x-metodo akceptata

Usona Esperantisto

Dumonata bulteno de Esperanto-USA

Peto de prezento-proponoj

Landa Kongreso de Esperanto-USA

23–24 Junio, 2012

Bonvolu sendi surpaperajn respondojn al: Loka Kongresa Komitato, c/o Phil and Beth Dorcas, 900 Country Club Lane, Fort Worth, TX 76112

Bonvolu sendi retajn respondojn al: lk2012 ĉe esperanto-tx punkto org

La Landa Kongresa Komitato (LKK) de Esperanto-USA petas proponojn por 20- kaj 50-minutaj prezentoj je la 23-a kaj la 24-a de Junio. Bonvolu sendi titolojn kaj mallongajn resumojn (ne pli ol 50-vortajn) kiel eble plej baldaŭ.

Ĉiu aŭtoro bonvolu sendi siajn nomon, adreson, kontaktinformon, mallongan biografian deklaron, deziritan daŭron, kaj mallongan resumon kiel eble plej baldaŭ. La biografia deklaro devas esprimi la jenan: kiu vi estas, kion vi faras, kaj kiaj estas viaj Esperantaj spertoj. Ni eldonos la deklaron en la kongresa libro.

Prezento povas havi ajnan temon, kondiĉe ke ĝi decas por familie orientita kunveno kiel LK2012. Se la temo ne specife koncernas Esperanton, tiam la prezentado devas esti en Esperanto.

Vi devas sendi al ni la finan neton de la prezentaĵo en ret-prezentebla formato antaŭ la 1-a de Majo, 2012.

La LKK ankaŭ konsideras publikigi la prezentaĵojn rete kaj fari aŭdvidajn registraĵojn de prezentoj se volontuloj kaj ekipaĵoj estas disponeblaj. Tio ĉi eble estos farita se taŭgaj kvit-atestoj de kopirajto estos subskribitaj, donante al Esperanto-USA rajton uzi la materialojn por antaŭenigi Esperanton.

Por planaj celoj bonvolu respondi al la sekvaj demandoj kiam vi proponas vian titolon kaj mallongan 50-vortan resumon kiel eble plej baldaŭ:

  1. (Jes / Ne) Mi volas ke mia prezentaĵo estu havebla rete.
    (Jes / Ne) Mi subskribos kvit-ateston de kopirajto por tiu ĉi celo.

  2. (Jes / Ne) Mi volas ke oni filmu mia(j)n prezento(j)n.
    (Jes / Ne) Mi mem aranĝos por filmado de mia(j) prezento(j).

  3. (Jes / Ne) Mi permesos retan elsendon de mia(j) prezento(j) por tiuj, kiuj ne povas ĉeesti. (Notu: Ne estas garantio ke via prezento estos elsendita.)

  4. (Jes / Ne) Mi volas ke oni trejnu min pri kiel organizi mian prezenton por filmado.

  5. (Jes / Ne) Mi permesas al Esperanto-USA uzi filmon de mia(j) prezento(j) por antaŭenigi Esperanton.