x-metodo akceptata

Usona Esperantisto

Dumonata bulteno de Esperanto-USA

Omaĝe al Dori Vallon-Wheeler

Pasintnovembre forpasis nia kara Dori. Por helpi honori ŝian memoron, mi petis ke membro Lee Miller kompilu kaj redaktu por ni kontribuaĵojn pri ŝi fare de niaj membroj. Multan dankon al li pro la laboro. Se ankaŭ vi volas dividi kun ni memoron pri Dori, bonvolu sendi mesaĝon al bulteno ĉe esperanto-usa punkto org (en la angla aŭ en Esperanto) por aperigo en la leterkesto. —Red.

Dori kaj amiko Ellen Eddy en 2007, ĉe NASK en Sandiego.

De Lee Miller

Doris Vallon-Wheeler (“Dori”) mortis la 2-an de Novembro 2012, 86-jaraĝa. Ŝi estis instruisto en San Mateo, Kalifornio, kaj post la emeritiĝo estis konata inter usonaj esperantistoj kiel ĉiama partoprenanto en Landaj Kongresoj kaj aparte en la kursaro kiu nun nomiĝas NASK (unue en Sanfrancisko, poste en Vermonto, kaj poste en Sandiego). Ŝi studis ĉe NASK ĉiun jaron de 1969 ĝis 2010. En la lastaj jaroj ŝi ne ĉiam memoris la vojon de unu konstruaĵo al alia, sed ŝi ĉiam kapablis flue konversacii en Esperanto kaj bone sekvi la lecionojn…

Ŝi estis plena de ridoj kaj ridetoj, fortaj opinioj, entuziasmo, kaj amo. Krom homoj, ŝi amis librojn, kaj ĉiun jaron por NASK ŝi sendis grandan skatolon de libroj, por ke ŝi havu ilin kun si dum la kursaro. (Post ŝia morto, la libroj iris en la manojn de diversaj esperantistoj kiuj feliĉe ricevis ilin.)

Ŝi estas konata kiel la sola usona poeto kies verko estas en la Esperanta Antologio, redaktita de William Auld. Jen io pri la fono de la poemo, en ŝiaj propraj vortoj:

En Kalifornio (1980-1981) ni havis kunvenon ĉe urbeto apud la oceano. Kaj mi pli bone spertis la gravajn, lertajn kontribuojn de nia usona Ĉefdeligito, s-ro Donald Parrish kaj lia edzino. Ili fakte estas amparo de kongresoj esperantistaj.

Mi admiris s-ron Parrish speciale ĉar li parolis Esperanton lerte, flue kaj bele. Mi fieris ĉar ni babiladis kunkune dum horoj.

Ili loĝis en urbeto Watts en regiono proksime al Los-Anĝeleso. Watts estis bone konata ĝuste tiam ĉar blankuloj kaj nigruloj ne kontente vivis kiel najbaroj, same kiel en diversaj usonaj urboj en tiuj jaroj.

Ges-roj Parrish decidis resti proksime al siaj nigraj najbaroj ĉar ili loĝis tie plenkontente dum multaj jaroj. Do ili revenis hejmen al Watts post la kongreso.

Post nelonga tempo en tiu jaro, Donald Parrish estis en sia propra ĝardeno kaj virino nigra mortpafis lin!

Cathy Schulze, mia kara Esperanta instruistino telefonis min. KIA TRAGEDIO! Por mi persone kaj por esperantistoj en Kalifornio.

Ĝuste tiam, mi instruis en elementa lernejo plenplena de nigrulaj kaj meksikanaj infanoj. Ni ĉiuj studis kaj ludis kune harmonie.

Estis problemoj — sed ni ĉiuj studis kaj ludis familie. La lernejestro pensis mondskale kaj subtenis min dum mi instruis Esperanton je la kvara nivelo al infanoj inter 9- kaj 10-jaraĝaj. Ili sendis kaj ricevis poŝtkartojn de ĉirkau la mondo. Mi fieris!

Iam Cathy Schulze telefonis min post la tragedia novaĵo pri la murdita Donald Parrish. Mi estis tiel profunde vundita en mia Esperanto-koro.

Poemo venis de, kaj en mia Esperanto-koro.

La poemo aperas en tiu ĉi numero.


De Ellen Eddy

Dori Vallon-Wheeler estis virino de paco, amo, kaj espero. Por mi, NASK kaj Dori estas ĉiam ligitaj. Mi unue renkontis ŝin ĉe SFSU en la 80-aj jaroj kiam ŝi estis la “oficiala” fotisto de la kursaro. Ŝi jam estis multjara aktivulo en la Esperanto-movado; mi estis komencanto. Sed dum la jaroj ni pli bone konatiĝis kaj ofte estis kune dum Esperantaj aferoj.

