x-metodo akceptata

Usona Esperantisto

Dumonata bulteno de Esperanto-USA

Kristnaskaj rakontoj el franca Kanado

François Lorrain

Kristnaskaj rakontoj el franca Kanado

Louis Fréchette
Rakontoj por homoj el ĉiuj aĝoj, verkitaj de grava kanada aŭtoro de la 19-a jarcento. Dua eldono. Mola bindaĵo. 130 paĝojn. 2013. Kanado. $20 + sendokostoj.

Por mendi, skribu al francisko.lorrain ĉe mac punkto com.

Aperis en Oktobro, ĉe Esperanto-Societo Kebekia en Montrealo, nova Esperanta libro: Kristnaskaj rakontoj el franca Kanado de Louis Fréchette [lui freŝet], grava kanada verkisto de la 19-a jarcento .

Fréchette vivis de 1839 ĝis 1908. Li studis juron en Kebeko, sed poste dediĉis sin ĉefe al poezio, ĵurnalismo kaj eĉ politiko. Li tamen publikigis kelkajn prozajn librojn — interalie tiun kristnaskan rakontaron, kies angla versio, de li mem verkita, aperis en 1899 sub la titolo Christmas in French Canada (Toronto, George N. Morang). Jaron poste aperis franca versio de la sama rakontaro, La Noël au Canada, ĉe la sama eldonejo. Kelkajn el tiuj rakontoj li verkis originale en la angla kaj poste francigis, kaj la aliajn li verkis france kaj mem angligis. Do li verkis ambaŭ versiojn mem! Fréchette sufiĉe bone scipovis la anglan, loĝinte en Ĉikago kelkajn jarojn.

Li estis progresema homo, defendante, ekzemple, respublikismajn ideojn, dum Kanado estis parlamenta monarĥio, parto de la brita imperio, do sub la regado – tiam ne tiel formala, kiel ĝi nun fariĝis – de la brita krono.

Liaj rakontoj ne celas ĉefe infanojn, sed male homojn el ĉiuj aĝoj. Kelkaj el la rakontoj partoprenas, stile aŭ enhave, en la buŝa popolrakonta tradicio tiam tre disvastigita tra la tuta franca Kanado: ofte, dimanĉe postmese, aŭ dum longaj vintraj vesperoj, kunvenis homoj por aŭskulti rakontiston, lokan aŭ vojaĝantan. La aliaj rakontoj de Fréchette disvolviĝas en kadro pli “moderna” — tamen kompreneble 19-a-jarcenta.

Jen elĉerpaĵo el la rakonto Tom Karibu’, en kiu Fréchette prezentas la popolan rakontiston Joĉjo Violono (p. 79–80):

Joĉjo Violono estis kurioza tipo de homo, tre interesa kaj populara, kiu pasigis sian junecon en la arbohakejoj, kaj multe ŝatis rakonti siajn vojaĝaventurojn en la nordaj regionoj, la arbokovritaj lignejoj de la riveroj Otavo, Gatineau kaj Sankta-Maŭrico.

Li estis, tiun tagon, aparte inspirata.

Tiun matenon, li estis oficinta kiel “kunpatro”, t.e. baptopatro de novnaskiĝinta etulo; kaj, ĉar la ceremoniaj akcesoraĵoj iom ŝveligis per dolĉa venteto la velojn de lia natura elokvento, liaj rakontoj mirinde antaŭeniris.

Kompreneble ĉiam temis pri okazaĵoj en hakistejoj kaj arbaroj: pugnaj bataloj, viktimoj, eksterordinaraj fiŝkaptoj, miraklaj ĉasosukcesoj, vizioj, sorĉado, ĉiuspecaj prodaĵoj; lia kolekto ampleksis rakontojn por ĉiuj gustoj.

“Bonvolu diri al ni kristnaskan rakonton, Joĉjo, se vi konas tian, por okupi la tempon, ĝis ni ekiros al la preĝejo,” ekkriis junulino nomata Femia Boisvert.

Kaj Joĉjo Violono, kiu fieris scii, kiel montri respekton al la bela sekso, tuj respondis per la karakteriza formulo ĉi-supre prezentita. Tiam, malsekiginte sian gorĝon per fingrodiko da jamajka rumo, kaj ekfajriginte sian pipon je la kandelo, per unu el tiuj longaj cedraj splitoj antaŭe uzataj de niaj kamparanoj, kaj eĉ post la invento de fosforaj alumetoj, li malfermis sian rakontadon per la sekvaj vortoj:

Mi volas diri al vi, geamikoj, ke, tiun jaron, ni dungiĝis por flosigi arbotrunkojn super Bytown, ĉe la forko de malgranda rivero nomata La Skabiulino, stranga nomo, sed sen rilato kun tio, kion mi rakontos.

Tom Karibu' komencis malsupreniri la arbon “Tom Karibu’ komencis malsupreniri la arbon”, F. S. Coburn, 1899

Unua Esperanta eldono de la libro aperis en 1972, en traduko de la kebekurba esperantisto Vincent Beaupré (1914–1984), kiu multe aktivis, ne nur en Kebeko, sed ankaŭ en Kanada Esperanto-Asocio. Tiu eldono ne estis presita, sed nur tajpita kaj multobligita.

Iniciatis la projekton reeldoni tiun rakontaron Zdravka Metz el Montrealo, en 2008. Francisko Lorrain, same el Montrealo, funde reviziis la tradukon de Beaupré, kaj poste kontrolis ĝin Bruce Crisp (Otavo), Giorgio Denti (Romo) kaj Trefleo Mercier (Ŝerbruko).

Tiu dua eldono, kiel la unua, enhavas nur la ses plej bonajn rakontojn el la dek du originalaj. La tekston akompanas la elstaraj ilustraĵoj, nigraj-blankaj, de Frederick Simpson Coburn, ciferigitaj el la originalaj eldonoj de 1899 kaj 1900. Coburn estas grava kanada pentristo, konata ankaŭ kiel ilustristo de libroj. Helpe al nia antaŭvideble internacia legontaro, ni aldonis piednotojn pri ĉiaj temoj – historiaj, geografiaj, kulturaj, lingvaj, religiaj… – kaj mapojn montrantajn la multajn lokojn menciitajn en la rakontoj.