x-metodo akceptata

Usona Esperantisto

Dumonata bulteno de Esperanto-USA

Mia malkovro de Japanujo (dua parto)

Ĵenja Amis

Jen la dua parto el la aventuroj de Ĵenja. Legu la unuan parton en n-ro 2012:5.

Ŝinkansen malfruas… ne sufiĉe!

trajno La rapida trajno en Ŝinkansen.

Post la du perfektaj tagoj en Hiroŝimo ni veturas al Kioto. Estas mia unua fojo en Ŝinkansen – la fama japana trajno, la plej rapida en la mondo. Dum sia 45-jara historio kaj 6-miliarda kvanto da pasaĝeroj, en Ŝinkansen neniam okazis akcidento, kiu kaŭzis morton. “Ŝinkansen neniam malfruas”, diras mia edzo Joel, loĝinta du jarojn en Japanujo. La alventempo de Ŝinkansen averaĝe varias de la celita tempo je nur 6 sekundoj, kaj en iuj direktoj la trajnoj venas ĉiujn kelkajn minutojn. Nia trajno kuras tiom rapide, ke la fostoj de pontoj kvazaŭ tute malaperas, sed ial la rapideco de 240-300 km/h tute ne sentiĝas. Sed ironie, ĝuste en tiu ĉi tago, Ŝinkansen malfruis je tuta horo pro pluvego (aŭ eble pro tiu fanfaronado de Joel, mi ne certas). Nia gastigantino, sinjorino Tahira Masako diras, ke se ĝi malfruiĝas je du horoj, oni redonas monon. (“Do, ĝi malfruiĝis, sed ne sufiĉe!” mi ŝercas.) Ŝi rakontas, ke iam vizitinta esperantisto el Ĉeĥujo miris, ke oni anoncis 5-minutan malfruon de Ŝinkansen: “En Ĉeĥujo oni opinias kvin-minutan malfruon ‘ĝustatempa’ ”, li diris.

La grandega stacidomo de Kioto estas plena je homoj. Estas la tempo de la festo Ulambano, kiam ĉiuj japanoj revenas hejmen por honori la mortintajn prapatrojn. Estas varmege kaj ege humide – Aŭgusto ja estas la plej varma monato en Japanujo. Por iom malvarmigi la lokon, en la stacidomo de Kioto oni disgutetigas akvon – tio iomete malaltigas la temperaturon, sed aldonas al la jam ega humideco.

“Tahira-hotelo” en Kioto

Eta deflankiĝo. Kiam mia edzo Joel sendis al s-ino Tahira mesaĝon pri nia intenco vojaĝi al Japanujo, jam ene de du aŭ tri tagoj ni ricevis la tutan provizoran itineron, jam kun renkontiĝoj kun pluraj Esperanto-kluboj! Tio estis nur antaŭgusto de la vere nekredeblaj japanaj gastamo kaj zorgemo, kiujn ni spertis dum nia restado. Ni estas ege dankemaj al ŝi, kaj al ĉiuj bonkoruloj, kiuj gastigis kaj ĉiĉeronis nin!

Gesinjoroj Tahira loĝas en centjara eta domo. Mia gvidlibro nomas tiajn longajn lignajn vic-domojn “Maĉija”-domoj (“urbaj domoj”) kaj klarigas, ke en la malnova tempo oni pagis impostojn laŭ grandeco de fasado: do, pro tio la fasadoj estas kutime malgrandaj, sed la domoj mem estas longaj. La tre eta kuirspaco (ĉar ne vere aparta ĉambro) troviĝas en koridoro – unu ŝtupon sub la nivelo de la tatamo-ĉambroj; malantaŭe “Maĉija”-domoj ofte havas etan ĝardenon. Esenca parto estas la glisantaj pordoj, kiuj ebligas jen grandan salonon por akcepto, jen kelkajn dorm-ĉambretojn. S-ino Tahira diras, ke oni nomas tiajn malnovajn vic-domojn “harmonikaj domoj” (ĉar tiel ili aspektas!) kaj ŝercas, ke la najbaraj domoj fakte subtenas unu la alian kaj tiel ne falas.

