x-metodo akceptata

Usona Esperantisto

Dumonata bulteno de Esperanto-USA

Mia malkovro de Japanujo (kvara parto)

Ĵenja Amis

Jen la kvara parto de la aventuroj de Ĵenja en Japanujo. La unua parto aperis en numero 2012:5, la dua parto en numero 2012:6. kaj la tria parto en numero 2013:1.

Kiel ni maltrafis alian karieron

Kobeo estas ankaŭ internacie konata pro siaj perloj, kaj ni iras viziti etan perlan muzeon. Jam preskaŭ elirantajn, nin salutas muzea laboranto. Li tre pardonpetas, ke la muzeo ne estas klimatizita kaj ke ni devas suferi en tia varmego. Li invitas nin al sia oficejo, kiu estas klimatizita, kaj regalas nin per malvarma teo. Utsumi Yoshihiro tre bone parolas la anglan… sed ŝajne (mi vere ne povas kredi tion!) kun sveda akĉento! “Mi loĝis en Svedio”, li respondas mian silentan demandon.

Yoshihiro havas grandegan perlon alpinglitan al lia kolumo. Kaptinte nian rigardon, li donas la perlon al mi kaj demandas tre strangan aferon: “Kiu estas ĝia koloro?”

Ni atente rigardas – ĝi fakte ne estas unukolora, sed ŝanĝiĝas laŭ la lumo: jen ĝi estas verda, jen ruĝa. Sed kaj mi kaj Joel konsentas, ke ĝi tamen estas verda.

“Ĉu vi frenezas?” li diras. “Ĝi estas ruĝa! Se ĝi estus verda, ĝi kostus $700, sed ĝi kostas nur $300! Se vi estus profesiaj pritaksistoj de perloj, vi malgajnus $400 en unu momento!”

Jes, estas tia profesio – pritaksistoj de perloj, rakontas Yoshihiro. Ene de duonsekundo (vi bone legis: duonsekundo!) ili devas pritaksi la valoron de perlo. Kaj tiel dum pluraj horoj! Nu, ŝajne la laboro de perlopritaksistoj ne estas por ni – en tia ritmo ni povus perdi kelkajn milionojn da dolaroj en kelkaj horoj! Fakte, Yoshihiro mem diras, ke li ne povus fari tiun laboron, eĉ malgraŭ tio, ke li laboras jam kvar jarojn kiel ĝenerala direktoro de la japana perl-eksporta asocio – oni devas trejniĝi kiel perlopritaksisto dum dek jaroj antaŭ ol praktiki tiun metion!

Li ankaŭ turnas nian atenton al la fenestroj de la konstruaĵo – ili ja aspektas iom malsame ol kutimaj fenestroj, kaj ŝajne eĉ la lumo en la oficejo estas iom alia ol kutime: tio estas, ĉar la fenestroj estas faritaj el la plej multekosta vitro – la sama, el kiu oni faras bonkvalitajn okulvitrojn. Kial? Ĉar en tiu konstruaĵo laboras perlopritaksistoj, kaj, kiel vi jam scias, la vitro devas neniel tordi la lumon, por ne ŝanĝi la koloron de la perloj. Sed, eĉ kun tiaj fenestroj, la pritaksistoj povas labori nur kelkajn horojn de la tago: inter 7:30 kaj 12:30 – kiam la sunlumo estas plej neŭtrala.

Perloj… kaj pano !

Perloj Perloj de Kobeo.

