x-metodo akceptata

Usona Esperantisto

Dumonata bulteno de Esperanto-USA

NASK 2013

See this announcement in English.

Ĉi-jare NASK okazos ĉe la Universitato William Peace en la centro de bela Raleigh, ĉefurbo de Norda Karolino, de la 26-a de Junio ĝis la 5-a de Julio – ok tagoj da lernado, amuzo, kaj esplorado de la mirindaj muzeoj, restoracioj, butikoj, kaj sidejoj de la registaro, ĉiuj piede atingeblaj de la universitata kampuso.

La internacia teamo de István Ertl (Hungarujo), Derek Roff (Usono), kaj Lee Miller (Usono) instruos trinivele. Hoss Firooznia deĵoros kiel helpinstruisto kaj organizanto de la eksterkursaj eventoj.

Lernantoj povas resti post NASK por partopreni en la tuj posta Landa Kongreso de Esperanto-USA (de la 5-a ĝis 8-a de Julio), kiu okazos en la samaj konstruaĵoj. Se vi volas partopreni en la Landa Kongreso, nepre aliĝu per la retbutiko de Esperanto-USA.

La ĝenerala kotizo de NASK (por kursoj, loĝejo, kaj manĝoj) estas US $725.00 ĝis la 22-a de Marto, kaj US $775.00 poste. Partoprenantoj loĝos en du-personaj ĉambroj. Por loĝi sole, aldonu US $180. Lokanoj kiuj ne bezonas loĝejon rajtas pagi nur la kurskotizon kun tagmanĝo (US $320) aŭ sen tagmanĝo (US $250). Stipendioj haveblas por plentempaj studentoj kaj instruistoj, ankaŭ por tiuj, kiuj loĝas en Latinameriko.

Bonvolu kontakti administrantinon Ellen M. Eddy per eddyellen ĉe aol punkto com. Por pli da informo, vizitu la TTT-ejon de NASK.

Pri la loĝejo

Partoprenantoj dividos kvar-homajn ĉambrarojn (ĉiu kun du dormoĉambroj kaj necesejo) en klimatizita loĝejo. Al ĉiu gasto oni provizos litotukojn, litkovrilon, kapkusenon, bantukojn, kaj sapon. Ni rekomendas ke oni kunportu etan lampon por legi, vekhorloĝon, pli pezan litkovrilon, se vi preferas, kaj vestarkojn. En la loĝejo estas tri komfortaj salonoj, ĉiu kun televidilo kaj foteloj. Ankaŭ troviĝas du kuirejoj, ĉiu kun fridujo kaj mikroonda forno, kaj senpagaj lavmaŝinoj/sekigiloj por vestaĵoj.

Senpaga vifio (sendrata aliro al Interreto) haveblas tra la kampuso. La manĝejo estas piede nur unu-du minutojn for, kaj la kuiristo provizas diversajn bongustajn pladojn el kiuj oni povas elekti. Tra la kampuso troviĝas ankaŭ vendmaŝinoj kiuj akceptas kontantan monon, de kiuj oni povas aĉeti diversspecajn manĝetaĵojn kaj trinkaĵojn.

Pri la Universitato William Peace

Kiam ĝi estis fondita en la jaro 1857, oni nomis la lernejon Peace Institute honore al William Peace, komercisto kaj presbitero el Raleigh, kiu donacis monon kaj terenon por helpi fondi la lernejon.

La Enlanda Milito interrompis konstruadon de la Ĉefa Konstruaĵo kiam la Konfederacio uzis ĝin kiel malsanulejon por vunditaj soldatoj. Post la milito, la federacia registaro uzis la konstruaĵon kiel ŝtatan ĉefsidejon de la Freedmen’s Bureau (“buroo de liberigitoj”), kiu helpis al ekssklavoj starigi novajn vivojn.

Peace Institute malfermiĝis en 1872 kun programoj por kaj geknaboj kaj junulinoj. En la 1980-aj jaroj, Peace College jam fariĝis subkolegio por virinoj, kaj en 1996 ĝi fariĝis kvar-jara bakalaŭra kolegio. En 2011 ĝi fariĝis institucio por ambaŭ seksoj, kaj oni renomis ĝin William Peace University.