x-metodo akceptata

Usona Esperantisto

Dumonata bulteno de Esperanto-USA

Malsamoj

Joshua Morris

“Ŭaŭ. Baldaŭ estos Kristnasko”, s-ino Mbapah diris, rigardante tra fenestro de la veturilo.

“Hm…” S-ro Mbapah murmuris sian akordon, kaj malpacience sonigis la hupon. Bovaro baris la straton, manĝante la herbon ĉe ĝiaj flankoj. Unu el ili levis sian voston kaj… plop! mezstrate.

“Ĉu tio memorigas vin pri Kristnasko?” mi demandis, ne komprenante la interligon.

“Hm. Jes.”

“Pro kio?”

S-ino Mbapah ridis. Usonanoj bezonas klarigojn pri ĉiu etaĵo. “Tiuj bovoj estas plidikigataj ĉar oni buĉos ilin ĉe la festo.”

“Aha”, mi elspiris mian komprenon.

Malsamoj abundas, mi pensis. Hejme, oni atendas la signojn de kristnasklumoj, ornamitaj arboj, aŭ grandaj pneŭmataj Sanktaj Nikolaoj. Ĉi tie oni atendas bovojn fekantajn en la stratoj.


Kristnasko ja alvenis. Mi min trovis en la ĉefurbo, Yaoundé, ĉe mia gastiganta familio, kun kiu mi loĝis dum miaj unuaj tri monatoj enlande. Mi sidis ĉe la flanko de la avo – kalva maljunulo kun malsekaj okuloj – kiu ne ĉesis paroli pri mortintoj.

“Mi havas tri infanojn”, Avo sciigis al mi. “Aŭ, mi devus diri, mi havis tri infanojn. Mia filino jam mortis.”

“Aĥ, mi bedaŭras sinjoro.”

“Mortis”, li daŭrigis, “samkiel ŝia patrino. Jam pasis du jaroj de post la morto de mia edzino.” Li fiksrigardis la muron. Post momento li revenis el siaj pensoj kaj diris, “Ĉu vi vidas la foton tie?” almontrante al la muro.

“Jes.”

“Jen mia patrino. Ŝi estis bona virino. Kompreneble ŝi mortis…” li suspiris peze.

Tiam li turnis al mi siajn malsekajn okulojn kaj diris, “Estas biero.”

“Bonege”, mi diris. Avo ekstaris kaj malrapide forvagis.

Ankaŭ mi ekstaris kaj pliproksimiĝis al la foto de lia patrino. Ŝia aspekto esti tiel dura, krevita, kaj eluzita, kiel la kampoj dum seksezono. Kamerunaninoj laboras ĝis la dorso estas por ĉiam kurbita, kaj tiam ili laboras plu. Ne estas facile, esti virino en Kameruno.

“Jen, prenu.” Avo surprizis min de malantaŭe, puŝante en miajn manojn strangan botelon. Mi prenis ĝin: insektmortigilo.

“Dankon”, mi diris, pensante pri la biero kiun li menciis, kaj ankaŭ pri ĉiuj liaj mortintaj parencoj.

“Estas nenio”, li respondis, kaj turniĝis por revagi for.

“Ah, vi deziras ke mi faru kion per tio?” mi demandis al la malantaŭo de lia kapo.

“Ŝprucigu ĝin en via ĉambro.”

Mi iris eksteren por plenumi ĉi tiun kristnaksan deziron de Avo, kaj mi renkontis Raysa-n survoje. Ŝi estas unu el la nepinoj de Avo, vere plenkreska, en aĝo kaj formo. Kaj nun ŝi baras la irejon kiel bovaro.

“Joshua. Ĉu vi ŝatas Avon?”

“Jes… ni havis interesan konversacion.”

“Ho, ĉu? Bone, la familio pretas iri al preĝejo. Ĉu vi kuniros?”

“Certe”, mi diris, “sed lasu min unue mortigi la vivaĵojn en mia ĉambro.”

“O kej, jes. Iru kaj venu.”

Mi marŝis kun Raysa kaj la junaj infanoj al la strato por trafi taksion. Kiam mi eniris ĝin, Raysa fermis la pordon kaj diris “Bonan diservon! Ĝuu ĝin!”

“Kio?” mi demandis maltrankvile. “Ĉu vi ne venas?”

“Ne, mi tro okupiĝas. Ĝis!” Kaj la taksio ekiris. Mi rigardis la infanojn malantaŭe. Ili returne rigardis min. Mi sakris subvoĉe.

En la preĝejo la infanoj ne ĉesis brui, kiel mi timis. Mi penis silentigi ilin, sen rezulto. Kaj fakte, la aliaj ĉeestantoj ne agis bonekzemple. Neniam antaŭe mi aŭdis tiom da flustroj, murmuradoj, kaj malfermaj babiladoj en preĝejo. Ankaŭ kriegoj. Virinoj el ĉiu angulo lamentis. Mi rapide maltrankviliĝis. “Jam sufiĉas, ĉu ne? Mi ne tre ĝuas ĉi tion”, mi diris. “Ni foriru.” La infanoj konsentis kaj ni foriris antaŭ la fino de la diservo.