Malgraŭ tio, ke la perlokultivado ne originas en Kobeo, la urbo estas tamen nomata La Perla Urbo. Kial? Jen klarigo. Pioniro en perloprilaborado – Todo Yasuie, kiu translokiĝis al Kobeo perdinte ĉiujn siajn terojn pro inundego – malkovris en 1921, ke makuletoj sur perloj malaperas, se ili estas prilaboritaj per certa kemiaĵo. Li aplikis tiun malkovron, kaj danke al tio, la kosto de perloj draste malaltiĝis, kaj Yasuie mem fariĝis riĉulo. Tamen, li decidis ne patentigi sian malkovron, dirante: “Ĝi devas prosperigi ĉiujn, ne nur min.” Ĝuste pro tiu strebo disvastigi la teknologion tra la mondo, Kobeo fariĝis konata kiel la Perla Urbo. Alia interesaĵo: Kobeo estas fama pro sia pano (malgraŭ tio, ke pano ne estas tradicia por Japanujo), ĉar ĝi estis unu el la unuaj urboj, kiuj malfermiĝis al eksterlandanoj kaj kie ili povis loĝi en kiu ajn urboparto (en ĉiuj aliaj urboj estis limigoj al tio).

Trinkante la teon, ni ankaŭ lernas diversajn aliajn aferojn pri perloj. Ekzemple, ke japanaj perloj estas inter la plej altkvalitaj en la tuta mondo: la diversaj sezonoj de Japanujo kaj ŝanĝiĝoj de temperaturo aldonas multajn kolorojn kaj apartan brilecon al japanaj perloj. Nun ili feroce konkurencas kun ĉinaj perloj, multe malpli kostaj kaj ĉefe kultivitaj en sensala akvo. “Se en Japanujo en unu konko oni kultivas 1—2 perlojn, en Ĉinujo oni foje sukcesas kreskigi ĝis 50(!) perlojn en unu konko, kompreneble, je la kosto de kvalito”, diras Yoshihiro. En la vendejeto ni vidas kaj tre grandajn perlojn, kaj la plej etajn perlojn, apenaŭ du milimetrojn larĝajn: ni ne povas eĉ imagi, kiel oni povas truigi ilin por fari kolĉenon el pluraj centoj da ili!

La dekstruloj ŝanĝas niajn planojn

Niaj gvidantoj planis viziton al la urbodomo, sed, bedaŭrinde, ĝi estas fermita pro la bruemaj dekstruloj, kiuj okupis la lokon apud ĝi. Bonŝance, neniuj preterpasantoj haltas por aŭskulti la dekstrulojn sur la kamioneto kun laŭtparolilo.

“Kion ili volas?” mi demandas.

“Nenion apartan – simple okazas kunveno de la maldekstrema instruista sindikato, kaj tio estas bona preteksto por brui.”

Do, ŝanĝiĝo de la planoj! Anstataŭ iri al la urbodomo, ni iras butikumi laŭ longa butikaro sub tegmento (estas tre agrable en la ombro dum tia varmega tago!) kaj vizitas cent-enan vendejon – similan al unudolara vendejo en Nord-Ameriko, sed kun pli granda elekto da varoj. Kuriozaĵo: oni vendas personan stampilon por ĉiuj kutimaj familinomoj – ĉar ĉiuj skribas la ideogramojn same, oni bezonas personan stampilon anstataŭ la subskribo. Kompreneble, tiuj stampiloj el cent-ena vendejo estas amas-produktitaj kaj servas nur por tre leĝera uzo. Se oni volas, ekzemple, malfermi konton en banko, oni bezonas speciale faritan personan stampilon, kiun oni devas gardi en sekura loko.

Ni aĉetas niajn revenbiletojn de vendejo, kie oni vendas rabatitajn biletojn por la trajno. “Kiel eblas?” ni demandas, ĉar ĝi aspektas iom suspektinda. Oni klarigas, ke tio estas tute laŭleĝa: multaj japanaj fervojaj kompanioj estas privataj, kaj la akciposedantoj (kiuj ricevas biletojn) ofte vendas ilin malmultekoste al tiaj vendejoj. Foje oni eĉ vendas rabatitajn biletojn en la stacidomo mem!

