x-metodo akceptata

Usona Esperantisto

Dumonata bulteno de Esperanto-USA

Pri preskaŭ ne elstara datreveno kaj aliaj etaj seniluziiĝoj

Orlando E. Raola

Pasintan decembron, grupo de E-aktivuloj kaj UEA-komitatanoj ektrumpetis la novan jubileon de la Internacia Lingvo: en 2012 ĝi fariĝas 125-jara. Tial oni devintus organizi aranĝojn, reklamkampanjojn, TV- kaj radi-elsendojn, bankedojn, eldonaĵojn, ktp, liston senfinan. Dekomence, leginte la mesaĝojn, mi iom aŭtomate konsentis. Iom poste, la realo trafis min, kaj mi ekkonsciis, kiel malfacile estas trovi aktivulon kiu volas dediĉi multegajn horojn al jubileumado, kiom malfacile estas “vendi” la ideon, ke ni ja devas soleni okaze de la cent-dudek-kvina turniĝo de nia planedo ĉirkaŭ la suno depost kiam L. L. Zamenhof finfine sukcesis arigi la monrimedojn, kaj disponi sufiĉan liberan tempon por materiigi sian infan- kaj junaĝ-revon. Nu, min sorbis mia pangajna profesia laboro, kaj mia part-tempa okupiĝo pri miloj da aliaj aferoj, inkluzive gravan mil-onon kiu iel-aliel rilatas al Esperanto kaj la koncernan jubileon mi preskaŭ forgesis.

Antaŭ kelkaj semajnoj, en mallonga interbabilado kun Esperanta veterano, homo kiu multflanke kaj dum longa tempo serioze kontribuis al antaŭeniro de Esperanto nialande kaj tutmonde, la temo de ĉi-jara jubileo ree leviĝis kaj mi ĝojige konstatis, ke la elstarulo samopinias pri la malbezono havi jubileajn aranĝojn ĉi-jare: kio estas speciala pri la numero 125? Kaj ni ambaŭ ride rimarkis, ke nenio estas aparte grava pri tiu ĉi numero. Nu, mi scias, ke kelkaj aliaj homoj ne dividas tiun ĉi opinion, ke ili taksis la jubileon grava ŝanco por pludiskonigi Esperanton, kaj pro tio ili decidis dediĉi fortojn kaj personan tempon al ĝi kaj kuraĝigi aliajn fari same. Tute bone. Finfine, mi ĉiam pledis, kaj daŭre pledas kaj pledos havi movadon sufiĉe malfermitan kaj adaptiĝeman, tiel ke ĉiu trovu en ĝi sian niĉon kaj kontente/kontentige kunlaboru por atingi niajn komunajn celojn. Ĝuste pro tio estas tute aprobinda kaj subteninda ideo, ke jubilemuloj festu la datrevenon. Tamen, kiam festado aŭ ajna alia agado postulas la laboron kaj engaĝiĝon de aliaj homoj, tiam oni riskas senton de fiasko aŭ seniluziiĝo, se la aliuloj ne pretas aŭ volas “ensalti en nian vagonon”. Temas pri tute reala problemo, eĉ ofta, mi dirus, kaj kontraŭbatali ĝin oni povas per unusola rimedo: sekvi la Majstran admonon “Ni laboru kaj esperu.”

Nun mi cerbumas klopodante trovi ekzemplon de kiam mi estis sensukcesa proponanto, kaj sufiĉe facile mi povas ĝin trovi. Kiel menciite en antaŭa numero, mi multe volas instigi la esperantistojn havi altkvalitan kaj internacian radio-retejon. Persone, temas pri enamiĝo al la radio tiom aĝa kiom mi estas. Okaze de mia naskiĝo, mia avino donacis al mia patrino nederlandan radioaparaton kun mallongonda kapablo, kiun mi uzis ĉiutage dum preskaŭ tridek jaroj. Ankaŭ mia revo krei radioelsendon mi tre kontentige plenumis: inter 1988 kaj 1994 mi kunredaktis kaj produktis ĉiusemajnan duonhoran radioprogramon en Esperanto, atingeblan tiam per mallongaj ondoj tra la tuta mondo (nun ĝi estas havebla precipe per la reto). Do, mi senĝene konfesas, ke daŭre mankas al mi la radio en mia nova hejmlando! Post longa meditado kaj vide al la impona reta disvastiĝo, aŭskultinte multe da (sufiĉe aĉaj) podkastoj en iuj dialektoj distance rilataj al Esperanto, mi ekpaŝis por krei vere profesi-nivelan kaj esence internacian radioretejon en Esperanto. Mi trovis por ĝi nomon: Tutmonda Radio-Reto en Esperanto (TRRE), mi trovis kunlaboranton en Pollando, profesian radioproduktiston, mi kreis retan adreson por akcepti sinproponojn de aliaj kunlaborantoj, sed ĝis nun… nenio okazas.

Mi ankoraŭ ne rezignis pri la revo, daure pretas ĝin puŝi kaj paroli pri ĝi en ĉiuj forumoj (ankaŭ sur la paĝoj de Usona Esperantisto). Jen la ideo: simile al financado de Publika Radio ĉi-lande, TRRE estu subtenata de la aŭskultantoj. Ĝi fariĝu ĉefa distribuejo de bonkvalitaj (ne nur lingve, sed ankaŭ arte) programoj en Esperanto. Kompreneble, en la hodiaŭa mondo tiu ĉi agado okazu nur en la reto, kaj ankaŭ indas klarigi ke ĝi ne celas konkuri kun la naciaj elsendantoj, pro tio ke ĝia esenco estas internacieco, kaj eĉ parton de la tempo ĝi povus plu disaŭdigi materialojn kreitajn de aliaj radiostacioj (kuba, pola, vatikana, ktp). Nu, mi nun devas esperi, ke TRRE ne trafu la saman sorton de la 125-a jubileo en miaj manoj kaj ke iom post iom ni sukcesu arigi fortojn kaj veki intereson tiel ke finfine “ni atingu la celon en gloro”. Estu tiel!