x-metodo akceptata

Usona Esperantisto

Dumonata bulteno de Esperanto-USA

Pri la bezono konservi niajn atingojn

Orlando E. Raola

Trarigarde en la 125-jara historio de la Internacia Lingvo kaj ties tutmonda movado, mi ĉiam miris pri kiom multe ni sukcesis atingi en diversaj historiaj periodoj, kaj ankaŭ kiom relative malmulte ni sukcesis konservi kaj transdoni al novaj generacioj de esperantistoj, devigante ilin ĉiam denove reinventi la radon. Oni povas senfine analizi la kialojn de tia historia malstabileco. Miaj plej ŝatataj argumentoj estas la troa dependo de elstaraj unuopuloj, kiuj siavice maljuniĝas kaj forpasas, kuntrenante la tuton de sia kreitaĵo, kaj ankaŭ la neevitebla influo de la ĉiam ŝanĝiĝanta sociopolitika fono sub kies influo ni devige vivas kaj agas.

Mi volas ekzempligi tiun ĉi procezon pere de du agadkampoj esence gravaj por la esperanta movado kaj ankaŭ du kampoj pri kiuj mi povas dividi kun vi iom da miaj personaj spertoj: altlerneja edukado kaj radioelsendoj.

Mi vizitis Usonon unuafoje antaŭ dudek jaroj por partopreni trisemajnan someran kursaron de Esperanto en San-Franciska Ŝtata Universitato, sub la gvido de Reginald Jaderstrom kaj Ilona Koutny. Tiutempe, la somera agado en la Golfa Regiono altiris plurajn dekojn da gelernantoj el ĉiuj mondpartoj. La forpaso de la la ĉefa motoro anima kaj financa malantaŭ la kursaro, Kathy Schulze, kombine kun malfavoraj ŝanĝiĝoj en la administrado de la Ŝtata Universitato en San-Francisko finfine elpelis nian plej gravan altlernejan agadon al la orienta marbordo, kaj poste reen al Kalifornio kaj poste… nu, ni kunvenos ĉi-jare dum semajno en Universitato de Teksaso, por la novtipa kursaro okazigita dum la lastaj jaroj de Esperantic Studies Foundation, organizaĵo starigita laŭ la heredaĵo de ges-roj Schulze. La demando estas, kial ni ne sukcesis konservi la atingojn de la pasinteco, la nivelon de la kursaro, la amasecon de la partoprenantoj. Ĉu la financa situacio de la mondo influis? Ĉu la disvastiĝo de Interreto kaj la novaj lerneblecoj forrabis eblajn studentojn de la somera kursaro? Ĉu la mondo entute perdis intereson pri Esperanto? Eble iom kontribuis ĉiuj ĉi faktoroj, sed mi aldonu, ke mankis en la tuta organizado de la kursaro eduka institucio kiu apogas la lernoagadon kaj servas kiel deponejo de la atingitaj edukaj valoroj. La itinera karaktero de tiuj kursoj ambaŭ tiam kaj nun, daŭre minacas la kontinuecon kaj vivipovecon de la tuta afero.

Kian institucion ni bezonas por subteni kaj pluevoluigi la studadon de Esperanto? Se ni alrigardas Eŭropon por serĉi respondon, ni povas lerni el la ekzemplo de Hungarujo, kie okazis la plej evoluintaj universitataj kursoj. Post la forpaso de István Szerdahelyi kaj la politikaj transformiĝoj de 1989, la tuta entrepreno komencis disfali ĝis eventuala malapero. Denove montriĝas la troa graveco de la laboro de elstarulo kaj ne de vera institucia evoluo. La alia informfonto ĉi-kaze estas Ĉinujo, kie ja troveblas iom pli larĝa universitat-nivela Esperanto-agado, sed pri kies kvalitaj rezultoj oni malmulte aŭdas aŭ scias ekster Ĉinujo. Do, ĉar mankas taŭgaj modeloj, eble ni devos inventi propran (ja Usono famas ekzakte pri tiutipa inventemo).

Alia ekzemplo pri la nedaŭripovo de niaj atingoj estas provizita de la historio de radiofonio en Esperanto. La apero de Esperanto en la eteraj ondoj estas ligita al la unuaj provoj de internacia radioelsendado. La unuaj jaroj estis sufiĉe detale priskribitaj en Esperanto en Perspektivo. Poste venis radioelsendoj el Havano, el pluraj brazilaj urboj, Radio Verda, ktp. Sed komence de la lasta jardeko pasintjarcenta kaj dum la nuna jarcento, ni atestis iom post iom la disfalon kaj malaperon de preskaŭ ĉiuj radioelsendoj. Pasintajare kolapsis la plej fortika kolono: Pola Radio, kaj ĝia malapero markis la definitivan finiĝon de la ora epoko de la radio. Ĉu ni povas klarigi la tutan situacion surbaze de la senbrida ekspansio de la Interreto, kiu ebligas aŭskultadon kiam ajn oni volas anstataŭ kiam la radiostacio elsendas? Nur parte, ĉar ankoraŭ bone fartas radio-organizoj kaj radioelsendoj en pluraj lingvoj tra la tuta terglobo. Denove temas, miaopinie, pri malfortika strukturo malantaŭ la esperanto-agado, troa fidado je la kontribuoj de unuopuloj aŭ malgrandaj grupoj.

Antaŭnelonge, mi iom bruis interrete pri la ideo, ke ni trovu manieron kopii la modelon de Nacia Publika Radio de Usono por starigo de Internacia Radio-Reto en Esperanto. La ideo preskaŭ ne ricevis reeĥon, kaj nun mi volas relanĉi ĝin sur tiuj ĉi paĝoj.

Kia solvo?

Jen staras la problemo kaj mi ja kunmetis plurajn demandojn. Mi invitas la asocianojn/legantojn al aktiva forumo sur tiuj ĉi paĝoj, kie ni pridiskutu tiujn ĉi temojn kaj eblajn estontajn solvojn. Se vi konsideras, ke viaj respondoj estas dividindaj kun viaj samsortuloj, bonvolu reagi al tiu ĉi invito. La redaktoro de Esperanto-USA ĉiam plej volonte diskonigos viajn kontribuojn.