La cervoj kaj la temploj

El Kobeo ni revenas al Kioto – nia kansaja “bazo”. De tie ni povas viziti plurajn aliajn urbojn en la belega kaj historiplena kansaja regiono. Unu el tiaj tagaj promenoj estas vizito al Nara, nemaltrafinda malnova ĉefurbo de Japanujo dum la prospera oka jarcento. Same kiel ĉie, ni promenas en Nara en akompano (kaj kun bonega ĉiĉeronado) de esperantisto, s-ro Kimoto Yasuhiro, kiu (bonŝance!) translokiĝis al Nara de Kobeo en 1994, do, unu jaron antaŭ la tertremo. Sur la stacidomo de Nara troviĝas afiŝoj de eta ĉarma bonzo kun cervaj kornoj – jen sintezo de la du plej gravaj allogaĵoj de Nara: temploj kaj cervoj, ambaŭ abundaj. Fakte, en Nara troviĝas pluraj el la plej famaj japanaj vidindaĵoj – sur la mapo, kiun ni ricevas en la turisma centro, estas indikitaj ĉirkaŭ deko da Mondaj Heredaĵoj de UNESCO.

Alia vidindaĵo de Nara (eĉ se ne deklarita Monda Heredaĵo) estas la ĉarmaj japanaj cervoj — ŝika. Laŭ legendo, kiam oni fondis familian sanktejon de la nobela familio Fuĵiŭara (la plej influa klano en la oka jarcento), oni invitis potencan dion por protekti la lokon. La dio venis sur blanka cervo. Ekde tiam la cervoj estas rigardataj kiel diaj mesaĝistoj kaj profunde respektataj. Onidire, antaŭ longa tempo unu knabo estis eĉ ekzekutita, ĉar li mortigis per ŝtono cervon, kiu manĝis la paperon kun lia hejmtasko… Malsame ol sur la insulo Mijaĵima, kie oni ne permesas manĝigi cervojn kaj kie la cervoj estas iom miskondutaj, en Nara neniu malpermesas tion fari – fakte, oni eĉ vendas ŝika senbei – kuketojn por la cervoj. Eble pro tio la cervoj en Nara estas bonkondutaj: ili trankvile atendas siajn kuketojn kaj tute ne provas ŝteli vian (ege bongustan!) mapon.

Cervoj de Nara Cervoj de Nara.

La Kofuku-ĵi-templo kaj bela kvin-etaĝa pagodo estas nia unua halto. Antaŭ du jaroj, tiu templo festis sian 1300-jariĝon, kaj la pagodo estis konstruita en 1426, post kiam ĝi brulis jam kvin(!) fojojn. Nia gvidanto rimarkas, ke en Japanujo oni havas nur tri- aŭ kvin-etaĝajn pagodojn – neniam kvar, ĉar la japana vorto por la cifero kvar sonas kiel la vorto por “morto”. Ĝuste pro tio en hospitaloj ne troviĝas ĉambroj aŭ etaĝoj markitaj per cifero kvar (nek per la cifero naŭ, kies nomo sonas kiel “sufero”). Por ke la pagodoj eltenu la tertremojn, oni pendigas supre arbotrunkon, kiu stabiligas la konstruaĵon dum la tertremoj. Todai-ĵi-templo – pli bone konata sub la nomo Daibutsu-den (“Grand-Budha Halo”) – estas nia sekva halto. Fondita en la oka jarcento, Daibutsu-den (la halo, kie troviĝas la Granda Budho) brulis du fojojn pro diversaj militoj. La nuna konstruaĵo, kiu estas nur du trionoj de la originala, staras ekde 1709, sed eĉ malgraŭ tiu malgrandiĝo, ĝi estas la plej granda ligna konstruaĵo en la mondo!

