x-metodo akceptata

Usona Esperantisto

Dumonata bulteno de Esperanto-USA

Mia malkovro de Japanujo (kvina parto)

Ĵenja Amis

Jen la kvina parto de la aventuroj de Ĵenja en Japanujo. La kvara parto aperis en n-ro 2013:2.

Obama (ne tiu, alia !)

Ni eksciis pri japana 30-mil-persona urbeto Obama ĝuste kiam Barack Obama elektiĝis kiel prezidento la unuan fojon, en 2008: oni montris televide infanojn de la urbo Obama ĝojegi, ke la persono, kiu dividas la nomon kun ilia urbeto, elektiĝis kiel prezidento. Kompreneble, la urbeto ne estis nomita honore al la usona prezidento – la vorto obama en la japana signifas “eta plaĝo”.

bildo S-ro Nakaĵima apud la tre-etaĝa pagodo de Mjocu-ĵi-templo.

Ĉefbonzo salutas nin… Esperante !

De Kioto ni trajnas norden, trans la alta montoĉeno, rekte al la Japana maro. La urbo Obama situas apud la maro, en la regiono Hokuriku. Kvankam malgranda, la urbo estas tre riĉa je historio je kulturo. Nia unua halto estas Mjocu-ĵi-templo, kies trietaĝa pagodo, kiu staras jam ekde 1270, estas listigita kiel Japana Nacia Trezoro. La vizito al tiu ĉi trankvila loko por ni estas aparte speciala, ĉar ĝia ĉefbonzo, s-ro Nakaĵima, venis por saluti nin… Esperante! Fakte, li estas lernanto de nia gvidanto en Obama-regiono, s-ro Katagaŭa, kaj li tre diligentas pri la lernado.

Manĝinte la bongustan kaj tre sanan specialaĵon de Obama – oroŝi-soba (nudeloj el fagopiro kun raspita rafano), ni zigzagas tra la montaraj vojoj por vidi la Obama-golfon. El la fenestro ni rimarkas la buston de Obama (ĉi-foje, la prezidento!): ĝi staras apud la vendaŭtomato sur kiu estas skribite “I ♥ Obama”. La skulptaĵo staras apud hotelo, kies posedanto estas granda ŝatanto de s-ro Obama, klarigas nia bonkora ĉiĉerono.

Montoj, maro… atomcentralo

La vido de la montoj al la plaĝo estas vere spirprena. Bedaŭrinde, malantaŭ kelkaj el tiaj belaj montoj kaŝiĝas io, pri kio la lokaj politikistoj eble ne tre ŝatas paroli: atomcentralo… “Tre danĝera loko por atomcentraloj, pro la tertremoj kaj la proksimeco al la maro”, diras nia ĉiĉerono. Multaj lokanoj – inkluzive la jam konatan s-ron Nakaĵima – estas engaĝitaj en la movado kontraŭ atoma energio, kaj ilia voĉo multe plifortiĝis post la tragedio en Fukuŝima. Fakte, unu el la konstatoj de mia edzo Joel, kiu loĝis en Japanujo antaŭ dek jaroj, estis ke Japanoj fariĝis multe pli ŝparemaj pri la uzo de energio: se antaŭe ĉiuj lampoj lumis en la trajnoj, nun nur duono estas lumigitaj, kaj oni multe malpli klimatizas en publikaj lokoj. La katastrofo en Fukuŝima ja konsciigis la japanojn pri la neceso fariĝi pli ŝparemaj pri elektro. (Mi nur povus imagi, kia estus reago de japanoj se mi dirus, ke en mia laborejo en Atlanto oni klimatizis la laborejon ĝis tiu grado, ke nemalmultaj koleginoj uzis porteblajn hejtilojn por varmiĝi!) En Kioto ni eĉ vidis manifestacion por plena nuligo de atoma energio, kaj esperantistoj, eksciinte, ke mi naskiĝis proksime al Ĉernobil, multe demandadis pri la akcidento kaj ĝiaj sekvoj.

