x-metodo akceptata

Usona Esperantisto

Dumonata bulteno de Esperanto-USA

Esploroj pruvas: sakrantoj pli bone eltenas streson

Joshua Morris

Mi eliris el la aviadilo. Fine, post longa vojaĝo: Ĝibutio, lando de fontoj kaj dikvangaj, ĉiam ridetantaj virinoj. Mi vagis ĉirkaŭ la urbo kaj renkontis beletan, ruĝe ĉapelitan junulinon. Mi dolĉege kaj ĝentile konversaciis, kaj ŝi timide ridis je mia ĉarmo kaj sprito. Ŝiaj dentoj ekbrilis kiel arĝentaĵaro en la mola ĝibutia sunlumo. Ŝi bleketis muse.

Atendu… kio? Ŝi bleketis?

Mi vekiĝis kaj aŭdis muson grati sian vojon trans la plankon. “Sankta Patrino de Dio!” mi oscedis, “mia kontraŭ-malaria medikamento donas strangajn sonĝojn… kie diable estas Ĝibutio?” Mi malfermis mian tekokomputilon kaj serĉis Ĝibution en la enciklopedio Encarta: “…eta lando en nordorienta Afriko… la vetero estas varmega kaj seka tutjare… ne estas eĉ unu ĉiam fluanta rivero aŭ rivereto… ĝia dezerta, vulkana grundo estas unu el la malpli fekundaj de la mondo… malmulto de la lando estas plugebla… ĝi situas en tertrema zono.”

“Ho! Ejo malbenita de Dio. Tute ne tia, kia en mia sonĝo. Mi ĝojas, ke mi vekiĝis en Kameruno.”

Mi streĉis min. La mateno estis malvarma kaj mi sentis min bondormite feliĉa. Mi stumblis sur miaj disĵetitaj libroj kaj vestoj survoje al la necesejo.

Mi rigardis tra la fenestro. Ĝi enkadrigis la lernejon de Ewoh, sur supro de monteto, kaj subite mi sentis min lacega. “Bonan matenon, lernejo…” mi sopiris, malĝoje. Tiam mi ridegis, iomete freneze.

“Patrino de dio!” Mi skuis la kapon. “Tiu medikamento konfuzas miajn pensojn!”

La vojo al la lernejo min kondukis tra “la centron” de Ewoh, la loko al kiu ĉiuj alvenas por sendi sian palmvinon al la regiona ĉefurbo, Bamenda. La marŝado, do, estis malrapida kaj ofte interrompita de mallongaj konversacioj, en kiuj ni diskutis tre evidentajn, eĉ videblajn aferojn.

“Ĉu vi iras al la lernejo?” unu homo demandis.

“Jes. Ĉu vi vendas palmvinon?”

“Jes. Venu kaj prenu tason. Ĝi purigos viajn okulojn kaj helpos vin instrui.” La homo rigardis min per okuloj tiel malklaraj, kiel malpura akvario kun mortinta fiŝo flosanta ĉe la supro.

“Jes, mi prenos, dankon.” Estus malĝentile nei.

Tiel mi faris mian vojon. Kiam mi atingis la lernejon sur la supro de la monteto, kaj eniris la ĉambron de mia kemioklaso, mi ŝvitis kaj spiradis kaj lernanto ridis kaj rimarkis, “Sinjoro, vi brilas!”

“Bone observite”, mi diris, ne ridetante, “eble vi estos sciencisto malgraŭ ĉio. Nun, traduku vian observon en la francan, tiam tajpu ĝin per komputilo kaj montru ĝin al mi.” Mi estas ankaŭ instruisto de la franca kaj komputil-scienco.

“Sinjoro…” ŝi diris, timide.

Tu brilles!” tradukis alia, pli kuraĝa lernanto.

Oui!” Mi diris france, “Comme le soleil! Très bien, petit garçon, mais n’oublie pas: il faut me vouvoyer. Je suis ton professeur, et j’exige du respect!” (“Jes! Kiel la suno! Tre bone, knabeto. Sed, ne forgesu: vi devus min alparoli per la pli respekta vi-pronomo, vous. Mi estas via instruisto kaj mi postulas respekton!”)

Tiam mi laŭte frapis skribotablon per ligna bastono, kaj la lernantoj saltetis pro timo. La plejparto ne komprenis eĉ unu vorton de la franca. Ili nur komprenis, ke la freneza blankulo krias fremdlingve kaj frapas tablojn.

Mi min turnis al la nigra tabulo por kaŝi mian rideton. “Bone”, mi daŭrigis angle, “deprenu pecon da papero kaj skribu vian nomon, la vorton ‘kemio’, vian klasnumeron, kaj la daton. Hodiaŭ estas la sepa de Marto. Ĉi tio estas ekzameno, do, fermu la buŝon!”