Je nia alveno, Masako donas al ni du kaskojn por surmeti okaze de tertremo – bona memorigo, ke ni estas en loko kie oftas tertremoj. (“Tio donus novan signifon al la esprimo ‘morti pro Esperanto’, se oni estus mortigita per falantaj Esperanto-libroj!” ŝercas Joel – ĉar ŝia domo plenplenas je Esperanto-libroj). La domo de gesinjoroj Tahira jam travivis multajn tertremojn – bonŝance ĝi neniam estis severe damaĝita, sed ĝi kelkfoje iomete moviĝis, kaj pro tio oni bezonas iom da forto por movi la glisantan pordon. Tre ofte la modesta domo estas amika “hotelo” por esperantistoj vizitantaj Kioton. Same estas por ni – fakte, ĝi fariĝas nia “kansaja bazo” (Kansajo estas regiono de Japanujo kie situas Kioto, Osako, Kobe, i.a.), de kie ni ekskursas al aliaj urboj preskaŭ ĉiutage. Mi certas, ke ĉiuj iliaj vizitantoj same multe ĝuis, kiel ni, la babiladon kun gesinjoroj Tahira!

“Elstara lingvo”

Kaj Masako, kaj ŝia edzo Minoru multege laboras. Masako estas interalie UEA-aktivulo (delegito, iam komitatano, ktp.), JEI-aktivulo kaj provlegisto de pluraj E-eldonaĵoj. Minoru laboras kiel instruisto de la angla en lernejo kaj en “ĝuku” – speciala lernejo, kiu pretigas gejunulojn por la malfacilaj universitataj enir-ekzamenoj. Laborante en diversaj urboj, li ofte foriras je la sesa kaj revenas ĉirkaŭ noktomezo – aldone al tio, li foje provlegas lernolibrojn pri la angla! Minoru, tamen, tute ne plendas: tia vivo permesas al li multe vojaĝi per la rapidegaj trajnoj al Ŝinkansen, lia plej ŝatata loko! “La angla estas por enspezi monon, Esperanto – por elspezi”, ŝercas Minoru.

Se Esperanto estas malfacila por japanoj, la angla estas por ili malfacilega. Fakte, la japana ideogramo por “la angla lingvo” povas ankaŭ signifi “elstara lingvo”, kaj ĉiuj strebas perfektiĝi en ĝi. Sed malgraŭ tio, ke oni elspezas amason da mono (kaj tempo) en “ĝuku”, kaj ofte eĉ tute bone komprenas la skribitan anglan, sufiĉe malmultaj japanoj sukcesas flue paroli ĝin. Por fari universitatan ekzamenon oni devas scii (almenaŭ skribe) ĉirkaŭ kvin mil vortojn, povi legi kaj kompreni sufiĉe malfacilajn tekstojn kaj ankaŭ traduki (ambaŭdirekte). La parolado ne estas parto de la ekzameno, kaj oni povas tute bone fari la ekzamenon sen diri eĉ unu vorton en la angla. Minoru diras, ke ofte estas la kulpo de instruistoj, kiuj tuj korektas ĉiun eraron kaj tiel timigas la lernantojn. Povas esti tiel, ĉar japanoj ĝenerale estas tre perfektemaj kaj timas embarasiĝi pro eraro. Cetere, por lerni la lingvon oni ofte devas paroli pri si, kion japanoj ankaŭ ne emas fari.

Vizito al Oomoto

De nia “kansaja bazo” Kioto ni trajnas al Kameoka – unu el la du ĉefaj centroj de la religio Oomoto, kien ni estas invititaj de ties Internacia Fako por partopreni en la junulara festivalo okaze de la 120-a datreveno de Oomoto. Kameoka estas urbo kun ĉirkaŭ 90 mil loĝantoj kaj troviĝas apud la montaro kaj la bela Hozu-rivero, kies zigzagan vojon oni povas vidi el la trajno. La vorto “Kameoka” signifas “testuda monteto”, kaj tute prave, ni ofte vidas testudojn trankvile kuŝi sur ŝtonoj en lagetoj. (Amuze, la ideogramo por testudo estas unu el la manpleno da ideogramoj, kiujn mi lernas dumvojaĝe, ĉar ĝi fakte iom aspektas kiel testudo). La Oomoto-Centro troviĝas nur dek minutojn piede de la stacidomo kaj nemalproksime de la urbocentro, sed la loko estas tiom trankvila, ke oni povas pensi, ke oni estas tute ekster la urbo.

