x-metodo akceptata

Usona Esperantisto

Dumonata bulteno de Esperanto-USA

Forpasoj

  • Membro Frank Carter en Nov-Hampŝiro forpasis la 2-an de Junio.

  • S-ino Mary Napolitano forpasis la 27-an de Julio. Ŝi estis membro dum multaj jaroj.

  • Honora membro Harry Harrison forpasis la 15-an de Aŭgusto. Aperis nekrologo en New York Times kiu menciis lian fortan subtenon de Esperanto. Li famiĝis pro siaj sciencfikciaj romanoj, interalie tiuj de la serio Stainless Steel Rat. Haveblas rete unu el tiuj en Esperanto, la romano Naskiĝo de la rustimuna ŝtalrato.

Korespondi deziras

  • Mi estas 54-jaraĝa viro, profesia fotografisto en Tanzanio. Mi interesiĝas pri elektroniko, fotografio, libroj, komputado, edukado por infanoj kaj komunuma evoluo. Mi deziras korespondi pri diversaj temoj.
    Sylivester N. Nyinyimbe, P.O. Box 147, Bunda - Tanzania
    sylivesternyinyimbe ĉe yahoo punkto com

  • Mi estas 40-jaraĝa edzo en Melburno, Aŭstralio, kiu serĉas amikon por regule korespondi kun mi. Mi estas relativa komencanto, do ne gravas al mi, kiom kompetenta estas la korespondanto.
    Duncan McDonald
    duncanmcdonald ĉe optusnet punkto com punkto au

Revo de infanoj

Mi konatiĝis kun François Hounsounou antaŭ ok jaroj dum TEJO-seminario en Francujo. Li estis ege entuziasma pro sia unua eŭropa vojaĝo kaj li regalis nin per afrikaj bongustaĵoj. François estas daŭre entuziasma kaj aktiva esperantisto, kaj li ĵus pasigis ekzamenon por fariĝi lernejestro.

Jam ekde kelkaj jaroj François aktivas kadre de neregistara Esperanta organizo Afrika Centro Mondcivitana (ACM) kaj organizas internacian kampanjon Revo de infanoj por kolekti materialojn por lernejanoj – ĉefe por helpi al orfoj, stratinfanoj kaj handikapuloj. Mi donacas al la kampanjo ĉiujare, kaj ŝatus peti ankaŭ vin sendi al ACM diversajn lernejajn necesaĵojn: kajerojn, krajonojn, skribilojn, librojn, revuojn (aŭ en Esperanto aŭ la franca) ktp. Mondonacoj per UEA ankaŭ eblas (konto hufs-j). Via nomo, kompreneble, aperos en la listo de donacintoj, kaj la infanoj en Benino estos ege dankemaj pro via donaco! Kontaktu s-ron Hounsounou per esperantoawc_benino ĉe yahoo punkto fr aŭ poŝte:

Afrika Centro Mondcivitana/ACM
BP 226 Lokossa-Mono
Rép. du Benin

— Ĵenja Amis

Skribu al Avo Frosto!

avo frosto

Ĉu vi scias, ke Avo Frosto nun loĝas en Kanado? Li parolas multajn lingvojn, inkluzive de Esperanto. Infanoj povas sendi al li leterojn – pere de la Kanada Poŝtosistemo kaj la Esperanto-Societo Kebekia (ESK) – kaj ricevi respondon en Esperanto.

Avo Frosto preferas manskribitajn leterojn. Ne forgesu klare skribi viajn nomon kaj adreson, kaj indiku la vorton “Esperanto” por certigi respondon en la ĝusta lingvo. Lia adreso estas:

AVO FROSTO
NORDA POLUSO
KANADO - CANADA
HOH OHO