x-metodo akceptata

Usona Esperantisto

Dumonata bulteno de Esperanto-USA

Mekaro-2014 en nova urbo

En 2014 Mez-Kanada Renkontiĝo (Mekaro) okazos en urbo kie ĝi neniam antaŭe okazis: Ŝerbruko (Sherbrooke), Kebekio. Estas la sesa plej grava municipo de tiu kanada provinco kun ĉirkaŭ 154 000 enloĝantoj. Ĝi situas en la tiel nomataj Orientaj Kantonoj (Eastern Townships) en tre bela regiono fama pro ĝiaj lagoj, riveroj kaj montoj, 43 mejlojn norde de la landlimo kun la usona ŝtato Vermonto (kiu similas al suda Kebekio). La distanco inter Montrealo kaj Ŝerbruko estas 98 mejloj, do ĝi estas facile atingebla per aŭtovojo en aŭtomobilo kaj aŭtobuso.

Universitato Bishop’s en Ŝerbruko, ejo de Mekaro 2014 Universitato Bishop’s en Ŝerbruko, ejo de Mekaro-2014

Mekaro allogas multajn usonanojn ĉiujare. La pasintan jaron, en Otavo, partoprenis usonaj el la urbo Bellevue en Vaŝingtonio, Tonawanda en Novjorkio, kaj Waltham en Majno; do ŝajnas ke multaj personoj ne timas la distancojn por kuniĝi kun samideanoj.

Ĉi-jare la renkontiĝo okazos en unu el du universitatoj de Ŝerbruko: Universitato Bishop’s, la anglalingva universitato konstruita laŭ la stilo de tiu en Oksfordo, Anglujo; Bishop’s estas ankaŭ unu el la plej malnovaj de tuta Kanado (1853). Malgraŭ ĝia aĝo, Bishop’s proponas al kongresanoj plej modernajn kaj komfortajn instalaĵojn. La mekaranoj povos loĝi en 4-ĉambraj apartamentoj. Ĉiu apartamento inkluzivas du kompletajn banĉambrojn, kuirejon, manĝejon kaj salonon. La apartamentoj povas gastigi maksimume 5 homojn kaj ĉiu ĉambro havas sian propran ŝlosilon.

Oni povos matenmanĝi en la universitata manĝejo je favora prezo kun varma kaj malvarma bufedo. Nova aspekto estos la dimanĉvespera bankedo en speciala halo de la universitato.

Mekaro-2014 komenciĝos sabaton la 17-an de Majo kaj daŭros ĝis lundo la 19-a. La programo estos varia sed laŭ la mekara stilo: turismo, komunaj manĝoj kaj multe da babilado. La vizitantoj malkovros tiun regionon koloniitan komence de la lojalistoj, kiuj fuĝis el Usono post ties sendependiĝo por resti fidelaj al la brita krono; ili ricevis terenojn en suda Kebekio kaj fondis novajn komunumojn. Tiuj lojalistoj estis sekvitaj de aliaj enmigrintoj britaj, skotaj, irlandaj kaj fine de franckanadanoj. Nun la Orientaj Kantonoj estas majoritate loĝataj de francparolantoj pro la konstanta malkresko de la anglaparolantaro. Estas iom strange konstati, ke en multaj lokoj kun anglaj nomoj kiel Warwick, Drummondville kaj Thetford Mines oni aŭdas preskaŭ ekskluzive la francan (laŭ la franckanada dialekto).

Por havi pli bonan ideon pri la programo proponita de Mekaro-2014, konsultu la Mekaro-retejon. Estas tie multe da informoj pri la maniero atingi la Ŝerbrukon, kie loĝiĝi kaj kion fari. La lokaj gastigantoj faros ĉion necesan por ke vi estu bonvenaj kaj kontentigitaj. Ne hezitu meti demandojn laŭbezone. Ni esperas, ke la usonaj samideanoj kiuj kapablos veni Ŝerbrukon prenos tiun decidon por riĉigi nian eventon!

Ĝis revido en Ŝerbruko!

— Trefflé (Trefleo) Mercier
Kunordiganto de Mekaro 2014
treffle ĉe ymail punkto com