Mi lernis ke ŝi iris al Japanujo post la fino de la dua mondmilito por instrui la anglan. Tiu sperto donis al ŝi longdaŭran respekton kaj amon por la japanoj. Parte pro sia mondvida sinteno kaj sperto en Japanujo, ŝi estis dungita instrui en miksrasa lernejo en San Mateo, Kalifornio. Tiu tempo en Usono estis politike problemplena, sed ŝi sukcesis krei harmonion en la klasĉambro inter infanoj de diversaj kulturoj. Ŝi ankaŭ sukcese enkondukis Esperanton, kiu helpis malfermi la mondon al tiuj lernantoj. Eĉ post emeritiĝo, ŝi kaj ŝia edzo Roli instruis, ĉi-foje la anglan en Ĉinujo. Ŝia kono de Esperanto multe faciligis tiun aferon. La diraĵo “iam instruisto, ĉiam instruisto” ege taŭgis por Dori.

Ŝi amis la korelativojn kaj konstante instigis lernantojn uzi ilin. Tiu amo montriĝas en la poemo honore al ĉefdeligito al UEA, Donald Parrish, “La kialo estas…”. Dori amis preskaŭ ĉiun kaj konsideris sin kiel civitanon de la mondo. Ŝi ĉiam portis pinglojn de la mondo kaj similaĵojn kiuj montris tian amon.

Reciproke, ŝi estis amata de ĉiu. Ŝia partopreno en preskaŭ ĉiu somera kursaro de NASK dum 43 jaroj aldonis ne nur ŝian bonhumoron kaj facilan rideton, sed ankaŭ historion de la Movado en Usono. Kaj kiam ŝi ne plu povis ĉeesti la kursaron, ŝi daŭre plibonigis la enhavon per granda donaco de libroj. La neceso translokiĝi al malpli granda loĝloko donis la okazon donaci skatolojn da libroj al NASK kaj aliaj Esperanto-grupoj. Eble vi aĉetis kelkajn el tiuj libroj ĉe la Landa Kongreso en Teksaso lastan someron, aŭ ĉe NOREK en Vaŝingtonio en Septembro. Ŝia foto estas surgluita interne de la kovrilo. Vi havas bonan memoraĵon de kara amikino. Dori donis grandan parton de sia vivo al Esperanto kaj malgraŭ ŝia forpaso, ŝi restas en niaj koroj.


De Julie Spickler

Miaj memoroj pri Dori komenciĝis kiam mi unue partoprenis la someran kursaron, tiam ĉe SFSU, antaŭ ĉirkaŭ 15 jaroj.  Mi ne certas, ĉu ŝi estis studanto, aŭ ĉu mi renkontis ŝin dum festo ĉe Cathy Schulze. Ĉiukaze, ŝi bonvenigis min kaj estis evidente varmkora esperantisto.  

Mi renkontis ŝin denove ĉe kelkaj Landa Kongresoj, sed nur post ŝia reveno el Vaŝingtono por loĝi en Kalifornio, post la morto de ŝia edzo, mi vere bone ekkonis ŝin, kiam mi ŝoforis ŝin al la monataj kunsidoj de SFERO. Ŝi rakontis al mi pri sia juneco en la malgranda kalifornia urbeto de Quincy, kie en la altlernejo ŝi lernis ludi la fagoton, kaj kie ŝi gajnis premion por skiado, kaj pri sia posteno en Japanujo post la dua mondmilito, instruante la anglan al japanoj.  

Ŝi ankaŭ parolis pri la bona sorto per kiu ŝi eklernis Esperanton, kiam, post la fino de sia unua edziniĝo, ŝi estis dungita instrui en la elementa lernejo de San Mateo, kie la estro estis esperantisto, kiu kuraĝigis ŝin instrui la lingvon (kiun ŝi lernis kun helpo de Cathy kaj Vilĉjo Schulze). Post multaj jaroj, longe post ŝia emeritiĝo, eksa studentino kontaktis min por demandi, kiel ŝi povus viziti ŝin. La vizito vere estis plezuro por Dori, kiu tiutempe jam komencis perdi kelkajn memorojn — sed ŝi bone rememoris la studentinon.

Interese, eĉ kiam ŝia memoro malboniĝis dum ŝi parolis la anglan, ŝajnis ke en Esperanto ŝi memoris pli bone; neniam en mia sperto ŝi havis problemon kun la lingvo, kaj ŝi pensis pli klare ol kiam ŝia menso pensis angle.

Ŝi ĉiam estis tre dankema pro la helpo kiun ŝi ricevis post kiam ŝi ne plu povis konduki aŭton, kaj al mi estis plezuro kaj honoro ebligi al ŝi ĉeesti kunvenojn de la loka grupo.