x-metodo akceptata

Usona Esperantisto

Dumonata bulteno de Esperanto-USA

Vermonta restoracio famiĝas danke al Esperanto

Raportas Ĵenja (Yevgeniya) Amis, yevgeniya.amis ĉe gmail punkto com

ŝildo de "Esperanto" Ŝildo de la restoracio Esperanto en Burlington, Vermonto.

Burlington, Vermonto — Antaŭ kelkaj monatoj en kanada televido oni montris novaĵeron pri la urbo Burlington, Vermonto. Oni raportis, ke en tiu ĉi loko, kiun National Geographic eĉ nomis “perfekta eta urbo” por altiri franclingvajn turistojn, la registaro aktive kuraĝigas firmaojn uzi la francan: farante dulingvajn afiŝojn, tradukante menuojn kaj dungante vendistojn, kiuj scipovas la francan. Mi havis tute neatenditan okazon viziti tiun ĉi ĉarman ĉe-lagan urbon, kaj eĉ se mi ne trovis la urbon aparte dulingva (fakte, neniuj lokanoj, kun kiuj ni babilis, eĉ sciis pri tiu projekto dulingvigi la urbon), ni tamen malkovris tie ion, kiu iusence famigis tiun urbon inter esperantistoj tra la mondo!

Unue mi klarigu, kial nia vizito al Burlington estis neatendita. Ni iris al Usono por aranĝi kelkajn bankajn aferojn, kaj post horo da ŝoforado ni rimarkis, ke ni iras en malĝusta direkto. Do, anstataŭ al Novjorkio, kien ni planis iri, ni decidis iri al Vermonto. Bonŝance, ni atingis la bankon ekzakte tri minutojn antaŭ la fermo. Sed kia surprizo! (Aŭ ĉu sinkroneco?) Tuj trans la strato de la banko ni trovis restoracion “Esperanto”. Kompreneble, ni ne povis maltrafi la okazon viziti ĝin. Mia duonŝerca demando en la angla “Ĉu vi havas la menuon en Esperanto” iom konfuzis la kelneron, kaj mi devis ripeti ĝin dufoje. Kvankam li bone konsciis pri la nomo kaj ĝia rilato al la lingvo, li ne komprenis, ke antaŭ li troviĝas homoj, kiu fakte parolas tiun lingvon.

De la kelnero mi eksciis, ke la restoracio funkcias ekde 1995 kaj estas aparte populara inter junuloj (verŝajne, ĉar la prezoj estas tute akcepteblaj, kaj la porcioj estas tute malavaraj). Ili elektis tiun nomon ĉar oni ŝatis la ideon de Esperanto (fakte, sur la muroj oni povas legi klarigojn pri Esperanto prenitajn el Vikipedio), kaj eĉ la menuo estas farita por iusence reprezenti la lingvon: ĝi estas kreema elekto de usonaj, mediteraneaj, meksikaj kaj aziaj pladoj, multaj taŭgaj por vegetaranoj.

bildo de la reklamkampanjo Ricevinte mil “ŝatantojn” en la socia retejo Facebook, la posedantoj de la restoracio donacos mil dolarojn por manĝigi malriĉulojn en Vermonto.

Mi ankaŭ lernis, ke la restoracio organizas grandan bonfaran kampanjon por helpi malriĉulojn kaj samtempe diskonigi la restoracion ĉe Facebook: se ili kolektos mil “ŝatojn”, ili donacos mil dolarojn al loka manĝaĵ-banko. Reveninte hejme, mi plusendis tiun informon al miaj amikoj, kiuj plusendis ĝin al siaj amikoj, ktp. Ene de kelkaj tagoj la retejo ricevis jam ĉirkaŭ ducent pliajn “ŝatojn” kaj tiel multe pli alproksimiĝis al la necesaj mil. La respondeculoj de la paĝo estis tute surprizitaj pri la “inundo” de novaj ŝatoj de ĉie en la mondo: Kostariko, Japanujo, Rusujo, Nederlando, Hungarujo… Multaj homoj lasis salutojn, komentojn, kuraĝigojn, fotojn kaj informojn pri aliaj restoracioj kun la nomo Esperanto, kaj kompreneble, proponojn traduki la menuon en Esperanto. “La kvanto de la lingvoj ĉe nia retejo jam preterpasas niajn kapablojn”, skribis la respondeculoj kaj petis helpon traduki. Kompreneble, venis kaj tradukoj, kaj la informoj, kie oni povas lerni Esperanton (Lernu.net) kaj la eblo uzi la ilon Google Translate. Finfine, la posedantoj de la restoracio eĉ mem respondis en Esperanto. (Surprize, eĉ tute bone!)

Se vi ankoraŭ ne vizitis tiun paĝon por “ŝati” ĝin, bonvolu fari tion kaj plusendu al viaj amikoj! Tio helpos ne nur nutri la malriĉulojn dum tiu ĉi festa sezono, sed ankaŭ montros, ke Esperanto estas vivanta kaj uzata lingvo… kaj jes, ankaŭ en Usono!