De Obama ni veturas al la ĉefurbo de la prefektejo – urbo Fukui, preterpasante multajn tunelojn – ni ja estas en la montaro. Antaŭ la milito, Fukui estis konata pro sia silka industrio – sed nuntempe malmultaj japanoj portas silkajn kimonojn, kaj pro tio la industrio ŝrumpis. Ni renkontiĝas kun la E-grupo de s-ro Kitagaŭa en la bela Internacia Centro. La plejparto de liaj lernantoj estas komencantoj, kaj ili vigle interesiĝas pri ni kaj la vivo en Kanado, kaj eĉ prezentas al ni bonvenigan novaĵleteron, preparitan speciale por tiu ĉi okazo.

Ses homoj, ses katoj, du hundoj kaj kelkdek kokoj

Por tranokto ni veturas al profunda kamparo. Tie, en la montoj, situas terkultivista komunumo Hoeiĝuku – kiu tre favoras al Esperanto kaj kun kiu amikas s-ro Kitagaŭa. Unu el la membroj de la komunumo, s-ino Ŝima, bonvenigas nin en Esperanto kaj informas, ke en tiu ĉi loko loĝas ses personoj, ses katoj, du hundoj kaj kelkdek kokoj. Neniu el la personoj estas parencoj, kaj ili ne apartenas al iu ajn religio: simple unu tagon ili decidis loĝi kune en la kamparo kaj kultivi la teron. Kvin el ses membroj estas sufiĉe aĝaj (inter 50+ kaj 70+), sed antaŭ kelkaj jaroj al Hoeiĝuku aliĝis plia membro: 12-jaraĝa Ai-ĉan, kiu nun estas 15-jara ĉarma kaj timida sunbruniĝinta junulino. La historio de tiu ĉi komunumo eble meritas tutan libron, sed jen mallonga versio.

Ĉio komenciĝis antaŭ ĉ. 30 jaroj, kiam s-ro Tanizaki, kiu havis sian propran universitat-preparan lernejon, kie li mem instruis la anglan kaj matematikon, ekhavis la dubojn, ĉu tio, kion li faras, estas bona en la pli granda senco. Lia respondo al tiu lia propra demando estis nea, kaj tiel li decidis anstataŭ la anglan instrui Esperanton. Kompreneble, li tuj perdis multajn siajn lernantojn… Poste li decidis fari eĉ pli drastan paŝon – kun siaj amiko el Tokio, kelkaj iamaj lernantoj, li decidis translokiĝi al kamparo, por ĝui la vivon en la naturo, sanajn manĝaĵojn kaj por instrui pri tio al aliaj. Ili do aĉetis domon kun terpeco, kaj kun la tempo konstruis pli grandan domon (la strukturon faris profesiaj konstruistoj, sed ili mem faris ĉion alian: murojn, plankon, ili rakontas fiere). Oni decidis nomi la komunumon Hoeiĝuku, kiu en loza traduko signifas “kreskigi la saĝon”.

bildo S-ro Tanizaki montras al ni lignan libelon.

Kiel la urbanoj fariĝis terkultivistoj

Ĉiuj anoj de la komunumo estis tokianoj, kiuj neniam antaŭe kultivis la teron: ili lernis tion legante librojn kaj parolante kun maljunaj kamparanoj. S-ino Ŝima rakontas, ke ŝiaj gepatroj estis tre skeptikaj pri tiu ĉi decido. Urbanino, laboranta kiel teksisto kaj kuiristo (ĉar unu laboro ne sufiĉis por vivteni sin), ŝi neniam antaŭe kreskigis legomojn. Nun ŝi tute ne imagas reveni al la urba vivo: “Mi ofte devas iri al Tokio por viziti mian maljunan patrinon, kaj mi ne povas imagi loĝi en tiu urbo, kie ĉio tiom malbongustas”, ŝi diras. (Kurante antaŭen, mi devas diri, ke mi kaj mia edzo ja tute ŝatis la manĝaĵojn en Tokio, sed mi tamen rimarkis, kiom elĉerpitaj estas multaj Tokianoj: veturante ĉirkaŭ la oka vespere en la metroo, ni vidis multajn homojn dormi… starante!)

