x-metodo akceptata

Usona Esperantisto

Dumonata bulteno de Esperanto-USA

Revene de TKEK

Orlando E. Raola

Mi ĵus revenis hejmen el la kalifornia ĉefurbo Sakramento, kie dum la semajnofino, de vendredo ĝis dimanĉo kunvenis denove la Tutkalifornia Esperanto-Konferenco (TKEK). La konferenco okazis en la Internacia Junulara Gastejo de Sakramento, belega kaj luksa 19-jarcenta konstruaĵo en la urbocentro. Mi ĝoje raportas, ke la stato de Esperanto en ĉi tiu angulo de la universo estas tute bona, ke la nova generacio de esperantistoj, kiuj transprenas la torĉon de la tria-aĝuloj estas tute preta kaj la sperto partopreni aranĝojn kiel TKEK estas ĉiam inspira kaj anim-fortiga.

Partoprenantoj en TKEK 2013 ariĝas ĉe la enirejo de la Internacia Junulargastejo de Sakramento, Kalifornio 2013-04-19/21. Partoprenantoj en TKEK 2013 ariĝas ĉe la enirejo de la Internacia Junulargastejo de Sakramento, Kalifornio 2013-04-19/21.

Nia ŝtato Kalifornio estas multflanke unikaĵo ambaŭ en nia lando kaj eĉ en la historio de la homaro. Neniam kaj nenie antaŭe ariĝis tiom diversa homa amaso kia estas la 38-miliona loĝantaro de la Ora Ŝtato nuntempe. Kaj certe tiu diverseco respeguliĝas en la konsisto de la esperantistaro kaj eĉ de la partoprenantoj de TKEK. Interese, ke venis al nia renkontiĝo ankaŭ esperantistoj de najbaraj ŝtatoj Nevado kaj Vajomingo. Kion pri la aĝa diverseco? Tute bone reprezentita, ĉar la plej junaj partoprenantoj estis la ĉarmulinoj Aŭtuno kaj Daniela, filinoj de la ĉefa organizanto de la renkontiĝo, Amanda Higley. Ili babilis kaj ludis kun ni ĉiuj, montrante la kutiman naturecon kaj espriman fidon karakterizan de la denaskuloj, dum la plej aĝaj… bone, ni havas sufiĉe da veteranoj en niaj vicoj, dankon. Kion diri pri la ĉeesto de nia kara Steĉjo Belant, kiu kuraĝe batalas por resaniĝo, sed kiu dume verkis buntan kaj informriĉan nacilingvan varbilon? Miriga kaj feliĉiga renkontiĝo!

Intence la organizantoj ne starigis detalan programon longe antaŭ la konferenco. La programo estis finpretigita kune de la partoprenantoj dum la unua renkontiĝo. Ĝi inkluzivis prezentadon fare de Wally du Temple (el najbara Brita Kolombio, Kanado) pri la nuno kaj estonteco de ESF (Esperantic Studies Foundation); de Ed Williger pri funkciigado kaj organzado de Esperanta Klubo kaj Amanda Higley informis pri la KER-ekzamenoj.

Mi mem parolis pri la estonteco de Esperanto en Kalifornio kaj la urĝa bezono krei regionan organizon por pluvivigi TKEK-on en la venontaj jaroj. Ĝis nun nia konferenco okazadas sporade kaj meminiciate de la diversaj kluboj kaj aktivuloj dise tra la ŝtato, sed laŭ la plano kunmetita pasintan semajnofinon en Sakramento, de nun ekestos kunordiga organizo, unu el kies ĉefaj celoj estos la certigon de TKEK en regula maniero. Ne mankis tujaj volontuloj por entrepreni la taskojn. Ni ankaŭ konsideris ne limigi la laboron al Kalifornio, sed etendi ĝin al la tuta sudokcidenta regiono de Usono. La grupo ankoraŭ ne havas nomon, sed ja havas homojn kiuj laboras cele al la venonta TKEK en 2015. Ĝi okazos en Las Vegas, Nevado, kaj la provizora respondeculo estas Aziz Diallo. Pri la junularaj aferoj de la regiono prizorgos Nikvo Woods, el Riverside, kaj la starigon de taŭga retpaĝaro kunorgidos Ed Williger. Espereble post la venonta TKEK ni havos similan kunordigan strukturon kiel tiujn jam delonge funkciantajn en la nordoriento kaj nordokcidento de nia landego.