“Industrio por profiti de malfeliĉuloj”

Ni trapasas la praarbaron, apud kiu troviĝas kelkaj ŝinto-sanktejoj kun miloj da lanternoj, sur kiuj ofte estas skribitaj nomoj de donacantoj al la sanktejo. La etoso en kaj apud la ŝinto-sanktejoj estas tute malsama ol tiu de budhistaj temploj: ĉiuj ŝinto-sanktejoj troviĝas en la arbaro, dum budhistaj temploj pli ofte troviĝas en malfermaj spacoj. Tamen, kaj en ŝinto-sanktejoj, kaj en budhistaj temploj (kiuj ofte troviĝas tuj apude), oni abunde vendas amuletojn por ĉiu okazo de la vivo. Apud Daibutsu ni vidis eĉ “budhomaton”: aŭtomaton, kiu vendas budhojn en plastaj ovoj! Ni vidis en Japanujo vendaŭtomatojn por ĉio, eĉ kravatoj. Sed Budhoj…? “Religioj en Japanujo estas bona industrio por profiti de malfeliĉuloj,” rimarkas nia saĝa gvidanto.

Daibutsu-den La Grand-Budha Halo Daibutsu-den.

Dum nia vojaĝo, mi ofte demandis al diversaj homoj la saman demandon: “Kiu estas via religio?” Rimarkinde, la respondo preskaŭ ĉiam estis: “Mi ne estas religiema.” Kurioze, en la praktiko multaj japanoj tamen iras kaj al budhistaj temploj (ofte estante membroj de unu el ili) kaj al ŝinto-sanktejoj por preĝi. Nia gvidanto ankaŭ atentigas, ke en la japana lingvo, la vorto por “preĝi” estas sama kiel la vorto por “peti”, do, plejofte oni iras al temploj por iu peto al dioj (bone fari la ekzamenon, trovi amat(in)on, ktp).

Ni eksciis, ke en Japanujo estas tre strikta “divido de agokampoj” inter la religioj: do, kristanismo okupiĝas pri modernaj geedziĝoj; ŝintoo pri ĉio, rilata al vivo (ekzemple, bebo-dediĉo, tradicia geedziĝceremonio kaj ĝenerale feliĉo kaj sukceso), kaj budhismo pri ĉio rilata al morto (ofte sur la tereno de budhistaj temploj troviĝas tombejoj).

Horju-ĵi-templo estas nia lasta vidindaĵo en Nara. La templo kaj la apuda pagodo staras netuŝite ekde la frua oka jarcento (kvankam eĉ ili ne estas la originalaj konstruaĵoj: la originaloj forbrulis en la frua sepa jarcento). Tiuj estas la plej malnovaj lignaj konstruaĵoj en la tuta mondo! Estas malfacile kredi, ke tiujn belegajn konstruaĵojn, faritajn el ligno de japana cipreso, neniam damaĝis la fajro, nek la tertremoj!

Oni devas koni la lokojn!

Daruma Daruma, la fama japana nafaligebla pupo, ornamanta la restoracion.

Por fini la perfektan tagon, S-ro Kimoto portas nin al sia plej ŝatata drinkejo, kiu troviĝas sur malantaŭa strato, tute kaŝita per aliaj konstruaĵoj, sen ŝildo. Ĝi troviĝas en simpla eta japana domo, kie sur la dua etaĝo troviĝas la loĝejo de la posedantino. Ni komprenas, kiom bonŝancaj ni estas viziti tiun lokon – ja eksterlandanoj (kaj eĉ ne-eksterlandanoj!) venas ĉi tien nur invitite de iu lokano. Tiu “ekskluziveco” tute ne estas intenca, diras la sesdekjaraĝa posedantino, kiu translokiĝis al Nara de Tokio. Ŝi estas tre babilema kaj ŝajne amuziĝas de nia (iom nekutima) kompanio. Menuo tute ne estas, sed la manĝaĵoj kaj trinkaĵoj aperas antaŭ ni, sen ke ni devu mendi ilin. Fakte, la posedantino kuiras antaŭ ni, prenante ingrediencojn el eta (triono de kutima amerika) fridujeto. Mi havas multe da okazoj uzi la plej utilan vorton, kiun mi lernis en la japana: “ojŝii!” (“bonguste!”).

(daŭrigota)