Sed kio pri la juna Ai-ĉan? Ankaŭ ŝi havas rimarkindan historion. Unu konato portis ŝin al Hoeiĝuku simple por montri la komunumon. Fakte, grupoj da junuloj tre ofte vizitas tiun lokon por lerni pri terkultivado kaj lignoprilaborado (pri kio okupiĝas s-ro Tanizaki). La 12-jarulino estis tiom impresita, ke, reveninte hejmen, ŝi simple rifuzis iri al lernejo – ŝi volis loĝi en Hoeiĝuku. Bonŝance por ŝi, la gepatroj ne povis kontraŭi, kaj do ekde tiam ŝi estas plenrajta ano de la komunumo. Ŝia laboro estas zorgi pri la kokoj, ŝi diras kun fiero. Ai-ĉan tre ŝatas labori kun bestoj kaj volas iri al norda Japanujo – Hokkajdo – por lerni bov-bredadon. Malsame al siaj samaĝanoj, ŝi ne iras al la lernejo. “Sed ĉu Ai-ĉan flue legas?”, mi demandas al s-ino Ŝima, kiam Ai-ĉan ne estis en la ĉambro. Ja estas pluraj miloj da ideogramoj por legi librojn kaj ĵurnalojn! S-ino Ŝima ridetas kaj respondas jese: Ai-ĉan estas tre inteligenta kaj avida leganto. Fakte, ŝi sukcesas legi unu libron ĉiutage, kaj tiun saman tagon s-ino Ŝima devis veturigi la knabinon al sia plej ŝatata loko: la biblioteko de Fukui. Ai-ĉan ĉiutage mem lernas ideogramojn kaj ekzerciĝas pri la skribado, kaj vintre, kiam estas malpli da laboro, s-ro Tanizake instruas al ŝi matematikon.

Ĉiutage unu persono el la komunumo estas kuiristo – same Ai-ĉan foje estas la kuiristo de la tago. Mi demandas al la knabino, ĉu ŝi ŝatas kuiri – kaj ŝia vizaĝo tute lumiĝas: jes, kompreneble! Ĉiuj anoj de Hoeiĝuku ŝategas kuiri kaj estas tre lertaj pri tio. Mi demandas s-inon Ŝima (ŝi kuiris tute nekredeblan matenmanĝon, konsistantan el eble deko da pladoj), kiu estas la plej bona kuiristo en la komunumo, kaj ŝi respondas ridante: “S-ro Tanizake, kompreneble! Li faras la plej bongustan suŝion en la mondo!”

Veni… vidi… resti !

La juna Ai-ĉan ne estas la sola persono, kiu estis impresita de Hoeiĝuku ĝis tiu grado, ke ŝi decidis resti. Dum la vespermanĝo nin vizitas alia junulino – bela kaj fortika 26-jara Juri, originale el Nagoja. Kvankam Hoeiĝuku ne estas profesia tranoktejo aŭ manĝejo, de tempo al tempo venas vizitantoj, al kiuj oni ofertas manĝaĵojn kaj tranokton (normale oni pagas modestan sumon, sed ili ne akceptis monon de ni). En la komunumo mem ne estas konekto al Interreto, tamen vizitantoj lasas bonegajn recenzojn en la reto, kio portas aliajn vizitantojn. Do, ĝuste tio okazis pri Juri-ĉan: antaŭ iom da tempo ŝi vidis foton de belega plado el kokaĵo kaj venis por gustumi ĝin. Ŝi do amikiĝis kun la komunumo kaj decidis resti ĉi tie: ŝi aĉetis domon kun terpeco en la proksimeco kaj ofte venas manĝi kun la anoj de Hoeiĝuku. Nur poste, kiam ŝi vidis, kiel oni mortigas la kokojn en la vera vivo, ŝi estis ŝokita. “Sed la manĝaĵo estas tiom nekredeble bongusta!” ŝi aldonas kun kulpa rideto.