Toŝi, nia “bona ĝino”

Kun Toŝi en la Oomoto-centro en Kameoka

Antaŭ nia alveno, nia ĉiĉerono en Oomoto – s-ro Okuŭaki Toŝiomi (Toŝi) – demandis, ĉu ni havas iujn dezirojn por ke li provu realigi ilin. Ni diris, ke se, hazarde, dum la festivalo okazos te-ceremonio, ni volas partopreni ĝin, ĉar mi neniam faris tion antaŭe. Antaŭ nia alveno Toŝi informis nin, ke ni bonŝancas, ĉar ja okazos te-ceremonio dum nia vizito – fakte tuj post nia alveno. Ni alvenas iomete malfrue kaj timas maltrafi la ceremonion, sed, feliĉe, ĝi ankoraŭ ne komenciĝis. Ni iras al la te-ceremonia domo kaj devas enskribi niajn nomojn en la gastolibro – per inko kaj tuĉpeniko. Joel studis la japanan, kaj do sukcesas pene skribi niajn nomojn per katakana alfabeto. (“Sufiĉe proksime”, Toŝi diras.) Kiam mi konstatas, ke ne estas aliaj nomoj en la listo, mi komprenas, kial la ceremonio ankoraŭ ne komenciĝis: ni estas la solaj invititoj!

Mi eksuspektas, ke Toŝi fakte estas ĉionscia kaj ĉionpova ĝino, kiu magie povas realigi ĉiun deziron. Tiu suspekto poste konfirmiĝis: jen mi havas iun malfacilan demandon – responde venas tuta libro, kiu detale pritraktas ĝin. Jen mi bezonas tradukon aŭ interpreton – Toŝi estas apude por helpi. Jen mi petas kutiman verdan teon – kaj post kelkaj minutoj antaŭ mi aperas belega te-bovlo kun luksa muelita teo Matcha. Jen ni bezonas trajnhoraron – ĝi venas elprintita, kun ĉiuj klarigoj. Eĉ kiam ni devas foriri, Toŝi iras kun ni ĝis Kioto – malgraŭ niaj protestoj, ke ne necesas – por certigi, ke ni kaptas la ĝustan trajnon. (Bonŝance por ni, ĉar nia trajno estas nuligita, kaj li do devas rearanĝi la itineron!) Ĉar Toŝi laboras en la Internacia Fako, li ofte devas zorgi pri vizitantaj eksterlandanoj. Li estas tre entuziasma pri sia laboro, tamen eble malfacila parto de lia laboro estas “varti la infanojn”, kiel nin, kiuj ne komprenas la japanan lingvon aŭ ĉiujn subtilaĵojn de la japana etiketo.

