x-metodo akceptata

Usona Esperantisto

Dumonata bulteno de Esperanto-USA

Honore al William Harmon

Charlie Galvin

William Harmon estas ankoraŭ relative juna viro. (Demandu al mia patro, kiu havas 93 jarojn.) Tamen, post deĵori dum 26 jaroj en la posteno de ĉefdelegito de Universala Esperanto-Asocio en Usono, li decidis, ke venas tempo por transdoni la torĉon al iu alia.

Estas malfacile imagi, kiu povus tiom efike plenumi la taskon, kiom Vilĉjo. Li estas motoro de la Esperanto-movado ne nur en Usono, sed internacie. Kiel delegito de UEA, mi multe profitis de lia helpo kaj konsilo. Ĉiu, kiu partoprenis en la Nord-Amerika Somera Kursaro kiam ĝi okazis ĉe la San-Franciska Ŝtata Universitato, memoras la piknikojn ĉe la bela hejmo de gesinjoroj Harmon. Kaj certe ĉiuj memoras la guston de kedgeree. Vilĉjo estas ankaŭ lerta preleganto kaj aŭkciisto (“okaze de dubo, kontrolu regulon n-ro 1”). En preskaŭ ĉio landskala, kaj multaj regionaj movadaj eventoj, li estis tie por reprezenti UEA-on, kaj memorigi pri la kialoj por membriĝo.

Prezidanto Orlando <span class='majuskleta'>Raola</span> omaĝas milion-stelan moneron (vidu kovrilfoton) al Lusi kaj Vilĉjo <span class='majuskleta'>Harmon</span> Prezidanto Orlando Raola omaĝas milion-stelan moneron (vidu kovrilfoton) al Lusi kaj Vilĉjo Harmon. (Pro ambaŭ fotoj ni dankas al Neil Blonstein.)

Vilĉjo kaj Lusi Harmon estis inter la unuaj samideanoj, kiujn mi renkontis tiam, kiam mi esperantistiĝis en la jaro 1985. Mi tiam enviis la fluecon kaj erudicion de la parolado de Vilĉjo (dum mi penis memori “Kiel vi fartas?”). Mia lingvokapablo evoluis kun praktiko, sed mi ne povas konvinki min, ke mi iam estos tiom bona oratoro.

Tial mi miris, kiam Vilĉjo proponis al mi, ke mi estu la venonta ĉefdelegito. Mi facile komprenis, ke li deziras rezigni pri la movada laboro post longa deĵoro. Sed lia logiko por elekti posteulon restas iom nebula al mi. Tamen, mi penos laŭ mia eblo fari la taskon. Mi estas certa, ke ĉiu usona movadano, kiel mi, volas danki al Vilĉjo pro lia bona laboro. Evidentiĝis tio, dum la ĉi-jara Landa Kongreso de Esperanto-USA, kie ĉiuj surpiediĝis post lia adiaŭa parolado. Ni sentos lian mankon en la movada agado, sed ni esperas, ke ni povos daŭre profiti de lia amikeco kaj konsilo dum la venontaj jaroj.