La tea ĉambro odoras je herbo, kiu sekiĝas pendigita de sur la tegmento (“estas preskaŭ neniu malsano, kiun ne povas kuraci tiu ĉi herbo”, diras s-ino Ŝima). Ni babilas trinkante fortan britan teon kun la bongustega ŝifon-kuko, preparitan por la kafejo, kiu funkcias sabaton kaj dimanĉon (pro multaj vizitantoj, ili devis oficialigi la tagojn, kiam eblas veni por manĝi en Hoeiĝuku). Ĉiuj anoj de la komunumo estas ridemaj kaj spontaneaj, kaj aspektas tute malstreĉitaj. Laborante tiom forte – terkultivado, konservaĵoj, ligno, kafejo, bestoj – kaj sen ferioj (“la bestoj ja ne ferias, ĉu?”, rimarkas s-ino Ŝima), ili fieras, ke ili tamen povas ĉiumatene tiel sidi, senhaste, kaj simple ĝui la babiladon. Tiu komunumo, ŝajne, tute redifinis la signifon de riĉeco – ili estas riĉaj kune… Vintre, kiam estas malpli da agrikultura laboro, ili havas eĉ pli da tempo por babili kaj legi librojn, rigardante el la fenestro la neĝon fali… Ni tranoktas en granda kampara centjara domo, kiun la komunumo ĵus aĉetis por gastigi la parencojn aŭ vizitantojn, kiel nin. Nek en tiu ĉi domo, nek en alia domo, oni ne ŝlosas la pordojn. La unuan fojon en multaj jaroj mi vidas tiom da steloj kaj endormiĝas kun la trankviligaj sonoj de la montara rivereto. Neniu surprizo, ke, la urbanoj, ili tamen translokiĝis ĉi tien!

Reveninte de Obama al Kioto, ni iras rekte al la E-kunveno. Bedaŭrinde, oni devis prokrasti ĝin iomete, ĉar (tiom embarase!), ni prenis malĝustan trajnon… Nia bonega ĉiĉerono el Obama intencis pagi la bileton por simple eniri kun ni en la stacidomon kaj certigi, ke ni ne maltrafas nian trajnon, sed ni konvinkis lin, ke tio ne necesas: “Ni scias la tempon kaj la kajon, do, tute neniel eblas erari!” Bedaŭrinde, ja eblas, se temas pri ni! “Ŝajnas ke la trajno foriris kelkajn minutojn pli frue – ege stranga afero”, diras mia edzo nervoze. Ve! La trajno foriris ĝustatempe, sed estis ni, kiu eniris en la pli fruan trajnon! Ja en Japanujo, kie la trajnoj venas tiom ofte, diferenco de du minutoj ege gravas… Bonŝance, la sekva trajno venas nur post duonhoro, kaj finfine ni alvenas al Esperanto-domo, kie okazas la kunsidoj. “Esperanto-domo” estas, fakte, la oficiala nomo de tiu bela trietaĝa konstruaĵo, konstruigita de unu el la membroj de la E-grupo de Kioto, s-ino Ajkaŭa.