Aŭtentika te-ceremonio

La oomotanoj ofte lernas kaj praktikas diversajn artojn (kaligrafion, ceramikon, batalartojn, tradician japanan muzikon kaj noo-teatron). Ankaŭ te-ceremonio estas unu el la praktikindaj artoj. La te-ceremonio, kiun ni spertas, estas fakte ekzercado – ĝin okazigas du belaj virinoj, sub la gvido de sperta instruistino, ĉiuj en tradiciaj vestaĵoj. En mia notlibro mi skribas “knabinoj” – tiom junaj ili aspektas; sed kiel mi ekscios poste, ili estas pli aĝaj ol mi pensis, ĉar ĝenerale japaninoj aspektas pli junaj ol eŭropaninoj – eble ĉar ili ĉiam bone kaŝas sin de la suno. La ceremonio komenciĝas eĉ antaŭ nia eniro en la ĉambron (surgenue). Antaŭ la enirejo ni ricevas etan falditan ventumilon, kiun oni en diversaj momentoj devas meti jen antaŭ sin, jen flanken. Ĉiuj agoj de la junulinoj aspektas tre graciaj kaj bone ellernitaj. Jen oni purigas la bovlojn, la ilojn, jen boligas kaj verŝas akvon, jen ŝaŭmigas la teon. Ĉio ĉi aspektas kiel teatraĵo, tiel lertaj ili estas. Antaŭ ol trinki la teon, ni manĝas la dolĉaĵojn por mildigi la fortan guston de la teo: sukeritajn soj-fabojn kaj ĵeleon. Antaŭ ol trinki la teon, oni devas turni la bovlon tri fojojn por plene admiri ĝin. Oni turnas tri-foje ankaŭ post la trinko. Mia tebovlo estas blua, kun foliaj desegnaĵoj – ĉar estas somero, ĝi havas tiajn florajn motivojn. La stilo de tasoj ŝanĝiĝas laŭ la sezonoj. La teo mem estas verdege-verda, kiel farbo, tre ŝaŭmeca kaj bongustega.

Estas aparta talento sidi surgenue tiom longe sen dolorigi la krurojn – niaj kruroj ja iom doloras post la longa sidado, tial ni eĉ pli aprezas la konsilon de la te-mastrino moviĝi iomete, meze de la ceremonio.

Vivantaj ŝtonoj de Kameoka

Je la kvina matene oni komencas ludi muzikon tra la Oomoto-Centro – ĝi komenciĝas per mallaŭtaj perkut-muzikiloj, kies laŭteco kreskas, kaj al kiu poiomete aldoniĝas aliaj muzikiloj kaj voĉoj. Estas tempo por vekiĝi. Eble pro la 13-horzona diferenco, aŭ eble ĉar somere en Japanujo heliĝas pli frue ol en Nord-Ameriko (ĉar oni ne ŝanĝas horloĝojn al somera tempo), ni ĉiuokaze vekiĝas eĉ antaŭ la kvina. Matenpreĝo (kvankam ne deviga por ni) estas je la sesa.

La plejparto de la homoj en la manĝejo estas gejunuloj kaj infanoj – partoprenantoj en la festivalo, sed iu ajn oomotano povas iri tien por unu aŭ kelkaj tagoj da ripozo aŭ meditado. Ankaŭ internaciaj vizitantoj kaj esploristoj ofte venas – ekzemple, praktikantoj de batalartoj naskitaj en Oomoto, kiel ajkido.

La loĝeja kaj administra konstruaĵo estas tute nova, kaj ĝin daŭre plenigas bona fojneca odoro de nova tatamo. La domo estas tre bela kaj moderna, kaj nia gastĉambro estas tiel bona, kiel en hotelo! Tre plaĉe, ĉiuj skribaĵoj en Oomoto estas en la japana kaj en Esperanto, do ni trovas ĉion senprobleme. Fakte, Esperanto estas konsiderata unu el la praktikindaj artoj, kaj multaj oomotanoj lernas ĝin. Kelkaj grupoj da infanoj kaj junuloj havas T-ĉemizojn kun E-skribaĵoj, kaj multaj el ili ĝojas saluti nin en Esperanto kaj eĉ iom babili dum la manĝo.

Matene ni promenas en la tereno kaj… vizitas ŝtonojn! La ŝtonoj en la Oomoto-Centro en Kameoka multas – ŝtonetoj kovras la teron inter la konstruaĵoj. (En la vestiblo eĉ troviĝas rulseĝo kun grandaj pneŭmatikaj radoj, por bone ruliĝi sur la ŝtonetoj.) La grandaj ŝtonoj staras, kovritaj de musko, kiel gardistoj. Ili vidis multon – silentaj, ili tamen rakontas la historion de tiu ĉi loko. Ili parolas pri la malnova kastelo Kamejama, kiu staris tie ĉi ekde la 16-a jarcento. Ili parolas pri ĝia morto, kaj ankaŭ pri ĝia dua morto: dum la tiel nomata dua Oomoto-afero, la japana registaro detruis la restantan fundamenton de la kastelo. Kial la tiama japana registaro tiel malŝatis Oomoton? Simple ĉar ĝia kungvidanto, Deguĉi Onisaburo, aŭdacis malferme kontraŭstari la japanan militarismon…

