x-metodo akceptata

Usona Esperantisto

Dumonata bulteno de Esperanto-USA

Dixit: socia kartludo

Russ Williams

Eble eĉ pli ol aliaj homoj, esperantistoj ŝatas ludojn: tabulludojn, parolajn ludojn, rolludojn, vortludojn… kaj pli!

Ĉi-numere debutas nova rubriko speciale pri ludoj. La celoj estas enkonduki ludojn eble nekonatajn al vi, helpi vin trovi novajn ludojn por plivigligi vian kurson aŭ lokan grupon… kaj eĉ, eble, instigi vin al ludkreado!

Kompreneble la fokuso estu Esperanto, do artikoloj prefere traktu ne pure ciferajn aŭ logikajn ludojn, sed tiajn, kiaj postulas, utiligas aŭ iel plibonigas lingvoscion.

Pli precize, mi serĉas artikolojn tiajn:

  • recenzoj aŭ priskriboj de lingvaj ludoj – aŭ originale en Esperanto, aŭ adaptitaj al Esperanto
  • raportoj pri viaj spertoj – ĉu sukcesaj aŭ ne – utiligi ludojn en instruado aŭ en kunvenoj
  • diskutoj pri la arto de ludfarado kaj esperantigo de alilingvaj ludoj – kiajn defiojn kaj eblojn prezentas Esperanto tiurilate?

Ludeme via,
— La redaktisto

Dixit (latine “ŝ/li diris”) estas populara socia kartludo por tri ĝis ses homoj kun belaj kartoj, kiuj montras diversajn kuriozajn pentraĵojn. La kerno de la ludado konsistas el provoj priskribi la arton per amuzaj, ambiguaj, kaj eventuale poeziaj diraĵoj. La kartoj mem estas sentekstaj, do per la samaj kartoj konvene eblas ludi en iu ajn lingvo. La ludo origine estas franca sed vendiĝas kun instrukcioj en pluraj lingvoj. Jam aperis du aldonaĵoj Dixit 2 kaj Dixit Odyssey kun pliaj kartoj.

Mi jam ludis ĝin plurfoje, diversloke kun diverslandaj esperantistoj. Ĝi amuzas kun spertaj esperantistoj kaj ankaŭ bone funkcias kiel lernilo kun komencantoj.

Mi aparte ĝuas ludi ĝin kun esperantistoj. Kiam nacilingvaj grupoj ludas, ofte estas aludoj al komunaj naciaj kulturaĵoj – ekzemple popularaj filmoj, televidserioj, muziko, ktp. Tial mi ŝatas ludi Dixit-on kun esperantistoj de malsamaj landoj, ĉar ni havas komunan lingvon sed ne havas komunan nacian kulturon, do la “rakontoj” estas alispecaj ol kiam samlandanoj ludas nacilingve.

bildo de Dixit-ludantoj Pitsburgano Jessica Grasso (dua de maldekstre) ludas Dixit-on ĉe IJK en Ukrainujo, 2011.

Do kiel la ludo funkcias? Unu ludanto (la “rakontisto”) elektas unu el siaj ses kaŝitaj kartoj kaj metas ĝin, kun la bildo nevidebla, sur la tablon kaj priskribas ĝin per mallonga rakonto, citaĵo, aludo, ŝerco, bleko, gesto, ktp. Ekzemple, la rakontisto povus diri simple la vorton “Amo” aŭ kantaĉi “En la mondon venos nova glubendo…” aŭ demandi “Kion havas komune la romanoj Ŝtona Urbo kaj Litomiŝla Tombejo?” aŭ diri ion ajn. (Ofte pli amuzas kaj interesas, se oni parolas iom pli longe anstataŭ diri nur unu vorton aŭ frazon.) La rakontisto celas, per lerta (kaj espereble interesa kaj amuza) diraĵo, rekonigi sian karton al iuj sed ne al ĉiuj el la aliaj ludantoj. Do la priskribo ne estu tro evidenta (ekz., “Mia karto montras infanon kaj urson, kiuj staras dors-al-dorse, kun ruĝa fono”) nek tro malspecifa (ekz., “Aĵo”).

Sekve ĉiu alia ludanto elektas unu el siaj propraj ses kaŝitaj kartoj, kiu plej taŭge kongruas kun la diraĵo, kaj aldonas ĝin al la karto metita de la rakontisto.

