x-metodo akceptata

Usona Esperantisto

Dumonata bulteno de Esperanto-USA

Mia malkovro de Japanujo (tria parto)

Ĵenja Amis

Jen la tria parto de la aventuroj de Ĵenja en Japanujo. La unua parto aperis en numero 2012:5, kaj la dua parto en numero 2012:6.

Mi ofte legis, ke japanaj kompanioj estas tre malsamaj ol tiuj en Eŭropo kaj Nord-Ameriko, kaj mi ĉiam revis viziti japanan laborejon. Dum nia tri-semajna vojaĝo, ankaŭ tiu ĉi revo plenumiĝas – kaj kiel! Ni vizitas japanan entreprenon akompanataj de ĝia honora prezidanto!

kun s-ro Miyoshi en la oficejo de Swany Ni vizitas s-ron Etsuo Miyoshi en la oficejo de Swany

La sekva halto de nia tri-semajna vojaĝo en Japanujo estas la insulo Ŝikokuo, la plej malgranda el la ĉefaj japanaj insuloj, kiu situas ĉ. du horojn for de Honŝuo, la ĉefa insulo. Inter Honŝuo kaj Ŝikokuo troviĝas eta monteca insulo kovrita de rizkampoj, ofte aranĝitaj laŭ kelkaj etaĝoj: tion postulas la agrikulturo en la montaro. Nia celo en Ŝikokuo estas vizito al s-ro Etsuo Miyoshi, mia korespondamiko de pluraj jaroj kaj honora prezidanto de la kompanio Swany (kaj krome kavaliro de Ordeno de Merito de Pola Respubliko!). Li naskiĝis sur tiu ĉi insulo kaj tre bone konas la lokon. Mi konstatas, ke same la lokanoj bone konas lin: en restoracioj kaj foje eĉ simple surstrate homoj salutas lin kaj respekte nomas lin ŝaĉo — kompaniestro. Fakte, eĉ la nomo de lia kompanio, Swany (“Cigno”), estis elektita por honori la naskiĝurbon de la familio Miyoshi.

“Trionon de mia tempo mi dediĉas al la kompanio, trionon al Esperanto, kaj trionon al la laboro en Nova Turisma Asocio de Higaŝikagaŭa”, diras al ni Etsuo. Fakte, Esperanto ludas gravan rolon en la laboro de tiu ĉi organizaĵo: ĝi jam du-foje okazigis grandan pup-ekspoziciojn, kun pluraj centoj da pupoj senditaj de esperantistoj el kvardeko da landoj. La laborantoj de la turisma asocio estas ankaŭ talentaj artistoj: ni vizitas la ekspozicion de iliaj pentraĵoj dediĉitaj al fama japana kantistino de bugio (angle, Boogie-woogie), Shizuko Kasagi — ni estas tre bonŝancaj, ĉar ni trafas la lastajn horojn de tiu evento!

Apud la turisma asocio troviĝas 300-jara japana domo (kvankam tute renovigita antaŭ cent jaroj), kiu antaŭe apartenis al japana riĉa terposedanto. Post la Dua Mondmilito oni dividis lian terenon, kaj la domo fariĝis muzeo. La konstruaĵo estas ege fortika — same kiel ĉiuj, aparte malnovaj, japanaj domoj, ĝi estis farita por elteni tertremojn, kaj la gvidanto de la muzeo rakontas amuzan historion ĉi-rilate. Iam germanaj turistoj, vidinte en la subtegmento la strukturon de la domo (kiu konsistas el neprilaboritaj arbotrunkoj, por esti pli fortika), miris kaj demandis, ĉu en Japanujo ne troviĝas ĉarpentistoj, por prilabori la lignon. “Se ne troviĝas, vi ja povas inviti ilin el Germanujo”, ili diris, tute sincere kaj bonintence. En la domo oni montras al ni mekanikan lignan pupon, kiu… servas teon! Ĝi iras sur tapiŝeto, turniĝas je ĝusta flanko, haltas, kaj rekomencas sian vojon, kiam la teo estas prenita. Estas malfacile kredi, ke tiu pupo estas ĉirkaŭ cent-kvindek-jara!

pupo Cent-kvindek-jara pupo en Ŝikokuo… kiu servas teon!

Pri bonzo, gantoj kaj amo!

Trinkinte bongustan malvarman hordean teon, servitan de nia bela mekanika servisto, ni iras al la malnova gantofarejo, kie nun troviĝas muzeeto. Rigardante la malnovajn ilojn, estas malfacile imagi, kiel oni povas fari gantojn per tiom eta kudromaŝino, rulante la radojn per unu mano kaj tenante la kudraĵon per alia… kaj ĉio ĉi, kun duonmilimetra precizeco! Kiel klarigas nia bonkora ĉiĉerono, la insulo Ŝikokuo estas ankaŭ nomata “ganta insulo”, ĉar gantoj estis unu el ĝiaj ĉefaj industrioj dum la lasta jarcento. Laŭ s-ro Miyoshi, tuj post la dua mondmilito, en Ŝikokuo estis 300 gantokompanioj – nun restas ĉirkaŭ sesdeko, kaj 90% de iliaj produktaĵoj estas farataj en Ĉinujo. Kurioze, la prezoj de gantoj tute ne ŝanĝiĝis en la lastaj kelkdek jaroj – simple nun, por atingi la saman prezon, oni devas produkti en Ĉinujo… aŭ malaperi. Ironie, la translokiĝo de fabrikoj de Ŝikokuo okazas pro la sama kialo, pro kiu Ŝikokuo mem siatempe fariĝis la “ganta insulo”: malmultekosta laboro… Plus – amo!