Du grandegaj ŝtonoj estis eĉ portitaj de aliaj lokoj. Laŭdire, ili havas kuracajn povojn, kaj se oni tuŝas ilin per korpoparto, kiu doloras, ĝi devas kuraciĝi. Sur la ŝtonaj monumentoj estas ankaŭ skribitaj inspiraj poemoj de la forpasintaj gvidantoj. Ŝtonoj estas gravaj por japan-stilaj ĝardenoj (eble ĉar Japanujo mem estas ŝtoneca lando): ili estas grava parto de Ŝinto-sanktejoj, budhistaj temploj, parkoj kaj palacoj. La etaj blankaj ŝtonetoj sur la grundo reprezentas purecon. Certe, ne maltrafendas la grandega Esperanto-ŝtono, sur kiu estas skribita “Unu Dio, Unu Mondo, Unu Interlingvo” – devizo de Oomoto.

La unua parto de la malferma ceremonio konsistas el Oomoto-diservo (Ŝinto-stila – ja Oomoto estas bazita sur Ŝintoo). Fakte, ĝi estas vera spektaklo, kiun komencas tradicia japana muziko. Same kiel te-ceremonio, ĉiuj moviĝoj de la partoprenantoj en la rito de manĝaĵ-oferaĵoj estas tre graciaj kaj bone ellernitaj, kaj oni portas vestaĵojn tradiciajn por Ŝintoo. En certa momento de la diservo oni invitas la eksterlandajn vizitantojn (t.e. nin, du personojn el Tajlando kaj unu el Mongolujo) oferi pinajn branĉetojn kun blankaj paperoj antaŭ la altaro.

Post la diservo komenciĝas la efektiva malfermo de la festivalo, kun oficialaj salutoj, k.s. Oni petas nin (kaj la aliajn alilandajn gastojn) saluti la ĉeestantojn – kion ni faras en Esperanto kun traduko en la japanan. Tamen poste atendas nin granda surprizo: la Spirita Gvidantino de Oomoto alvenas kaj, antaŭ ol preni sian lokon sur la podio, haltas por saluti la alilandajn gastojn – vere grandega honoro! (Tamen eĉ plia surprizo atendas nin post la ceremonio – pere de Toŝi, ni ricevas de ŝi du belegajn te-tasojn, faritajn laŭ ŝia propra dezajno!) La Spirita Gvidantino tiam aliras la podion, riverencas kaj komencas sian paroladon – Esperante! Fakte ŝi kutimas fari tiel; respekte al la devizo de Oomoto (“Unu Dio, Unu Mondo, Unu Interlingvo”), ŝi komencas kaj finas ĉiun sian paroladon en Esperanto.

Nebula Ajabe

La Oomoto-sanktejo en Ajabe.

Oomoto havas du centrojn – unu en Kameoka, kaj alian en Ajabe, urbeto kun tridek mil loĝantoj, ĉirkaŭata de altaj montoj, ĉirkaŭ unu horon aŭte de Kameoka. Ni iras tien por nur unu tranokto. Onidire, Kameoka estas la “nebula urbo” – sed ni vidas pli da nebulo ĝuste en Ajabe. Ial ĉie en Japanujo – sed eĉ plie en Ajabe, frumatene – la nebulo estas tiom densa, kaj la nuboj estas tiom proksime al la tero, ke ili kvazaŭ kaptiĝas en la kronoj de la arboj.

Kameoka estas misia centro de Oomoto, kaj Ajabe estas ĝia spirita centro, kie troviĝas la ĉefa sanktejo: Ĉoosej-den (“Halo de Longa Vivo”), kaj kie fakte naskiĝis Oomoto. Konstruite antaŭ ekzakte 20 jaroj, por la 100-jariĝo de Oomoto, ĝi aspektas kiel tute nova kaj ankoraŭ odoras je freŝa ligno. Ĉoosej-den estas konstruita laŭ antikva japana maniero – tute sen najloj. La nomoj de la du ĉefaj ĉambroj estas Gruo kaj Testudo: tiuj du bestoj reprezentas longan vivon (laŭ legendo, gruo vivas mil jarojn, kaj testudo dek mil jarojn).

