportsistemon, kun metroo plene subtere, por ke ĝi funkciu seninterrompe en iu ajn vetero; oni faris biciklajn vojojn (kies kvanto pligrandiĝas preskaŭ ĉiujare) kaj eĉ konstruis la tutan subteran urbon. En Montrealo oni ankaŭ severe limigas la altigon de prezoj por loĝejoj, tiel ke ĝi estas unu el la plej malmultekostaj urboj en Nord-Ameriko. Ĉio ĉi donis bonajn rezultojn: montrealanoj adoras sian buntan kaj amuzeman urbon kaj la plejparto de miaj amikoj ne povas imagi ŝanĝi la komforton de la urba vivo por pli granda domo en antaŭurbo.

En Montrealo oni piediras kaj biciklas en iu ajn vetero (jes, iuj frenezuloj biciklas ankaŭ vintre!), sed somere oni promenas eĉ pli, ĉar pluraj stratoj fariĝas plene piedireblaj (tute fermitaj al aŭtoj). “Plie, vi eĉ povas peti ke la urbo fermu vian straton por kelkaj horoj. Ekzemple, supozu ke vi volas festi vian naskiĝtagon kun najbaroj kaj amikoj sur strato apud via domo. Simple avertu la urbon, kaj vi eĉ ricevos du polic-aŭtojn – komence kaj fine de la strato, kaj la policistoj ĝentile avertos la ŝoforojn ke la strato estas fermita por kultura evento”, diras nia gvidantino. Mia edzo kaj mi interŝanĝas signifoplenajn rigardojn: ĉu ni petu fermi straton speciale por ni, por novkreota montreala Esperanto-festivalo?!

32 kilometroj subtere

La fama strato Ste-Catherine estas, laŭ nia gvidantino, la plej granda butikuma strato en Kanado, sed la 15 km da vendejoj, kiujn oni vidas de sur la strato, estas nur la supra parto de la glacimonto, ĉar la pli granda parto de la butikoj troviĝas ne surtere, sed subtere! “Kiam, laŭ vi, oni plej ofte iras butikumi subtere?”, demandas la ekskursgvidantino.

“Kiam neĝas!” tuj respondas niaj gastoj.

“Fakte, ne – kiam pluvas”, ŝi korektas kun rideto. “Montrealanoj toleras neĝon (eĉ se ili foje plendas pri ĝi…), sed ili tute abomenas pluvon.” La montreala subtera urbo (oficiale, “RÉSO”, homofono de la franca vorto reseau – “reto”) estas plia unikaĵo de la urba planado de Montrealo kaj la plej granda subtera urbo en la mondo. 32 kilometrojn longa (duoblo de la larĝeco de la insulo!), klimatizita kaj kun natura lumo, ĝi interligas la tutan urbocentron en gigantan reton de tuneloj, vendejoj, restoracioj, bankoj, stacidomoj, universitatoj, kongresejoj, biblioteko kaj, kompreneble, la metroo: jen perfekta loko por perdiĝi… kaj retrovi sin en iu butiko, aĉetante novajn ŝuojn. (Kio ŝajne tro ofte okazas al mi!) La butikoj funkcias tra la semajno, ofte eĉ ĝis la 8-a vespere kaj ankaŭ semajnfine, al la surpriziĝo de Clay: ja en okcidenta Eŭropo ili ofte fermiĝas frue kaj ofte ne funkcias dimanĉe – sed ne en Nord-Ameriko!

Vivi malpli rapide

Kiam la usona kafej-ĉeno Starbucks venis al Montrealo, ĝi devis ŝanĝi sian originalan planon por la kafejoj, aldonante pli grandajn spacojn por sidi, rakontas al ni la ĉiĉeronino: jes ja, en Montrealo oni estas malpli hastemaj ol en aliaj partoj de Nord-Ameriko kaj oni preferas trinki kafon sidante en kafejo anstataŭ rapidante sur la strato, kaj certe ne ŝoforante. Kial la vivoritmo en Montrealo estas pli malrapida? Interalie, danke al multaj enmigrantoj el mediteraneaj landoj, kiuj preferas malpli streĉan vivoritmon. En multaj laborejoj oni ankaŭ finas labori iom pli frue en vendredo (“kaj se via ĉefo ne lasas vin foriri frue kaj vi ne havas tro da farenda laboro, vi simple ‘malsaniĝas je gripo’ kaj ĉiuokaze foriras frue”). Tie, kie vintre kuŝas neĝo, en somero estos multaj terasoj, kie oni sidos ĝis malfrunokte kafumante, manĝante kaj ĝuante bieron aŭ vinon kun amikoj. “Laŭ la kvanto de mikrobierejoj, Montrealo cedas sian lokon nur al Belgujo kaj Germanujo”, diras nia ĉiĉeronino, kiu ankaŭ gvidas manĝaĵ-ekskursojn, aldonante, ke ne estas eĉ unu manĝaĵ-revuo, kiu ne dediĉis la tutan numeron al Montrealo, aparte fama pro sia kuirarto. Tamen, oni bone manĝas ne nur en multekostegaj restoracioj: eĉ apudstrata sandviĉejo, se ĝi ne faras sandviĉojn bone, fermiĝos pro granda konkurenco. Multaj montrealaj restoracioj ankaŭ permesas onin alporti sian propran vinon aŭ bieron (serĉu ŝildon apportez votre vin) – kio multe malgrandigas vian fakturon, kaj la kutimo alporti proprajn trinkaĵojn ne estas vidata malbone.