Reveninte, ni komencis manĝi. Mi surpriziĝis trovi, ke la festo estis tiel normala, kiel festoj hejme. Malsamoj ne abundas, mi pensis. La tuta familio babilas kune, la infanoj ĝenas ĉiujn per siaj ĵus ricevitaj, bruaj nenecesaĵoj, kaj ĉiuj aliaj drinkas. Estas vere Kristnasko.

“Estas nur via taso kiu malpleniĝas”, Avo sciigis min, tirante min el miaj pensoj, “ne la boteloj.” Mi ridetis kaj lasis lin replenigi mian tason.


La nova jaro komenciĝis per stomakdoloro kaj lakso en apuda vilaĝo. Malbonaj aŭguroj. Aŭ bonaj, post ebrio. Mi penis festi la novjaron samkiel en Usono, drinkante ĝis noktomezo kaj tiam kunfrapante kuirilojn por bonvenigi la novan jaron kaj maltrankviligi la najbarojn. Sed je la naŭa horo mi jam estis sur la planko, plendanta, “la noktomezo estas neebla. La nova jaro estas neebla. La vivo estas neebla. Veku min post kiam mi jam mortis.” Jen unua leciono de la nova jaro: biero, palmvino kaj ruĝa vino ne kune ludas bonkondute.

“Fermu la buŝon kaj levu vin!” diris mia pac-korpusa amikino, Amy. “Kiam vi tiel maljuniĝis, ke vi ne kapablas resti veka ĝis noktomezo?”

“Kiam la ruĝa vino finiĝis…”

Mi dormetis ĝis noktomezo, kiam mi duone malfermis miajn okulojn kaj duonkore bondeziris al la planko “Feliĉan novjaron”, kaj reendormiĝis.

La sekvan tagon mi revenis al Ewoh. Mi kuiris grandan marmiton da rizo kaj fazeoloj kaj invitis ĉiujn veni por manĝi ĝin ĝis finiĝo. La rezulto estas impona: pli ol 40 homoj sidis kaj manĝis en mia eta salono. Mi ludadis muzikon per mia komputilo, sed baldaŭ la infanoj petis filmon. “Sir!” Ili nur vokas min tiel. “Put da one wey big big crocodile di chop man for off toilet”, ili petis kreolangle. (“Ludu tiun, en kiu grandega krokodilo manĝas homon el necesejo.”) Tiel nomiĝas Jurassic Park en Ewoh.

Kiam la manĝaĵo finiĝis, mi ĉeestis tradician dancon. La dancantoj formis rondon kaj malrapide ĉirkaŭiris dum kvar aŭ kvin viroj ludis malgrandajn, altregistrajn flutojn kaj tri aŭ kvar homoj ludis tradiciajn basajn tamburojn el ligno. Unue, la muziko ŝajnis ne kiel muziko sed nur bruo, ĉar mi aŭskultis per okcidentaj oreloj. Post iom da tempo mi ekĝuis la sonon, kaj partoprenis en la danco. Mi renkontis la vilaĝoĉefon tie, kaj post kiam mi manfrapis por saluti lin, li salutis min: “Feliĉan novjaron, Morris!”

“Dankon, ĉefo. Same al vi.”

“Venu manĝi kun mi.”

Do mi iris en apartan ĉambron kun li kaj liaj “regfarantoj”, alte gravaj homoj de la vilaĝo. Pro miaj ĝenitaj internaĵoj mi ne sentis min manĝema. Tamen en Kameruno, se iu al vi donas manĝaĵon, estas malĝentile ne peni manĝi iom.

Virino donis al mi teleron plenan je grizkoloraj aĵoj kun olea saŭco. “Kio estas ĉi tio?” mi demandis.

“Boligitaj nematuraj bananoj.”

“Ah, bongustaj. Kaj tio?”

“Bovkoro.”

“Bone.” Mi subtile brovumis. “Kaj, bonvolu, tio?”

“Bovintestoj.”

“Duoble bone.”

Mi manĝis buŝplenon da ĉio kaj poste provis rearanĝi la reston. Mi kaŝis la koron sub la intestoj kaj la intestojn sub la boligitaj bananoj. Regfaranto observis tion kaj diris, “La manĝado ne devas esti puno. Vi ne devas manĝi se vi ne volas.” Mi dankis lin per mia tuta restanta bovkoro.

Mi reiris hejmen nelonge post la manĝo. Mi pasigis la tempon en necesejo, pripensante ĉu serĉi malsamojn vere helpas aŭ ne. Iu diris: “Komparo estas ŝtelisto de ĝuo.” Mi elrigardis tra la fenestro kiu videbligas la domon kaj vivon de miaj najbaroj – aŭ por ili, la fenestro kiu videbligas la nevestitan blankulon.

La infanoj vidis min. “Sinjoro! Feliĉan novjaron!”

Mi ridis sur la pispoto. “Same al vi, amikoj.”