En la serĉo de kimono

Dum nia tuta trisemajna vojaĝo ni preskaŭ ne havis tempon aĉetumi, sed tamen estis unu afero, sen kiu mi ne volis reveni de Japanujo: kompreneble, la kimono! Se vi ne havas kelkajn milojn da dolaroj por nova kimono, jen bona okazo aĉeti ĝin por nur kelkdek dolaroj (kvankam, uzitan) en la pul-bazaro apud la templo To-ĵi en Kioto, kiun rekomendis al ni nia kiota gastigantino, s-ino Tahira. La bazaro funkcias nur la 21-an tagon de la monato – en tiu speciala tago ĉiuj povas senpage viziti la templon, apud kiu staras la plej alta ligna konstruaĵo en la tuta Japanujo: preskaŭ 55 metrojn alta pagodo! Krom uzitaj kimonoj, tradiciaj ŝuoj kaj ceteraj vestaĵoj, vi povas trovi tie… esence, ĉion! La plurcent butikoj vendas ĉiajn brokantaĵojn, artaĵojn, teumaĵojn, bonsajojn, manĝaĵojn kaj trinkaĵojn. “Atentu pri via monujo kaj ne kredu la ĉarlatanojn”, avertas Minoru, la edzo de s-ino Tahira, kiu afable konsentis ĉiĉeroni nin al la bazaro. Post kelkaj horoj da serĉado ni konstatas, ke ni tute ne povas trovi la sufiĉe longan kimonon – eĉ se la nuntempaj junaj japanoj estas preskaŭ samaltaj kiel ni, la malnovaj kimonoj estis faritaj por pli aĝa generacio, kiu estas malpli alta. Post kelkaj horoj da serĉado en 35-grada varmeco ni konstatas, ke ni simple ne kapablas serĉi plu: ĉiuj koloroj kungluiĝas en unu ĉielarkan amason. Malvarma biero en klimatizita kafejo ŝajnas al ni paradizo.

Kiel mi fariĝas japanino

Sekvatage, en la kompanio de s-ino Tahira, ni kompletigas nian kimonan edukadon vizitante la centron pri teksado en la historia kvartalo Niŝiĝin, mondfama pro sia teksa metio kun impresa pli ol mil-jara historio. Tie oni montras la fajnajn artojn de ĉio ligita al kimonoj: teksado, farbado, plektado de zon-ŝnuro (kiel mi eksciis poste, eĉ la faldado de kimono estas scienco: preskaŭ kiel origamio!). Oni eĉ povas mem provi kelkajn metiojn, kaj mi, sub la gvido de majstro, faras pentraĵon sur la silko. La majstro-farbisto donas al mi la silkaĵon kaj – tute neatendite – donacas sunombrelon! Sunombreloj estas tre gravaj akcesoraĵoj por japaninoj: esence ĉiuj, junaj kaj aĝaj, portas ilin, eĉ surbicikle. Do jen la unua paŝo al mia japaniĝo: mi komencas porti sunombrelon, kiel ĉiuj aliaj virinoj!

Niŝiĝin ankaŭ tre famas pro la demonstrado de kimonoj – oni povas eĉ provi sin en la rolo de modelulino! Ni ekscias, ke estas striktaj reguloj pri la koloroj kaj la stiloj: needziĝintaj junulinoj portas kimonojn kun frapaj koloroj kaj desegnaĵoj, kun longaj manikoj (preskaŭ ĝisplanke). Pli maturaj geedziĝintaj virinoj portas pli subtilajn kolorojn, kaj la manikoj estas mallongaj.(Fakte, oni faras kimonojn tiamaniere, ke oni povas mallongigi la manikojn post la geedziĝo.) Aldone al kimono, oni devas havi plurajn akcesoraĵojn: sandalojn, ŝtrumpoj, plurajn zonojn, mansakon… Foje la akcesoraĵoj kostas same (aŭ pli) ol la kimono mem, sed ne surprize: la mana plektado de unu ŝnuro, kiu iras super la zono, daŭras ĉ. dek horojn, diras al ni la metiistino: profesiuloj kiel ŝi povas fari 15 cm en unu horo! Alia nepra akcesoraĵo estas subkimono, ĉar por ĝuste purigi la kimonon oni devas… tute malkudri ĝin, lavi, sekigi kaj tiam rekudri! Sed ĉar ĝi estas tiom malfacila (aŭ multekosta, se tion faras en profesia servo), oni portu ĝin tre atente kaj prefere… simple ne lavu!