Alia interesa trajto de nia TKEK estis apartaj programoj por komencantoj, ambaŭ veraj komencantoj same kiel “eternaj” komencantoj, kie ili havis paroligajn kaj perfektigajn ekzercojn sub la gvido de Ĉarlie Galvin kaj Steĉjo Schwichow. Inter la komencantoj troviĝis studento el Peruo nuntempe loĝanta en Santa Barbara, kies vojaĝon diligente aranĝis Lusi Harmon. La defio nun estas, ke post du jaroj, en nia venonta TKEK ili ĉiuj povu partopreni la “spertulan” aranĝon.

Abundis ĉi-semajne ludoj kaj amuziĝo en nia renkontiĝo. Ekzemple, kelkaj ĝuis ludadon de Skrablo en Esperanto, kiun produktis Sandy Thacker. En alia salono, du teamoj frate interbatalis (kaj estis nek venkinto nek venkito) en la PIV-ludo kiun entuziasme gvidis Niko Kalivoda, kie unu grupo verkas du falsajn difinojn por vorto trovita en la vortaro kaj prezentas ilin miksite kun la vera vortara difino. La alia grupo devas diveni, kiu estas la prava vortara difino, kaj se ili sukcesas ili gajnas unu poenton, kaj se ili malsukcesas, la alia teamo gajnas la poenton. Ege amuze, kaj ankaŭ lernige, ĉar de nun ni ĉiuj scios kaj senĝene uzos vortojn kiel tebaismo, satiruso, nevajo kaj baskulo.

Kronis la aranĝon la sabata bankedo, kiun ni havis en la gastejo mem. Ĉi-foje, anstataŭ mendi la manĝaĵojn el iu manĝolivera servo, aro de partoprenantoj sub la gvidado de ĉefkuiristo Orlando Raola kaj lia edzino Elsa Torres sukcesis kunmeti sep diversajn pladojn (karotan kreman supon, spinacan salaton kun konfititaj oksikokoj kaj rostitaj juglandonuksoj, fiŝan fileon en biera saŭco aŭ spinacajn nudelojn en tomata kaj diverslegoma saŭco, blufromaĝajn panbuletojn herbspicitajn, rostitajn herbspicitajn terpomojn kaj fine… fragan torton kun vanila glaciaĵo) en variantoj por ĉio-manĝantoj, vegetaranoj kaj veganoj. Estis vere laboriga entrepreno, mi eniris la kuirejon je la tria kaj restis tie pli malpli ĝis la deka, sed mi aŭdis, ke ĉiuj estis kontentaj pri la manĝaĵoj kaj pri la kvalito de la servado. Estis kortuŝe vidi kiom entuziasme Ĵenja Bondelid sin ĵetis al la laboro, esprimante la ĝojon unuafoje “kuiri en Esperanto” aŭ kiom rapide kaj diligente Julie Spickler certigis, ke la kuirejo revenas al sia originala stato post nia impona festeno.

Dimanĉe ni kunvenis por la foto, disdonis libropremiojn al kelkaj el la ludantoj kaj ankaŭ disponigis al la partoprenantoj librojn donacitajn de la forpasinta loka esperantisto Henry Studer. Dum la aranĝo ankaŭ funkciis la libroservo de Esperanto-USA.

Revene al mia hejmo, mi trovis la vokon de miaj novaj multaj geamikoj en Fejsbuko, kiujn mi jese respondis, certe mi intencas daŭre kunparoli kun ili. Estis ĝojige havi tiel sukcesan aranĝon ĉar ekzemple, la juna Marĉjo Givens diris, ke li la unuan fojon partoprenas renkontiĝon de esperantistoj. Ĝis nun tute izolite kaj nur pere de la reto, li akiris mirindan fluecon en Esperanto. Espereble li estis inspirita partopreni multajn tiajn kunvenojn en la estonteco, plej proksime la landan kongreson de Esperanto-USA en Raleigh, Norda Karolino. Ĝis revido, tiam!