En malnova sanktejo de Ajabe troviĝas ekspozicio de pluraj artaĵoj de Deguĉi Onisaburo kaj atestaĵoj pri internaciaj ligoj de Oomoto: jen la plena kostumo de anglikana pastro el Usono, James Parks Morton, kiu gvidis anglikanan diservon ĉe Oomoto, por reciproki la diservon, kiun Oomoto faris en la katedralo de Sankta Johano la Teologo (Novjorko) en 1982. Jen foto de la Dalai-Lamao, kiu vizitis tiun ĉi lokon antaŭ iom da tempo, kaj jen la foto de Oomoto-karavano al Mekko. Joel demandas, kiel ili sukcesis viziti ĝin, estante ne-islamanoj? La respondo estas simpla: la invitinta muftio deklaris, ke Oomoto estas Islamo!

Aliaj nepraj vidindaĵoj en la Ajabe-centro estas malnovega ligna domo kun pajla tegmento, konstruita en la 17-a jarcento – ĝi eĉ nun servas kiel ejo por te-ceremonioj – kaj lago kun insuloj, kiuj samtempe reprezentas la kvin kontinentojn kaj kvin insulojn de Japanujo. (Nun estas nur kvar ĉefinsuloj de Japanujo, sed kiam oni kreis la lagon, Tajvano estis parto de Japanujo – tiel kvin.)

Nia ĉambro en Ajabe estas tradicia japana tatama ĉambro, kaj vespere nin atendas nekutima sperto: baniĝo en komuna japana banejo, kiel sentoo. Por iuj ne-japanoj tio povus esti iom ŝoka. Tradicie, japanoj ĉiam havis komunajn banejojn, kaj antaŭ la usona okupacio ili eĉ estis ofte komunaj por viroj kaj virinoj. Malsame al eŭropanoj/nord-amerikanoj, kiuj duŝas sin starante kaj baniĝas kuŝante, japanoj duŝas sin sidante sur malalta plasta seĝo, kaj baniĝas sidante. Fakte, ne temas pri baniĝo (por laviĝi), sed pri simpla sidado en bankuvo por malstreĉiĝi, jam post la duŝo – kaj la akvo restas en banejo kelkajn tagojn.

Ĉie en Japanujo estas tre striktaj reguloj pri ŝuoj: oni portas pantoflojn en ĉiuj lokoj, krom en tatamaj ĉambroj (kie oni tute ne portas ŝuojn) kaj krom en necesejo (por kiu ekzistas specialaj pantofloj). Ĉiuj lokoj, kie oni surmetas (aŭ forprenas) pantoflojn, estas indikitaj per alia alteco. En Ajabe-centro estas eĉ tri specoj de pantofloj: unu plia speco de pantofloj estas nur por la manĝejo. La ŝuoj (ĉiam samgrandaj) estas provizitaj en abunda kvanto.

La apogeo de la tritaga festivalo estas dancokonkurso kaj festeneto. La partoprenantoj dancas ĉirkaŭ muzika podio – ĉiuj movoj kaj turniĝoj estas bone planitaj kaj aspektas ege facilaj. (Kiam mi tamen provas mem partopreni, mi komprenas, kiel malfacila ĝi fakte estas!) Multaj junuloj kaj infanoj portas tradiciajn vestaĵojn. Fakte, ankaŭ la festeneto mem estas konkurso: ĉiuj teamoj preparis diversajn bongustaĵojn, kaj oni povas “aĉeti” kelkajn el ili per specialaj kuponoj. La gejunuloj laŭte ĝojas, kiam oni elektas ilin kaj ne la teamon apude. Tre nekutima estas la glaciaĵo, kiu fakte estas… vera glaciaĵo – t.e. pecetoj da glacio, sur kiu oni metas siropon laŭplaĉe.

[Sekvos la tria parto venontnumere. – Red.]