x-metodo akceptata

Usona Esperantisto

Dumonata bulteno de Esperanto-USA

Forpaso: Cecilia Welna

Cecilia Welna

Nia membro Cecilia “Ceil” Welna forpasis ĉe sia hejmo en Kensington, Konektikuto, la 8-an de Marto. Ŝi estis 84-jaraĝa. D-ro Welna estis antaŭa dekano ĉe la Universitato de Hartford, kaj amata profesoro de matematiko dum pli ol kvar jardekoj. Ŝi lernis Esperanton en la somera kursaro ĉe la Universitato de Hartford en la 1990-aj jaroj kaj estis dum multaj jaroj membro de Esperanto-USA. Legu pli ĉe http://hartford.edu/daily/article/view/12475.

[Dankon al Humphrey Tonkin pro la informo.]

Esperanto film competition

The Australian Esperanto Association has donated a prize of $500 to a film competition for the best short film which uses Esperanto as the main part of its dialogue. At least 60% must be in Esperanto. The winner will be announced on July 26, 2012.

Anyone who would like to enter the competition please contact prezidanto ĉe esperanto punkto org punkto au.

— Dianne Lukes, Prezidanto, AEA diannelukes ĉe yahoo punkto com

Two ways to help someone learn Esperanto

  1. If you find someone who seems interested in learning Esperanto but doesn’t have access to a computer or a local class, mention the beginning correspondence course from Esperanto-USA. The fee is $63 and includes all study materials and a per- sonal tutor. An application blank is available from the administrator Dorothy Holland, at (805) 967-5241 or 5140 San Lorenzo Drive, Santa Barbara CA 93111-2521. If the fee is a handicap, suggest that the prospective student contact Dorothy and apply for a scholarship. (see #2)

  2. Make a donation to Esperanto-USA’s Goldman Fund, which provides scholarships for prospective Esperanto correspondence course students (Levels 1 and 2).

— Dorothy Holland dorothyh77 ĉe gmail punkto com

Volontuloj bezonataj en Kalifornio

En Oktobro 2012 okazos en Sanfrancisko kaj Losanĝeleso la 40-a Monda Vegetarana Kongreso. Dum la lastaj kongresoj en Dresdeno kaj ĝakarto, Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio (TEVA) ĉeestis kun budo pri Esperanto. Tamen neniu estrarano iros al la kongreso ĉi-jare. Ĉu vi povus helpi nin? Ne necesas informi pri vegetarismo (tion faras aliaj tie) sed pri nia lingvo, kaj la ebleco uzi ĝin por kontakti aliajn veg(etar)anojn. Do ne necesas esti vegetarano.

Se vi volas helpi tie, bv. kontakti al Heidi Goes teva ĉe ivu punkto org. TEVA provizos vin per senpagaj materialoj (ĉar la vojaĝperiodo de sendaĵoj povas longe daŭri, bv. frue anonci vin!) kaj pagos la kostojn por la budo. Anglalingvaj informoj pri la aranĝo haveblas ĉe http://ivu.org/congress/2012. Koran antaŭdankon!

— Heidi Goes teva ĉe ivu punkto org

Planoj pri NOREK firmiĝas

NOREK (Nord-Okcidenta Regiona Esperanto-Kongreso) okazos de la 28-a ĝis la 30-a de Septembro en Enumclaw, Vaŝingtonio. Enumclaw situas proksime de Seatlo apud Monto Rainier, la fokuso de la ĉi-jara kongreso. Eventoj komenciĝos vendredon per interkona vespero, kaj finiĝos dimanĉon tagmeze. Sabaton ni iros tra la nacia parko Rainier per privataj aŭtoj. Dum la dimanĉa mateno ni havos paroladojn. (La temo estos “daŭrigebla energio por ĉiuj”, sed ni bonvenigos paroladojn pri iuj ajn temoj.) La kotizo estos $20, pagebla surloke. Se vi anticipas partopreni, kontaktu al Arlyn KERR ĉe norek ĉe morsekob punkto org. Nia loka grupo povos helpi vin atingi la kongresan lokon se vi venos al Seatlo per ŝipo, trajno, aŭ aviadilo; ni povos ankaŭ provizi loĝadon al kelkaj partoprenantoj antaŭ kaj post la kongreso. Ĉiuj estos bonvenaj – ne necesas loĝi en la nordokcidento!

— Arlyn Kerr norek ĉe morsekob punkto org

Korespondi deziras

  • Zhao Yijun

    Mi estas fraŭlino, 38-jaraĝa, diplomiĝis el la regula kolegia kurso de la angla fakultato de la Ŝanhaja Normala Universitato kaj laboras kiel administrantino avizanta pri dungado en ĉina-angla Internacia Kolegio de la Ŝanhaja Universitato de Scienco kaj Inĝenierarto. Mi ŝatas kinon, muzikon, vojaĝon kaj bongustaĵon. Tre scivola, mi interesiĝas pri diversaj aferoj kaj aĵoj. Mi esperus korespondi kun esperantistoj sub 47-jaraj el Usono por formi internacian Esperanto-familion.
    Zhao Yijun tracyzyj ĉe hotmail punkto com

  • Mia nomo estas Roĝero (Rogério), mi estas profesoro en Brazilo kiu deziras kontakti alilandajn esperantistojn. criespreg ĉe bol punkto com punkto br

  • Mia nomo estas Alexander, mi loĝas en Kubo kaj deziras interŝanĝi mesaĝojn kun aliaj esperantistoj.
    unoaudio ĉe enet punkto cu

  • Premalatha R.

    Mi estas 21-jaraĝa instruistino kaj membro de la Junulara Esperanto Klubo de Shanthi, Sri-Lanko.
    Premalatha R. info.shanthee2011 ĉe gmail punkto com

  • W. Malanee

    Mi estas 18-jaraĝa instruistino kaj membro de la Junulara Esperanto Klubo de Shanthi en Sri-Lanko.
    W. Malanee info.shanthee2011 ĉe gmail punkto com