Sekve ĉiuj kartoj (po unu de ĉiu ludanto) estas miksitaj kaj poste malkaŝitaj en vico, kaj ĉiu ludanto (krom la rakontisto mem) klopodas decidi, kiu el ili estas la karto de la rakontisto. Oni indikas, kiun karton oni elektas per ĵetono kun numero de unu ĝis ses; samtempe ĉiuj montras sian elektitan ĵetonon.

Ekzemple en ludo kun ses homoj, Alfredo, la rakontisto, diras, “Mi solvos tiun problemon iam, sed ne hodiaŭ” kaj metas sian elektitan karton tablomezen (kun la bildo nevidebla al la aliaj ludantoj). Tiam ĉiu el la kvin aliaj homoj elektas sian plej kongruan karton kaj aldonas. La rakontisto miksas kaj malkaŝas la kartojn:

bildo de Dixit-kartoj Kiun karton metis la rakontisto? Jen la dilemo.

Se iuj sed ne ĉiuj ludantoj sukcese divenas la veran karton de la rakontisto, ili kaj la rakontisto mem gajnas tri poentojn. Sed se neniujĉiuj divenas la veran karton, la diraĵo estis tro obskura aŭ tro facila kaj la rakontisto do perdas du poentojn.

Dume, ĉiu alia ludanto kies karto allogis voĉdonon ricevas poentojn por ĉiu ĵetono allogita de tiu karto.

Do la sistemo bone kuraĝigas ludantojn meti sian karton plej taŭgan al la diraĵo de la rakontisto. Por daŭrigi la ekzemplon: supozu, ke du homoj voĉdonas por la kvina karto (kun labirinto), du por la tria karto (kun heliko ĉe fundo de alta ŝtuparo) kaj unu por la sesa karto (kun malliberulo). (Alfredo mem ne metas ĵetonon, ĉar la rakontisto kompreneble scias sian propran karton.)

Nun Alfredo informas, ke la kvina karto (labirinto) ja estis la vera karto. La du homoj (Bernardo kaj Marta) kiuj prave elektis tiun karton ricevas po tri poentojn kaj ankaŭ Alfredo gajnas tri poentojn pro sia sukcesa diraĵo. Dume la tria karto estis de Bernardo, kiu ricevas aldonajn du poentojn ĉar li allogis du ĵetonojn al sia karto, kaj la sesa karto estas de Johano, kiu ricevas unu poenton.

Ĉiuj prenas po unu novan karton por komenci la sekvan rakonton, kaj la sekva ludanto post Alfredo fariĝas la rakontisto. Tiel la ludado daŭras ĝis la kartaro estas elĉerpita. Tiu gajnas, kiu havas la plej multajn poentojn en la fino…

…sed Dixit ne vere estas tre serioza konkureca ludo. Ĝi estas pli amuza, socia, paroliga. Se oni ludas ĝin tre konkureme kaj strategie, oni povus intence diri diraĵon, kiun nur unu alia ludanto povus kompreni – ekzemple aludo al evento, kiun nur ili du partoprenis. Sed tia ludmaniero iel ŝajnas kontraŭ la spirito de la ludo, laŭ multaj Dixit-emuloj. Al homo, kiu ĝuas ludi nur seriozajn strategiajn ludojn, eble Dixit ne multe plaĉos. Tamen laŭ mi, Dixit funkcias konkurence multe pli kontentige ol iom similaj famaj ludoj kiel Apples to Apples, kaj do ankaŭ seriozaj ludemuloj pli ofte ĝuas ĝin ol multajn “sociajn/festajn” ludojn.

La diskutoj kaj klarigoj kaj mokoj post poentado pri la diraĵoj kaj la kartoj ofte amuzas:

“Kion vi pensis per tiu karto kun tiu diraĵo?”

“Ĉu vi ne vidas? Mi menciis doktoron Zamenhof, kiu portis okulvitrojn, kaj ankaŭ la ulo sur la karto portas okulvitrojn! Estas tute evidente!”

“Vi frenezas! Neniu elpensus tion!”

“Sed tio pli sencas ol via karto, kiun ĉiuj mise elektis! Nur ĉar estas barbo?!”

Ridado sekvas… kaj poste la sekva rakonto… kaj eventuale dua partio.

Eldona jaro: 2008. Aŭtoro: Jean-Louis Roubira. Artisto: Marie Cardouat. Eldonejo: Asmodee. Pliaj informoj estas haveblaj ĉe BoardGameGeek.