Urbo kreema

Kreemo estas aparta trajto de la montreala karaktero: la urbo de festivaloj (somere en Montrealo okazas ĉirkaŭ naŭdeko!), muziko, modo, videoludoj, kino-arto kaj arkitekturo, Montrealo estas rafinita kombinaĵo de novaj kaj malnovaj elementoj, kiuj kunvivas en harmonio, sen ke unu parto dominu la alian. Bona ekzemplo de tiu kunvivaĵo estas “Katedralaj Promenadoj”: tiel nomiĝas la parto de la montreala subtera urbo, kiu troviĝas tuj sub bela gotika anglikana katedralo, konstruita en la 19-a jarcento kaj daŭre funkcianta. Kial ĝi estas tiom speciala? Ĉar oni levis la tutan preĝejon super la tero, konstruis parton de la subtera urbo rekte sub ĝi, kaj poste oni remetis la preĝejon sur ties antaŭan lokon! Atentemuloj ankaŭ notos, ke la apuda altega ultramoderna konstruaĵo, en kiu respeguliĝas la preĝejo, havas gotik-formajn fenestrojn, kaj ĝia supro similas al mitro (alta dupinta kapvesto) de episkopo – omaĝe al sia najbara katedralo.

(Dum la sekvaj vizitoj al eventualaj kongresejoj kaj hoteloj, Clay demandis, ŝercante, ĉu la homoj, fakte, volos resti en la kongresejo estante en Montrealo?!)

La Reĝa Monto

La lastan tagon ni invitis niajn gastojn al la Reĝa Monto: Mont Royal, kiu donis sian nomon al la urbo. Laŭ unu rakonto, kiam Jacques Cartier alvenis al la supro de la monto kaj de ĝi rigardis al la riverego, li diris, ke la vido de la monto estas vere reĝa. Mi ne scias, ĉu li vere diris tion aŭ ne, sed mi atestas, ke la vido de la monto ja estas reĝa: la blanka neĝa trankvilo de la vintro estas same bela kiel la verda abundo de la somero. 233 metrojn alta, la Reĝa Monto estas grandega parko tute meze de la urbo, ŝatata de montrealanoj en ĉiu sezono: somere por promeni, pikniki kaj bicikli, kaj vintre por skii, sketi, marŝi per rakedoj, aŭ ankaŭ simple promeni – kaj foti sciurojn en ĉiu sezono. (Ankaŭ Clay ne povis rezisti tiun tenton!) Ĉar Montrealo estas insulo, sciuroj abundas en nia urbo (ili ja ne povas naĝi por eliri de la insulo!), kaj ili aparte multas sur la Reĝa Monto, je granda amuziĝo de turistoj kaj novaj enmigrantoj.

bildo Clay ne povis rezisti la tenton ludi kun sciuroj.

38 paroj de brilantaj okuloj

Universala Kongreso estas tre ĝuiga evento, sed ĝi estas ankaŭ tre peza laboro por la loka grupo, kiu invitis la kongreson. Ĝuste pro tio, UEA estas aparte atenta al la prepariteco de la loka teamo. La montrealaj esperantistoj tre bone impresis la gastojn – kaj per sia nombro, kaj per sia aktiveco, kaj per la alta nivelo de Esperanto.

La kulmino de nia intensa programo estis la Zamenhof-festo en la Montreala Esperanto-Domo: ŝajne, la ne tro granda domo de Normando (prezidanto de Esperanto-Societo Kebekia) kaj Zdravka (lia edzino) speciale por tiu evento mirakle grandiĝis por bonvenigi 38 entuziasmegajn esperantistojn (kelkaj eĉ veturis el apudaj ŝtatoj de Usono por veni al la festo!) – ĉiuj kun brilantaj okuloj kaj preto kunlabori por sukcesigi la eventon.