Mi komencis skribi la unuan demandon sur la nigran tabulon. Ĵus kiam mi turnis min al la tabulo, la infanoj ekmurmuris. Mi parte returniĝis kaj strabis al ili. La murmurado ĉesis. Mi turniĝis denove al la tabulo. Ree murmurado. Mi turniĝis reen al la klaso kaj ekvidis lernanton kun moviĝanta buŝo.

“Brufaranta knabeto. Eliru.”

“Kiu? Mi?”

“Jes. Mi diris ‘fermu la buŝon’ kaj vi malbonkondute rifuzas. Eliru tuj!”

“Sed sinjoro, mi ne parolis…”

“Vi daŭre malfermas la buŝon kaj mi ne aŭdas ion ajn aŭskultindan. Eliru tuj kaj ne plu malŝparu mian tempon!”

“Sinjoro, mi petas…”

“TUJ!”

Post tio la klaso kvietiĝis. Necesas nur fari ekzemplon.

“Numero unu”, mi skribis kaj legis laŭtvoĉe, “donu la tri statojn de materio.” Mi travagis la klasĉambron, patrolanta kontraŭ trompado. Mi rigardis paperon: “Solida, likva, kaj gasa.” Tre bone, mi pensis. Mi rigardis alian: “saka, seĝa, kaj plastika.” Dolĉa patrino de dio, mi pensis. Ĉu li eĉ estis ĉi tie kiam li estis ĉi tie?

Ĝuste tiam, kiam mi miris pri la sensencaj respondoj, vespo enflugis la ĉambron. (La fenestroj ne estas kovritaj de vitro). Ĝi petole ĉasis min tra la ĉambro, je la plezurego de la lernantoj.

“Restas ankoraŭ ekzameno! Ne zorgu pri la vespo!” mi kriis, forkurante.

Ili ridegis.

“Silentu!”

Dankinde, la vespo baldaŭ enuiĝis pri mi kaj reflugis eksteren.

“Numero du”, mi provis trankvile daŭrigi, “priskribu la ordon de eroj de…”

“Ah, Morris, pardonu min, mi petas…” la lernejestro staris en la pordo. “Aŭskultu bone, lernantoj: se mi legas vian nomon, stariĝu kaj foriru tuj. Vi neniam pagis vian lernejopagon.” Li komencis legi nomojn kaj unu post alia la vokitaj lernantoj foriris.

“Ĉu ni povas daŭrigi?” mi ne certe petis al la malmultaj restantoj.

“Bone. Priskribu la ordon de eroj de solidaĵo.” Mi denove vagis tra la ĉambro. Mi rimarkis odoron de fumo. “Ĉu ankaŭ vi flaras tion?” mi demandis la klason.

“Jes, sinjoro. La disciplinestro ordonis al kelkaj lernantoj ekbruligi amason da forĵetaĵoj.”

Dio! Pro kio!? Kial nun? mi pensis, vidante la fumaĉon eniri rekte en mian klasĉambron. Baldaŭ la lernantoj plendis kaj tusis. Sed mi restis decida. “Numero tri…”

Je la fino mi ordonis: “Stariĝu kaj metu la manojn sur la kapon. Mi venas por kolekti la paperojn. Ne tuŝu ilin!”

La averto estis tiel vana, kiel se oni ordonus “ne pensu pri rozkolora elefanto…” Kompreneble, ili ĉiuj provis kaŝe redakti siajn paperojn.

Tiel la tago pasis. Mi donis kvin ekzamenojn tiaspecajn. Mi revenis hejmen lacege, portante grandan paperaron tra la centron de Ewoh.

“Vi estas reveninta?” iu demandis.

“Jes.” Evidente.

“Venu, prenu tason.”

“Dankon.” Estus malĝentile nei.

Tri litrojn poste mi iris hejmen kaj stumblis sur miaj disĵetitaj libroj kaj vestaĵoj survoje al la necesejo. “Bona Savinto, kiel mi vivas tiel?” mi sakris.

Mi rigardis tra la fenestro kaj vidis la lernejon. Mi skuis la kapon kaj sopiris lace, “Bonan nokton, lernejo.” Tiam mi ridis mallaŭte. Mi scivolas, pri kio mi sonĝos ĉi nokte… mi pensis, kiam mi estingis la lumon.

Endormiĝante, mi aŭdis muson grati sian vojon trans la plankon.

[Noto de la redaktisto: Joshua petis min memorigi, ke liaj artikoloj prezentas nur liajn proprajn opiniojn, pensojn, kaj spertojn, kaj ili ne necese reprezentas vidpunktojn de la Pac-Korpuso mem.]