x-metodo akceptata

Usona Esperantisto

Dumonata bulteno de Esperanto-USA

Ju pli multe… des pli bone

Impresoj pri la 13-a Meksika Kongreso de Esperanto

Orlando E. Raola

Ankoraŭ iomete laca sed tute feliĉa, mi ŝatus rakonti al vi pri mia aventuro dum la semajnofino, kiam mi havis la eksterordinaran ŝancon partopreni la 13-an Meksikan Kongreson de Esperanto en la ĉefurbo de nia suda najbaro.

Inaŭguro sub la suno Inaŭguro sub la suno

Okdeko da aliĝintoj el pluraj lando kunvenis sub la temo “Agadoj por pli bona mondo”. La kongresejo estis la altlernejo Regina, kiu troviĝas en tre malnova sed tute renovigita konstruaĵo meze de la urbo. La kutimaj programeroj ne mankis: interkona vespero en restoracio Isabel, multaj interesaj prelegoj, arta vespero en iom malproksima sed tute adekvata teatrejo, adiaŭan feston en la domo de lokaj esperantistoj…

Se mia raporto estus limigita al la supra alineo, vi verŝajne scius iom pri la meksika kongreso, sed mi restus tute forkonsumita pro honto kaj maldankemo. Fakte, mia tasko nun estas reverki la alineon zorgeme, kaj klopodi ke ĉiu vorto kaj esprimo transdonu la senbridan entuziasmon, la vibrigan energion, la kortuŝan bonkorecon kaj la esperigan inspiron, kiuj kunformas la sperton travivitan de mi dum tiuj ĉi kvar neforgeseblaj tagoj.

Unue, la urbo mem. Pri Meksikurbo mi sciis absolute nenion. Tute nekomprenebla afero por denaska hispanlingvano, ĉar ĝi estas la plej granda kaj grava hispanparolanta urbo en la mondo. Sur tiu alta valo, kie iam staris la mitoplena Tenoĉtitlano, nun loĝas dudek milionoj da homoj, kiuj kunformas la plej mirindan, belan, vivantan, eksterordinaran kaj senliman urbon kiun mi iam ajn vidis en pli ol du jardekoj de vojaĝado tra la mondo. Bonvolu ne misinterpreti tiun ĉi aserton: mi amas Havanon, mi estis absolute ravita siatempe de Budapeŝto kaj Berlino; Tokio, Kioto kaj Hanojo estas ankaŭ tre korkaraj lokoj kaj Bonaero estas simile grandioze bela metropolo. Sed mi estis tiom profunde ensorĉita de mia mallonga vizito al Meksikurbo, ke mi timas mian malkapablon ĉi-momente objektive juĝi kaj kompari urbojn kaj etosojn. Mi nur sincere esprimas mian nunan animstaton.

Sur tiu fono, mi venis al kongreso kie plejparto de la partoprenantoj estas tre junaj homoj, multaj el kiuj flue esprimas sin en Esperanto. Troviĝis ankaŭ komencantoj kaj eklernantoj, sed la ĝenerala etoso estis rimarkinde senkrokodil(ig)a. La interkona vespero estis ne vere tradicia, ĉar ĝin anstataŭis vigla kunmanĝado en restoracio. Ho! Manĝi en Meksikurbo! Mi devus verki tute apartan artikolon por priskribi ĉion kion mi manĝis, kiom multe mi ŝatis ĉion, kiom profunde aliiĝis mia juĝo pri la meksika kuirarto kaj manĝokutimoj, estigita en la pasinteco de la trospicaj manĝaĵoj en restoracioj funkciigitaj de meksikaj enmigrintoj en mia loĝregiono. Tiu kunmanĝado daŭris kelkajn horojn, kiam la homoj venis, kunparolis, kunmanĝis, adiaŭis, kaj poste venis aliaj homoj, kaj daŭris la festena etoso, la babilado, la tostoj ĝis la kelneroj ĝentile memorigis nin, ke estis tempo iri hejme.

Atentu la spicaĵojn! Atentu la spicaĵojn!