Estontecologo vidas grandan ŝancon por Esperanto

Raportas James Ryan, jamesviii ĉe earthlink punkto net

Vaŝingtono — La 16-an de decembro, fama estontecologo (angle, futurist) diris al vaŝingtonaj esperantistoj ke ties mondlingvo havas unikan ŝancon fariĝi kerna parto de la estonteca mondo.

David Pearce Snyder estis gastparolanto ĉe la ĉiujara bankedo de Zamenhof-Tago de la Esperanto-Societo de Vaŝingtono. “Ni estas en la estonteco ĝuste nun”, diris Snyder, kiu aperis televide en programoj de ABC, NBC, CNN kaj MSNBC. “Kaj ni ĉiuj estas estontecologoj”, li diris en sia parolado titolita Bonvenon al la Nova Normalo, kiu donis superrigardon de estontecologio kaj citis vastan gamon de pensuloj kiel Locke, Newton, von Neumann, Teilhard de Chardin kaj Kurzweil.

Vaŝingtonanoj festas la naskiĝtagon de Zamenhof Vaŝingtonanoj festas Zamenhof-tagon. De maldekstre: Charles Power, Daniela Power, Harold Goodman, David Gaines, edzino de David Snyder, Melisa Ryan, David Pearce Snyder (gastparolanto), Jim Ryan. Foto danke al Emil Volcheck.

Snyder citis studon de la Fonduso Pew kiu konfirmas ke retumado baldaŭ estos, se ĝi jam ne estas, ĉe la kerno de nia vivo en la 21-a jarcento. En mondo informata de Interreto, monda lingvo kiel Esperanto – kiu mem temas pri kontakto kaj komunikado – devus esti tute ĉehejme en la nova mondo.

Ekzemple, Snyder diris, Esperanto povus esti utila rimedo por indiĝenaj popoloj kiuj uzas Interreton por komunikiĝi kaj kunlabori – sen submetiĝi al lingvoj aŭ kulturoj de plimultoj. Plenumante tiun bezonon, “Esperanto povus kapti tiun avantaĝon antaŭ ol la cetero de la mondo”, li diris.

Snyder multfoje revenis al la temo de komplekseco, kiu, li diris, laŭ John Locke estas aferoj kiuj spitas homan komprenon – almenaŭ por nun. Li proponis ke esperantistoj levu la demandon: ĉu kompreni kompleksan mondon estas pli facile en Esperanto?

La plimulto de estontecologoj, li diris, konsentas ke kulturaj konfliktoj estas inter la plej grandaj hodiaŭaj defioj. Esperanto, kompreneble, ŝuldas sian naskiĝon al la pasio de Zamenhof, inter aliaj, por sanigi interkulturan malakordon.

Vigla diskutado sekvis pri la multaj manieroj en kiuj Esperanto jam pruviĝis utila kiel kondukilo, interalie kiel ponto inter maŝinaj tradukiloj. Oni ankaŭ parolis pri la jam impona rolo de Esperanto en Interreto, sed konsentis ke ĝi povas kaj devus esti pli granda.

Snyder ankaŭ proponis ke esperantistoj eble faru prezentadon al kuniĝo de estontecologoj: “Esperanto – ĉu la lingvo de la estonteco?”

Sanktaluisanoj festas Z-tagon per donaco

Raportas Ron Glossop, rglossop ĉe mindspring punkto com

Sankta-Luiso, Misurio — La ĉiujara Zamenhofa Bankedo de la Esperanto-Asocio de Sankta-Luiso okazis la 9-an de Decembro. Partoprenis Duncan Charters, Peggy Dolter, Audrey Glossop, Ron Glossop, Jerry Johnson, kaj Jeff Wilson. Post la manĝo ni kantis Esperantajn kantojn kun la melodioj de la sezono. Ni decidis kontribui $100 al la UEA-Fondaĵo por Afriko.

Seminario pri Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko

Raportas Humphrey Tonkin, tonkin ĉe hartford punkto edu

Hanojo, Vjetnamujo — La 97-a Universala Kongreso de Esperanto, organizita de Universala Esperanto-Asocio en Hanojo, Vjetnamujo, de la 28-a de Julio ĝis la 4-a de Aŭgusto, estis la loko de seminario (en Esperanto) pri la laboro de Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko.

La seminario, sub gvido de Humphrey Tonkin kaj Neil Blonstein, reprezentantoj de UEA ĉe la ĉefsidejo de UN en Novjorko, kaj Renée Triolle, reprezentanto de UEA ĉe Unesko, donis superrigardon de la strukturo de la du organizaĵoj, kaj precipe de iliaj humanecaj kaj homrajtaj agadoj. La celo de la seminario estis prezento de la UN antaŭ la Esperanto-komunumo.

Kvardeko da homoj partoprenis, el larĝa gamo de landoj kaj profesioj, inkluzive instruistojn. Materialoj el la seminario estas konsulteblaj en la retpaĝaro de Esperanto por UN, kie troviĝas ankaŭ Esperanto-tradukoj de gravaj dokumentoj de UN, kune kun terminaro pri UN kaj priskribo de la strukturo de UN.