x-metodo akceptata

Usona Esperantisto

Dumonata bulteno de Esperanto-USA

Say what? Esperanto artists featured in Atlanta magazine

In July, Jeff Baxter of ArtsATL magazine in Atlanta published an article featuring artists who create works in Esperanto. Titled Say what? Century-old dream gets new life as artists worldwide embrace Esperanto, it touches upon the music of Lou Harrison, Kajto, Brazilian rapper To-Ne, and France’s La Pafklik. Our own prodigy Tim Westover is also featured for his work Marvirinstrato. See the full article at ArtsATL magazine.

Jubilea jaro de la Aŭtuna Renkontiĝo

De la 12-a ĝis la 14-a de Oktobro (Dank-Festo en Kanado, Kolumbo-Festo en Usono) la Aŭtuna Renkontiĝo de Esperanto (ARE) okazos en Silver Bay, Novjorkio. Venu ĝui la belegan gastejon apud lago, la amikecan etoson, la internaciecon de la ĉeestantaro kaj la varian programon.

ARE kunigas esperantistojn el nordorienta Ameriko dum tritaga semajnfino. Organizas ĝin la Esperanto-Societo Kebekia lige kun aliaj Esperantaj asocioj kaj kluboj en Usono.

Dum pasintaj jaroj partoprenis 50 ĝis 80 esperantistoj ĉefe el Ontario, Kebekio, Novanglio, Novjorkio, sed ankaŭ el Britujo, Germanujo, Svisujo, kaj eĉ el Japanujo. La plej juna aĝis 2 kaj la plej aĝa 80!

Invitu viajn familianojn kaj konatojn ĉar la gastejo situas apud lago en tre bela montara regiono kie ili povos ripozi dum vi esperantumos. Venu ĝui internacian amikan etoson.

Por pli da informo, vidu la paĝaron de ARE ĉe la Esperanto-societo kebekia.

Ĉu vi Esperant-umas?

En la Junia/Julia numero de la gazeto AARP aperis ludo nomita Do You Esperanto? de Stephanie Spadaccini. La ludo konsistas el granda krado de literoj en kiu kaŝiĝas 28 vortoj. Inter la diversaj kaŝitaĵoj troviĝas la grava vorto AKVO, sed ankaŭ BIERON (eĉ pli grava), kaj kompreneble NECESEJO (eble la plej grava).

Trovinte ĉiujn 28 vortojn, oni aranĝas la restantajn literojn por formi nomojn de iamaj subtenantoj de la lingvo: Leo Tolstoy, J. R. R. Tolkien, Jules Verne kaj Pope Paul II.

Korespondi deziras

Mi estas kongano, tridek-jaraĝa, loĝanta en rifuĝejo en Zimbabvo. Mi longe interesiĝis pri Esperanto kaj mi deziras korespondi aŭ amikiĝi kun samideanoj eksterlande.
Nyemya Alepembwe ericalepembwe ĉe gmail punkto com