x-metodo akceptata

Usona Esperantisto

Dumonata bulteno de Esperanto-USA

Ni povas leviĝi per kompreno de la homa naturo

Orlando E. Raola

La kultura identeco de la tiel nomata Esperanta popolo, tiu soci-historia fikciaĵo al kiu ni ĉiuj ĉi tie sufiĉe komforte sentas, ke ni apartenas, staras pli grave ol la naciaj kulturoj surbaze de tradicioj, evoluintaj samtempe kun la lingvo. Ĉar mankas al ni batalejoj kaj generaloj fordonintaj siajn vivojn por la popola gloro; ĉar mankas al ni sanktejoj kie iu virgulino aŭ virgulo aperis elde la nenio je la plej bezonata momento, (kompreneble antaŭ la alveno de la tieaj televidaj skipoj); finfine ĉar mankas al ni tago de proklamado de sendependeco (La Krio de …io esperanta ne troveblas), de naskiĝo de la patruja prapatro (bedaŭrinde neniam de la patruja prapatrino), aŭ eĉ tago de la forpaso, nature aŭ perkugle, de fondinto, liberiganto, ĉefministro aŭ partiestro, do ni kreis proprajn tradiciojn, inter kiuj plej gravas la ĉiujara kunveno por omaĝi la naskiĝon de Ludoviko Lazaro Zamenhof, la homo, kiu havis sufiĉan saĝon, kuraĝon, paciencon kaj plej grave, obstinon bezonatajn por elcerbigi projekton de helpa internacia komunikilo kaj en la daŭro de tridek jaroj (de la publikigo de la unua libro en Varsovio la 26-an de Julio, 1887 ĝis lia morto samloke la 14-an de Aprilo, 1917) flegi la evoluigon kaj fulmrapidan disvastiĝon tra ĉiuj kontinentoj de la terglobo de la maturiĝanta kaj esprimpova lingvo kiu elkreskis el tiu projekto, lingvo taŭga por satigi ĉiujn komunikajn bezonojn de la homoj tiutempaj kaj nuntempaj: la Internacia Lingvo Esperanto.

Ni ĵus tostis je la 153-a datreveno de lia naskiĝo, kaj la tosto fariĝas eĉ pli grava, ĉar naŭdek ses jaroj post lia forpaso, lia ideo kaj lia kreitaĵo daŭre vivas, bunte disfloras per rimedoj tute ne antaŭvideblaj en lia epoko, rimedoj kiuj certigas ĝian pluvivadon en la estonteco, kaj kien alte ĝi flugos kaj per kiutipaj flugiloj ni ne kapablas eĉ bildigi hodiaŭ, ne eĉ la plej revemaj inter ni, inter kiuj ne hazarde abundas revemuloj.

Ni vivas en mondo konstante ŝanĝiĝanta. Tiu ĉi fakto estis jam komuna scio inter la pragrekoj: Heraklito de Efeso ĉirkaŭ 400 jaroj antaŭ la komuna erao, agnoskis, ke ne eblas bani sin dufoje en la sama rivero, ĉar ĉiam ŝanĝiĝas la akvo kaj ankaŭ ĉiam ŝanĝiĝas la homo… Kaj se en la ŝanĝiĝemo de la mondo estas nenio nova, kio do estas nova? Kio frapus preskaŭ senkonsciige la tempovojaĝanton kiu, enirinte en tempomaŝinon post amika babilado kun Heraklito, elmaŝiniĝus hodiaŭ ie en la mezo de Eŭropo? Post multa cerbumado pri la afero, mi kuraĝas fari tri asertojn:

  1. La tempovojaĝanto ege miros pri la sukceso de la nuntempaj teknikaĵoj, kiuj el ĉiu direkto brakumas nin polpe kaj faciligas nian vivon preskaŭ ĝis la rando de enuigo, per trukoj kaj mirindaĵoj malfacile distingeblaj de la tiama nigra magio.

  2. Ili eĉ pli miros pri la netolereble rapida paŝo de ĉio ĉirkaŭ ili; aferoj kiuj iliatempe daŭris semajnojn nuntempe fariĝas kelksekundaj. Estas facile kalkuli kiom pli longaj niaj vivoj fariĝas pro tia akceliĝo, kiu kompreneble inkluzivas kreadon de novaj teknikaĵoj por plirapidigi la kreadon de novaj teknikaĵoj por plirapidigi. Sed la plej grava konstato estos…

  3. Senrigarde de la novaj kontaktiloj por interrilati kaj de la novegaj maŝinoj por fari ĉiujn taskojn, kiuj iam sklavigis nin, la homo, la sentema, plorema, ridema, pensema, dubema, ŝercema, laborema, amuziĝema, pacema, batalema, amorema, la aminda kreitaĵo de la darvina evoluo daŭre estas kaj restas esence la sama, plena je la samaj bezonoj, timema je la samaj vivoturnoj, malsata je la samaj frandaĵoj kaj soifa je la samaj likvoroj: finfine, ke la tempo pasinta nur ŝanĝis la eksteraĵon sed ke la kerno restas ĉiam la sama… Do, eble nur la rivero ŝanĝiĝas…

Mi volas krome sugesti, ke plena konscio pri tiu ĉi fakto, pri la esence neŝanĝiĝebla naturo de la homo, povas multe helpi al kompreno de plej diversaj fenomenoj en la mondo entute, kaj en la mikromondo (ĉu mi pli bone diru mondeto) kiu estas la Esperanta movado. Tiu konscio povas provizi al ni utilajn ideojn por adaptiĝi, kompreni kaj kunlabori kun homoj kun kiuj ni dividas iun apartan interesiĝon (pri la lingvo, ekzemple) sed de kiuj ni malsimilas preskaŭ je iu ajn alia aspekto.