Kial amo? Mi tuj klarigos! Iam, meze de la dek-naŭa jarcento, bela junulino el nobela familio enamiĝis al malriĉa bonzo. Ŝia familio ne volis tiun geedziĝon, kaj la amantoj do sekrete geedziĝis kaj fuĝis al la urbo Osako. Tie ili lernis la gantan metion kaj heredigis ĝin al sia filo, kiu fariĝis granda industriisto, kaj translokis la fabrikon al Ŝikokuo. En la fino de la 19-a jarcento, ŝipoj inter Ŝikokuo kaj Osako iris ĉiutage: de Osako por transporti krudajn materialojn, kaj de Ŝikokuo por alporti pretajn gantojn. Do, eble pro tiu bela am-historio dum multaj jardekoj oni produktadis la gantojn… kun amo! La diverseco de la gantoj en la muzeo estas neimagebla. Mi trovas tre interesaj iujn longajn kontraŭsunajn gantojn, kiuj kovras la tutan brakon, lasante nekovritaj nur la pintojn de la fingroj: virinoj portas tiajn gantojn somere, por ne sunbruniĝi (kuriozaĵo por la eŭropaninoj/nord-amerikaninoj, kiuj ŝatas esti sunbruniĝintaj!).

En Swany

Lerninte la gantan teorion en la muzeo, ni iras viziti la oficejon de Swany por vidi, kiel ĉio funkcias en la praktiko. Gantoj ne estas la sola produktaĵo de Swany – alia ĝia produkto estas la walkin’ bag (“promensako”) — bastonvalizo, inventita de Etsuo mem: malsaniĝinta je poliomjelito infanaĝe, li ĉiam mem promenas kun du bastonvalizoj de Swany. Bastonvalizoj estas ne nur pli belaj kaj pli diskretaj ol kutimaj promenbastonoj, sed ankaŭ tre praktikaj: ili ja ankaŭ uziĝas por aĉetumado! Eĉ se walkin’ bag eniris la merkaton antaŭ ne tiom longa tempo (en 2000), kun nur 25% el ĉiuj produktaĵoj de Swany (la ceteraj 75% estas gantoj), ĝi tamen donas 75% de la tuta profito.

Gantoplantoj Ne plantoj, sed gantoj!

Nun estas malfacile kredi, ke s-ro Miyoshi devis defendi la ideon de bastonvalizo, al kiu kontraŭstaris ĉiuj tiamaj estraranoj de la korporacio. (Etsuo rimarkas kun bedaŭro, ke li devis maldungi ilin, simple por povi antaŭenigi tiun ideon.) Fakte, tiu lia inventaĵo servas ankaŭ al sukceso de Esperanto, ĉar Etsuo rezignis la rajtojn je ĝi favore de la korporacio, kondiĉe ke li povu uzi 10% de ĝia neta profito por Esperanto. Estas danke al tiu aranĝo ke li povas publikigi tut-paĝajn reklamojn pri Esperanto en ĉefaj eŭropaj gazetoj, kaj nun organizas la premion Cigno por verkado pri Esperanto.

En la japana oficejo de Swany laboras iom pli ol cent personoj. Tie oni faras prototipojn de gantoj (laŭ Etsuo, lerni la gantofaradon daŭras kvin jarojn), kaj poste produktas ilin en Ĉinujo. Ricevinte jam pretajn gantojn, oni zorgeme kontrolas ĉiun paron por ĉiuspecaj difektoj: unue, oni pasigas gantojn tra du metaldetektilojn (por certigi, ke ne estas lasita peco de rompita kudrilo), kaj poste kontrolas ĉiun paron permane. En la japana oficejo de Swany oni ankaŭ dezajnas la bastonvalizojn (ofte kunlaborante kun eksteraj dezajnistoj el Tokio), distribuas, kaj riparas rompitajn valizojn. La valizoj venas kun unujara garantio, kaj s-ro Miyoshi tre fieras, ke oni riparas kaj resendas la valizojn ene de nur unu semajno, je la granda ĝojo de la klientoj.

