x-metodo akceptata

Usona Esperantisto

Dumonata bulteno de Esperanto-USA

Kuriero ne episkopas

Mi supozas ke la subjekto de la letero aspektas malĝusta, sensencaĵo. Tamen, tio klariĝos tuj.

En n-ro 2011:6 (nov–dec) estas rakonto titolata La blanka ĉevalo, de Filipo Dorcas. Ĝia temo estas ŝakludo. Bedaŭrinde, la aŭtoro ne kontrolis la nomojn de ŝakludaj pecoj. Kvankam angla kaj portugala ŝakludoj havas pecon nomita episkopo (bishop en la angla kaj bispo en la portugala), la Esperanta ne havas – la nomo de tiu peco estas Kuriero en la Esperanta. (Parenteze, la nomo en la franca estas fou, kio signifas freneza, au eble ŝercistojester en la angla).

Mi scias tion ek de kiam mi legis The Stainless Steel Rat Is Born, de Harry Harrison (1985) en la angla kaj ĝia Esperanta traduko, Naskiĝo de la Rustimuna Ŝtalrato (1996). En ĝi iu parolas pri persono kromnomita The Bishop en la angla aŭ La Kuriero en la Esperanta. La tradukistoj devis ŝanĝi la tekston el “I don’t often go to church” (au io simila) al “Mi ne sendis multe da korespondaĵoj lastatempe…” pro la malsama nomo de la ŝakluda peco. Nu, mi ĵus trovis ke la Esperanta versio estas legebla senpage en TTT.

Ironie, sur la paĝo kontraŭa al tiu kun La blanka ĉevalo estis la artikolo de Steven Cybulski, titolata Falsaj amikoj… Mi ĉiam trovas la gramatikajn artikolojn de Steven bone skribitaj kaj instruaj. Kaj la artikoloj de D. Gary Grady estas ĉiam interesaj kaj pensigaj.

— Mariĵo Graça, maryjoe ĉe eastlink punkto ca

[Prave, Mariĵo, kaj dankon pro la atentigo! Mi korektos tiun eraron en la elektronika versio de la bulteno kiu restos en nia baldaŭ preta retarĥivo. Mi ankaŭ bedaŭras ke nia talenta Steĉjo devis adiaŭi sian gramatikan rubrikon, kiun multaj laŭdis. Mi nun serĉas alian gramatikemulon kiu pretas verki regulajn rubrikojn cele al progresantoj. —Red.]

Papero ankoraŭ gravas

Mi estas maljuna kaj malrapida – 
por ĉiam kondamnita esti komencanto. Ankaŭ mia komputilo estas maljuna kaj malrapida. Ĝi funkcias per vaporo kaj bezonas pli ol naŭdek minutojn por elŝuti eĉ malgrandan PDF-dosieron. Mi deziras pli novan komputilon – prefere dizelan – sed mi ne havas sufiĉe da mono. (Enspezo fiksita, vi komprenas. Mi ankaŭ havas nek velboaton nek Kindle-on kaj ne vojaĝas per flugiloj).

Klare, la propono de la prezidanto – ke UE fariĝu preskaŭ ekskluzive reta eldonaĵo (de la prezidanto, 2011:5) – ne plaĉegis al mi. Kiam mi lernis la anglan, mi estis instruita per “diagramado de frazoj”. Mi ankoraŭ uzas tion dum mi klopodas lerni Esperanton.

Por ke mi faru tion, necesas ke mi rajdu sur mulo en urbeton kaj uzu elektran komputilon ĉe la biblioteko por elŝuti kaj printi artikolojn. Nun, mia mulo estas ankaŭ maljuna kaj malrapida – sed certe vi komprenas….

— Philip DeCamp, TwoDeCamps ĉe comcast punkto net

La prezidanto respondas

Ho, ve! Mi ja komprenas vian situacion. Kaj por vi kaj por aliaj membroj en similaj situacioj, estus tute facile printi la “bibliotekan” aŭ ni nomu ĝin “arĥivan” kopion kaj sendi ĝin al vi per helika poŝto. Tiel, vi daŭre povos legi kaj aktive partopreni nian laboron, dum la ceteraj, elektronikaj membroj, faras same per uzo de plej modernaj komunikiloj. Kaj ĉiuj estos kontentaj kaj kunlaboremaj! Ĉu konsentite?

— Orlando Raola, oraola ĉe gmail punkto com

Kia neŭtraleco por UE?

La artikolo pri “neŭtraleco” (de la redaktista skribotablo, 2012:2) estis por mi konvinka kaj bone esprimita. Mi subtenas vian aliron al la problemo. Cenzuro ofte gvidas al eĉ rifuzi agnoski faktojn, ĉar tiu agnosko estas tendenca.  Ekzemple, iuj preferas eviti mencion, ke ekzistas memstara registaro en Tajvano, ke iuj protestis en Egiptujo, aŭ ke grupoj kun la nomo “Occupy” agas en diversaj urboj. Viaj gvidlinioj kondukas nin en bona direkto.

— Derek Roff, derek ĉe unm punkto edu