La vespero komenciĝis per diskuto pri organizado de UK. Martin klarigis la procedon de la elekto de kongres-urbo: la decidon faras la estraro. (Ĉi-foje ili estas kvin personoj, ĉar la du estraranoj el la konkurantaj landoj, Kanado kaj Koreujo, sindetenos de la voĉdono.) Oni konsideras multajn “tuŝeblajn” faktorojn (ekzemple, koston de la kongresejo, hoteloj, aviadil-biletoj), sed ankaŭ “netuŝeblajn” faktorojn: ekzemple, kiam la kongreso lastfoje okazis en la regiono, kian efikon la kongreso povus havi sur la Esperanto-movado en tiu loko, ktp. Multis ankaŭ demandoj al Clay pri kongres-organizado, ekzemple, pri la laboro en la preparado kaj dum la kongreso, aŭ la kvanto da bezonataj helpantoj. Laŭ Clay, la absoluta minimumo da homoj necesaj en la organiza teamo estas deko, sed ju pli multas la helpantoj, des malpli ĉiuj el ili devas labori: ja ankaŭ volontuloj volas partopreni kaj ĝui la kongreson – kaj la plejparto de la laboro estas bezonata ĝuste dum la kongreso. Ni ankaŭ eksciis, ke, se kongreso estas sufiĉe profita, al volontuloj post la kongreso oni repagas la kongres-kotizon: jen eĉ plia instigo por helpi dumkongrese!

Post vigla babilado kaj abunda manĝo, okazis videa ponto (la unuan fojon en la historio de la kanada E-movado!) inter ses kanadaj urboj el tri provincoj: Kebekio (Montrealo), Ontario (Toronto, Otavo kaj Londono), kaj Nov-Skotujo (Berviko kaj Halifakso). Joel Amis legis du subtenleterojn de gravuloj: de la montreala urbestro, Denis Coderre, kaj de federacia parlamentano Alexandre Boulerice, el la Nov-Demokratia Partio, reprezentanta la distrikton, kie troviĝas la Montreala Esperanto-Domo. Esperantistoj el aliaj provincoj estis tre feliĉaj, ke Montrealo invitas la plej grandan Esperantan eventon al Kanado, kaj ĉiu grupo esprimis sian subtenon al la montreala kandidatiĝo. La torontanoj estis plej multnombraj post montrealanoj: 22, kaj ili eĉ preparis kaj legis rezolucion por montri la subtenon al UK en Montrealo en 2017. Jes ja, la volontuloj neniel mankos, aparte ĉar al kanadanoj aliĝos ankaŭ usonaj esperantistoj! Mi estis ĝoja vidi samideanojn de aliaj provincoj, kiujn mi ne renkontas ofte pro la vasteco de nia lando, kaj ni decidis fari videopontojn pli ofte: la organizado de la UK estos ankaŭ bona maniero ne nur konatiĝi kun esperantistoj el aliaj landoj, sed ankaŭ por pliproksimigi la esperantistojn en Nord-Ameriko!

bildo En la montreala Esperanto-Domo.

Por ĝisrevidi niajn gastojn ni donacis al ili bongustaĵojn el Kanado, kun la nepra acersiropo, kaj du librojn: la ĵus reeldonitajn Kristnaskajn rakontojn el franca Kanado kaj la jubilean libron de Esperanto-Societo Kebekio: 30 jaroj da agado: “Ĉar ni ja faris ion dum 30 jaroj…” modeste komentis nia nelacigebla prezidanto, Normand Fleury. La ĝisrevido estis kortuŝa. “Mia vizito al Montrealo estis neforgesebla, pro la varmeco kaj gastamo de montrealanoj”, diris Clay. Li feliĉis eĉ pri la neĝo, kiu faris la montrealan sperton aparte bela, festeca kaj… aŭtentika!

Ne adiaŭ… sed ĝis la revido, amikoj, en 2017!

Kiel vi povas helpi pri UK-2017 en Montrealo?

  • Ŝatu nian paĝon en Facebook!
  • Helpu al ni traduki kaj plibonigi vikipediajn artikolojn pri Montrealo.
  • Aliĝu al nia dissendolisto de helpantoj: aliĝu mem al montrealo-uk-2017 ĉe googlegroups.com aŭ petu al Orlando Raola, oraola ĉe gmail.com.
  • Faru rezolucion de via loka grupo por subteni la kongreson: skribu al Filipo Dorcas, filipo ĉe grupoj.org.
  • Proponu mem, kion vi ŝatus fari: Skribu al Joel Amis joelamis ĉe yahoo.com.