x-metodo akceptata

Usona Esperantisto

Dumonata bulteno de Esperanto-USA

NASK 2014 – en Kanado!

See this announcement in English.

Ĉi-jare NASK vojaĝos ekster Usono al la okcidenta marbordo de Kanado. La kursaro okazos ĉe la kampuso de la Universitato de Viktorio, kiu situas ĉe la suda rando de la insulo Vankuvero, en bela Brita Kolumbio. Kulture riĉa Viktorio estas konata kiel verda “ĝardenurbo” kun plaĉe mildaj someroj kaj pluraj vidindaĵoj por turistoj.

Venu de la 9-a de Junio ĝis la 8-a de Julio por ok tagoj da lernado, amuzo, kaj esplorado de la mirindaj muzeoj, restoracioj, kaj butikoj, ĉiuj piede atingeblaj de la universitata kampuso.

NASK finiĝos ĵus antaŭ la komenciĝo de la Landaj Kongresoj de Esperanto-USA kaj la Kanada Esperanto-Asocio. Ambaŭ kongresoj okazos kune en la apuda urbo Sidneo, facile atingebla per buso.

Instruistoj

La internacia teamo de István Ertl (Hungarujo), Usui Hiroyuki (Japanujo), kaj Ĵenja Bondelid (Usono) instruos trinivele. Hoss Firooznia deĵoros kiel helpinstruisto kaj ĉiĉerono de la eksterkursaj programoj.

Kotizoj

La ĉi-jara kotizo de NASK (por kursoj, loĝado, kaj matenmanĝoj) estas aparte malalta: nur USD $475 se oni kotizas ĝis la 1-a de Aprilo, kaj USD $525 se poste. Lokanoj kiuj ne bezonas loĝejon rajtas pagi eĉ malpli, nur USD $250 por partopreni en ĉiuj eventoj. Bonvolu rimarki: stipendioj haveblas por plentempaj lernantoj, instruistoj, kaj loĝantoj de Latinameriko kaj Kanado.

Loĝejo kaj manĝoj

Lernantoj estos en loĝejo kun unu- kaj du-litaj ĉambroj, kun komunaj banejoj kaj necesejoj por ĉiu sekso en ĉiu etaĝo. Ĉiu ĉambro havas aliron al Interreto. En la kelo troviĝas lavmaŝinoj kaj sekigiloj por vestaĵoj, kaj ĉiu etaĝo havas komfortan salonon. La universitata manĝejo kaj klasĉambroj estas facile atingeblaj per mallonga promeno.

Matenmanĝoj en la universitata manĝejo estas inkluzivitaj en la NASK-kotizo. Tag- kaj vesper-manĝojn oni povas aĉeti en la ĉefa universitata manĝejo aŭ ĉe kelkaj malgrandaj manĝejoj en kaj apud la kampuso.

Kiel aliĝi?

La TTT-ejo de NASK enhavas pli da informo kaj registrilojn en kaj Esperanto kaj la angla. Aŭ oni povas kontakti administrantinon Ellen M. Eddy per eddyellen ĉe aol punkto com. Finfine, indas sekvi niajn paĝojn en Facebook kaj/aŭ Google+, kie vi trovos anoncetojn pri la venontaj kursoj kaj komentojn de aliaj partoprenantoj.