La oficejo de s-ro Miyoshi estas malgranda kaj modesta — simpla labortablo dividita de eta negocotablo. Tie angule staras granda leda valizo, kiu helpis al li dum longaj vojaĝoj kaj kiu fakte inspiris lin inventi la bastonsakon walkin’ bag. La dezajno de bastonvalizo multe ŝanĝiĝis ene de ĝia dekjara historio. Se la plej fruaj versioj estas pli similaj al apogaj vojaĝvalizoj, nun ekzistas malgrandaj bastonsakoj kaj eĉ tute etaj bastonmansakoj. Jen matematika demando. Kiel eblas, ke virinoj, estante ĉ. 50% de la loĝantaro, aĉetas 70% de ĉiuj bastonvalizoj? Tre simple! Se viroj aĉetas nur unu bastonvalizon, virinoj aĉetas du, tri aŭ pli, malsamkolorajn kaj malsamstilajn. Iu virino aĉetis dekon da ili en unu fojo, fiere rakontas Etsuo.

“La kliento estas la reĝo”

Mi ofte aŭdis pri la estroj de kompanioj, kiuj legas ĉiujn leterojn, sed tio estas la unua fojo, kiam mi renkontas tian homon! En ĉiu vendata valizo troviĝas poŝtkarto kun eta enketilo kaj instigo sendi la komentojn al Swany, kiu ricevas ĉirkaŭ 7000 tiajn poŝtkartojn jare. S-ro Miyoshi persone legas ĉiujn el ili, kaj eĉ mem respondas, se estas demandoj. Tre ofte uzantoj simple dankas pro tiu ĉi inventaĵo, kaj foje ili sendas valorajn proponojn: ekzemple, la bastonmansako estis unu el tiaj proponoj. Foje homoj skribas simple, ĉar ili sentas sin solecaj kaj rakontas pri malfacilaĵoj de sia vivo… Iam – vi povas ridi aŭ plori! – unu virino skribis, ke ŝia edzo mortis en aŭtoakcidento, kaj petis helpi al ŝi… trovi novan edzon!

Eĉ se Swany ne povis helpi pri tiu specifa peto, la kompanio (kiel ĝenerale en Japanujo) tre fieras pri la bonega servo al klientoj. Se venas demandoj, oni provas respondi tuj: iu kliento eĉ sendis ĉokoladon, kiam ene de tri tagoj li ricevis respondon al sia demando. Kaj unu persono eĉ venis el Tokio por danki la riparan departementon, ĉar, forgesinte skribilon en la sako, li rericevis ĝin kun aldonita letero. Estas ĝuste la klientoj (ĉi-foje, vendistoj), kiuj instigis la kompanion ŝanĝi la aspekton de bastonvalizoj – ili trovis la originalan nigran stilon ne tre bela. Ĉar s-ro Miyoshi mem dezajnis la valizojn komence, estis malfacile gluti tiun komenton, “Sed kion fari ? – la kliento estas reĝo”, li diras, ridetante.

Kelkaj el la bastonsakoj, kiujn inventis s-ro Miyoshi – kaj kiuj helpas lin reklami Esperanton.

Kobeo de sur la “tambura turo”

De Ŝikokuo ni revenas al Honŝuo por viziti la havenan urbon Kobeo, kie, same kiel en ĉiuj vizititaj lokoj, nin atendas esperantistoj. Ni faras la rondon tra la urbocentro per rapidega senŝofora unurelvojo, kie mi ne povas rezisti la tenton fotiĝi ŝajnigante min ŝoforo.

Kobeo estas tre malĝoje konata pro la terura tertremo de 1995, en kiu mortis pli ol ses mil personoj. Ĝi frapis frumatene, kiam multaj homoj ankoraŭ estis en la lito… La monumento al la mortintoj dum la tertremo, kun la nomoj de ĉiuj viktimoj, estas la unua loko, kiun ni vizitas. Same kiel en Hiroŝimo, ni vidas la striojn de kunplektitaj paperaj gruoj. De la fama 90-metra “tambur-turo” — simbolo de Kobeo — ni povas vidi la tutan urbon ĉe la montaro kaj la havenon, kie troviĝas grandaj ŝip-farejoj de la du japanaj gigantoj: Kawasaki kaj Mitsubishi.

Tiu ĉi haveno estis plene rekonstruita post la tertremo, sed oni lasis, kiel rememoraĵon, kelkajn partojn de la kajo, tute torditajn pro la tertremo. De la supro de la turo ni ankaŭ vidas tri(!) kristanajn preĝejojn. Du estas sur la tegmentoj de hoteloj. Nu, ne temas pri veraj preĝejoj (almenaŭ ne tiuj sur la tegmentoj) — sed pri specialaj preĝejoj, kie okazas geedziĝoj, ĉar japanoj tre ŝatas la aspekton de okcident-stila geedziĝo (tiom ordinara por ni en Nord-Ameriko!). Ankaŭ la reklamoj pri kristan-stilaj geedziĝ-servoj estas ĉie. Mi ne povas ne ŝerci, ke mia edzo Joel, kiu tiom ŝatas religiojn, maltrafis belan karieron kiel falsa eŭrop-aspekta pastro en Japanujo!

Parto de la haveno de Kobeo Parto de la haveno de Kobeo.

(Sekvos kvara parto venontnumere. –Red.)