x-metodo akceptata

Usona Esperantisto

Dumonata bulteno de Esperanto-USA

Grava kemia lernolibro ĝisdatigota

Eldongrupo Cengage Learning, unu el la plej gravaj produktantoj de lernolibroj tutmonde, konsentis la aperigon de traduko de la sesa eldono de Ĝenerala, Organika kaj Biologia Kemio de H. Stephen Stoker. La libron eldonos Esperanto-USA sub la traduka kaj eldona kontrolo de Orlando Raola, prezidanto de la asocio kaj profesoro pri kemio ĉe Santa Rosa Junior College en Kalifornio.

Pli frua eldono de tiu ĉi verkego aperis en limigita kvanto en la okdekaj jaroj, publikigita de la Esperanto-Societo de Ĉikago, sub prizorgo de Doug Portmann kaj Kent Jones. Multaj esperantistoj-kemiistoj tra la mondo partoprenis tiun projekton. La nuna eldono estas kompreneble bazita sur la unua, sed estos profesie kompostita kaj presita, enhavos la samajn altkvalitajn grafikaĵojn de la anglalingva originalo, kaj plej grave, respegulos la nuntempajn evoluojn de kemiaj sciencoj, do estos ĝisfunde ĝisdatigita.

La eldonisto O. Raola petas al ĉiuj kiuj kunlaboris en la malnova eldono montri sian pretecon kunlabori ankaŭ ĉi-foje. Bonvolu kontakti lin ĉe kemia_libro ĉe kulturo punkto net. La nova luksa versio de la lernolibro espereble estos lanĉita kadre de la 100-a UK en Lille en la nord-duonsfera somero de 2015.

Jen la malnova afero, kiu ricevos tute freŝan vivon!

— Orlando Raola, kemia_libro ĉe kulturo punkto net

New in the E-USA bookstore

ESPERANTO AS A STARTER LANGUAGE

Angela Tellier, Ed.
This book summarizes the experiences and results of the experiment to implement Springboard to Languages in primary schools in Britain. Includes theoretical foundations and excerpts from the project materials. 2013. 75 p. Softcover. Britain. $21.71

Purchase from Esperanto-USA, PO Box 1129, El Cerrito CA 94530, or online.