Rigardante tiajn belajn kimonojn, mi tute ne scias, ke vespere, dum la kunveno kun esperantistoj en la kiota E-domo, min atendas grandega surprizo. Ĉar mi volis fotiĝi en japanaj vestaĵoj, membro de la kiota grupo – profesia kantistino, s-ino Noda – speciale por mi portis unu el siaj someraj kimonoj (jukata). “Bone, ke mi portis la grandan”, ŝi krias, vidinte min. Tri personoj helpas al mi vestiĝi en belega malhela jukata – post dekkvin minutoj da magio, oni ne plu povas rekoni min (jen la dua paŝo al mia japaniĝo)! Mi kun fiero portas ĝin dum la tuta vespero, kaj je la fino de la amuzplena (kaj kantoplena) kunveno, s-ino Noda diras, ke ŝi donacas al mi la jukata-n… kaj manfaritajn zonojn, kaj subkimonon kaj ĉion alian! Vere, mi ne povas kredi… tio ja estas la plej luksa donaco iam ajn! Grandegan dankon al vi, denove kaj denove!

La tria paŝo al mia japaniĝo

“Mia edzo estas freneza” – tiel mi notas en la notlibro pri la komenco de la sekva tago. Ankoraŭ antaŭ la vojaĝo li tre volis fari japanstilan geedzigan ceremonion – tamen, pro la ekstrema varmeco li forlasis tiun ideon, sed tamen li ne forlasis la ideon fotiĝi en tradiciaj japanaj geedziĝaj vestaĵoj. La kosto de la vestado, ŝminkado kaj unu foto estas tute akceptebla, kaj do matene ni iras al la fotejo. Oni ŝminkas min dum preskaŭ horo, kaj vestas dum plia duonhoro: kompense oni striktigas mian bruston per kaŭĉuka rubando (la brusto devas esti nerimarkebla en tradiciaj japanaj vestaĵoj), kaj poste surmetas kvar tavolojn da kimonoj, kaj plurajn zonojn kaj ornamaĵojn.

bildo Meze de la detalaj preparoj.

Fine, oni kronas min per belega (sed ekstreme peza) peruko, kaj kiam mi finfine rigardas en la spegulo, mi vere ne plu povas rekoni min. “Vi aspektas kiel japana pupo”, diras la stilistino, kiu ŝajne mem ne atendis tian rezulton!

Mi estas tute ravita! Tamen, mi preskaŭ ne povas spiri kaj malfacile staras rekte, sub la pezeco de la peruko: mi ne povas imagi, kiel iu ajn povas travivi tradician japanan geedziĝon en neklimatizita ejo. Kiel poste rakontas al ni s-ino Tahira, unu ŝia konatino svenis dum geedziĝo, pro la varmeco kaj la peruko. Mi envias al Joel, kies tuta vestado daŭris nur dek minutojn, kaj mi kompatas la nobelulinojn de antaŭ mil jaroj, kiuj devis porti 12 tavolojn da kimonoj, kaj same majkojn kaj gejŝojn, kiuj, malgraŭ la peruka suferado, devas ankaŭ muziki kaj danci! Mi esperas, ke oni rapide faros tiun unu foton, por kiu mi devas tiom suferi – sed oni faras centon! Mia kapo doloregas. Finfine, oni forprenas la perukon – jen venas fino de la torturoj. Sed ne! Jen komenciĝas la vera torturo: nun ni devas elekti la foton. La foton, ĉar ĉiu aldona foto venas kun aldona kosto! Tiom suferi por nur unu foto?! Nu, kun iom da negoco, ni tamen aĉetas la plejparton da ili, eĉ se tio kostas muuulte pli ol ni planis. Nun vi komprenas, kial mia edzo estas “freneza”!

bildo

(daŭrigota…)