Sufiĉe multe da amuzaj (kaj ne tre amuzaj) ekzemploj venas en mian kapon se mi volus doni ekzemplojn: emo al sento de krizo kaj disfalo, pereo, frakasiĝo kaj timo pri malapero… nu, ili ĉiam estis kun ni, ili ĉiam akompanis kaj akompanas nin, ili estas ja parto de nia homa naturo, kaj ni tute homece esprimas tiujn sentojn, eĉ kiam la atenta okulo de sciencisto povus montri al ni la evidentan erarecon de nia penso.

Ĉu iam vi konvinkiĝis pri tio, ke la lingvo ne kreskas, ne disvastiĝas sufiĉe rapide? Ni ne publikigas nuntempe tiom da paperaj revuoj kaj bultenoj kiom aperis, antaŭ kvardek jaroj, kaj jen pruvo de la baldaŭa disfalo de la verda templo. Tia konkludo, ke Esperanto stagnas aŭ malkreskas estas simple senbaza kaj eĉ malprudenta: jen fakto kiu sukcesos pensigi vin alimaniere: hieraŭ kiam mi kondutis mian resanigan ekzercon por vidi, ke “tamen la afero progresas…” mi trovis 152 milionojn da retpaĝoj redonitajn de orakolo Guglo responde al la serĉvorto Esperanto. Kontentige. Kaj se vi konstatis, ke nun nur Havano daŭre elsendas Esperante per mallonga ondo, kaj ke jen la pruvo de la forvelkiĝo de la lingvo en la nuna jarcento, bonvolu pensi pli profunde por kompreni ke mallongonda radio simple malaperas poiome en ĉiuj lingvoj sub la plando de podkastoj kaj retaj distribuejoj de aŭd- kaj video-materialoj. Kaj se finfine via loka klubo tro maljuniĝis, kelkaj forpasis kaj ne plu kunvenas, kaj tiel ĉio kolapsas nun, komprenu ke vi certe povos trovi milojn de horoj de interesa parolado Esperanta en Youtube, Vimeo, ktp, ktp., pli ol sepcent fadenoj en Reddit, simile en la blogoj dise tra la reto, interbabili ĉiusemajne kun via vjetnama amikaro per Skajpo, ktp., ktp.

Ni venu al alia kampo por trovi ekzemplojn priparolindajn. Vi certe spertis la malfacilecon kunligi la volon kaj la fortojn de grupo de homoj por ekagi kaj sukcesigi komunan taskon, kio ajn ĝi estas. Tute ne gravas, ĉiam estas en grupo trikapa almenaŭ kvar opinioj kiel fari ion pli bone, pli rapide, pli malmultekoste. Kaj se almenaŭ du el la tri altestimas sin kaj kredas ke ili havas la kvalitojn kaj meritojn bezonatajn por fariĝi la grupestro… tiam vi havas konflikton, kiu ĝenerale inter la pacaj batalantoj povas fariĝi plenakra milito. Kaj la fortoj, kiuj povintus pli utile eluziĝi por bremsi la disvastigon de Volapuko, aŭ de vi-scias-kiu alia lingvo internacia, estas vane foruzitaj por longega diskutado, rivala al tiu de la dancantaj anĝeloj de la Akvinano: “ĉu ni havu la komitatanon B proponitan cent dudek tagojn antaŭ la kongresa estrarkunsido aŭ ĉu ni permesu ke la kandidatiga komisiono decidu kiam estu la lasta tago por transdoni la kandidatigajn petojn…” ktp ktp ktp ad infinitum… Pura kaj simpla homa homeco. Kion fari?

Mi suspektas ke mi ne estas tre originala se mi montras la vojon sekvendan: La Vojo kaj La Espero, la belaj zamenhofaj poemoj, enhavas sanigan dozon de saĝo kaj kuraĝigo, kaj indas mergiĝi en ilin de tempo al tempo. Ĉar li bone komprenis la defiojn kaj la etan ŝancon de la novnaskita lingvo pluvivi, la malfacilecon kreitan de la ekstera mondo ĉikananta, kaj eĉ tiujn kreitajn de la entuziasmuloj mem (troa entuziasmo, troa ĵaluzo, troa memestimo)… Preter ĉio ĉi, ni povas leviĝi per kompreno de nia propra limigita homa naturo, de la homa naturo de niaj samideanoj kaj eĉ pri la homa naturo de niaj malsamideanoj. Tiel “En laboro paca ne laciĝu”… Iru “Obstine, antaŭen!/La nepoj vin benos/Se vi pacience eltenos.”