Sekvamatene, la solena inaŭguro, kaj alia nekutimaĵo: ĝi okazis ĉe la tegmento de la konstruaĵo atingebla per impona ŝtuparo (nur tie ĉiuj partoprenantoj povis esti kune) kaj sub brilegaj sunradioj. Mi ŝatus konsulti la esperantajn historiistojn, ĉar mi suspektas, ke eble temas pri la unua (aŭ unu el la malmultaj) landaj kongresoj “je plena suno”. Mi salutis la partoprenantojn nome de la usona esperantistaro, kaj mi certigis, ke la kunlaboraj rilatoj, la amikeco kaj bonvolo inter la esperanto-movadoj de niaj du landoj daŭre kreskos kaj disvastiĝos en la estonteco. La prezidantino de Meksika Esperanto-Federacio Mallely Martinez dankis al la respondeculinoj de Regina la gastigadon de la kongreso kaj multaj trapasintoj de la KER-ekzamenoj ricevis tie la atestilojn.

Prelegoj sekvis. Mi havis la honoron esti la unua preleganto. Sekvis multaj aliaj interesaj kaj eĉ ege surprizaj prelegoj pri temoj variaj. Inter ili mi elektis partopreni tiujn pri rilatoj inter juro kaj Esperanto (Luis Cordova), pri orboj, nekonataj lumiĝantaj objektoj nur videblaj per fotado (Joaquin Rosillo), pri la Strategia Plano de UEA (Martin Schäffer), Vegetaranismo por plibonigi la mondon (Victor Sombra), kaj Vojaĝo al Gvatemalo (Marc Shafroth, la unusola kroma usonano en la kongreso, kun kiu mi havis longan interparoladon klopodante konvinki lin pri la avantaĝoj ricevitaj per aliĝo al Esperanto-USA, kie li ne membras). Mia amiko Luis Cordova diligente registris plejparton el la prelegoj, vi povas mem aŭskulti ilin ĉe la retejo de Internet Archive.

Saluto de usonaj esperantistoj al la kongresanoj Saluto de usonaj esperantistoj al la kongresanoj

Sabate vespere, post malfacila tranavigado en urbo dum la horoj kiam la homa svarmo montriĝis senfina, ni alvenis al teatrejo, kie la arte vespero iom malfrue komenciĝis. Agrable surprizis min denove profesia folklora danc-trupo, esperantaj muzikantoj (frato kaj fratino kiuj regalis nin per ege moderna kaj frapanta muziko), kaj precipe la teatraĵo La Vermeto, kun ĉarmaj infanoj kiuj bone kaj kompreneble parolis esperanton kaj per ĝi transdonis mesaĝon pri la valoro revadi kaj obstini en la realigo de la revoj.

Por la fino, la plej grava: danke al senlaca kunlaboro de la tuta familio Rosillo-Vega Acosta (Joaquin, Gudalaupe, la infanoj de Joaquin, la gefratoj, ĉiuj) okazis la adiaŭa festo por la tuta kongresanaro. Denove la frandaĵoj abundaj, rivereca fluo de tekilo Esperanto, muziko korgajiga… sed plej rimarkinde kaj grave: senhalta kaj senhasta montrado de amo, sincera, ĝiskora, nin ĉiuj kunliganta, kaj kiu faris la adiaŭon des pli malfacila. Ne supozu, ke mi menciis ĉion, mi emas nur reliefigi la plej gravajn agadojn kaj homojn, sed multaj aliaj partoprenis, kune kreis etoson vere ĝuindan dum la tuta daŭro de la kongreso. Mi certe invitis plurajn el la junaj meksikaj aktivuloj veni al ni por eventoj kiel NASK aŭ nia nacia kongreso, kaj nun kiam la kontakto estas jam establitaj, mi esperas, ke ni povu helpi al ili viziti la Nordon en la estonteco.

Karaj gelegantoj: venontfoje, kiam vi aŭdos pri Esperanta kongreso en Meksiko, klopodu ne maltrafi la okazon deproksime sperti vian energian kaj entuziasman najbaron. La vizito efikos bone kiel kuracilo por ajna pesimismo aŭ malcerteco rilate la estontecon de Esperanto en nia kontinento.