x-metodo akceptata

Usona Esperantisto

Dumonata bulteno de Esperanto-USA

Forpaso: Rick Miller

Nia membro Rik’ Miller subite forpasis la 2-an de Marto ĉe sia hejmo en Muskego, Viskonsino, kie li suferis severan koratakon. Patro de kvar gefiloj, li havis nur 45 jarojn.

Rik’ estis aktiva esperantisto en multaj rondoj, interalie en la Lernu-komunumo kie li ludis gravan rolon en la forumoj kaj diligente instruis lernantojn.

Eblas sendi kondolencojn al lia familio (prefere angle) ĉe dsmiller95 ĉe gmail punkto com aŭ ĉe http://facebook.com/rdmiller3.

[Dankon al Erin Piateski pro la informo.]

Esperanto Jubilee 2012

Esperanto 125: 1887-2012

Help UEA publicize Esperanto in 2012, the Jubilee Year of the publication of the Unua Libro!

This Esperanto Day, the 26th of July, will be a unique occasion and a network of information officers has been set up worldwide to contact mass media outlets about Esperanto’s anniversary.

The United States is a large country with an immense opportunity to present Esperanto to regional media outlets, and UEA needs a wider network of activists there at the local level. This isn’t an impossible task. The Esperanto-Asocio de Britio had a series of publicity successes 2011, resulting in many spin-offs such as the BBC Celebrity University Challenge Programme in December.

If you are able to help, please let me know at jubilea.jaro.125 ĉe gmail punkto com, or see http://uea.org/vikio/Agadoj_125. We will give you all the support you need.

— Brian Barker, Respondeculo pri Informado, UEA Internacia Laborgrupo

Helpu flegi Esperanton en Indonezio

La Esperanto-movado en Indonezio multe kreskis en la lastaj du jaroj de preskaŭ nulo. Kelkaj grupoj aktivas, ekeldoniĝis la bulteno Esperanto en Indonezio, Tatjana Loskutova el Rusujo instruis en kvin urboj, du indonezianoj partoprenis E-aranĝojn en Eŭropo… Tamen la planto ankoraŭ bezonas fortikiĝon.

Ni alvokis la indoneziajn esperantistojn kandidatiĝi por subvencio cele al partopreno en UK kaj IJK en Vjetnamujo ĉi-jare, kaj venis ĝis nun jam pli ol 20 respondoj. Du el la respondintoj jam ricevis kotizon helpe de eŭropaj esperantistoj. Por pluraj el la ĝisnunaj kandidatoj, kiuj ankoraŭ ne havas 20 jarojn, la vojaĝkostoj tro grandas. Ni do volas peti vin helpi ilin.

Eblas ĝiri monon al la Fondaĵo Tria Mondo, al la konto “Azio”, aŭ al la konto “helpid” de TEJO (ĉiuj ĉe UEA) por helpi pagi la kotizojn aŭ parton de la vojaĝkostoj (ne forgesu mencii “por indonezianoj al UK”).

Se tamen vi preferas pagi por iu specifa persono, kontaktu nin por ke ni aranĝu tion. Aldone, bonvenas subteno por la daŭra aperigo de Esperanto en Indonezio (kie vi povas legi multon pri la progreso de la tiea movado: http://sites.google.com/site/esperantoenindonezio.

Por tio, donac(et)oj bonvenas al la UEA-konto “iesa-p”. Por membrigi denove indonezianojn al UEA, oni povas ĝiri al Fondaĵo Canuto (ĉe UEA) kun mencio “por indonezianoj”.

Por ĉiaj demandoj, vi povas kontakti min ĉe <redakcio-ideo ĉe googlegroups punkto com.

Koran dankon!

— Heidi Goes

Korespondi deziras

G. M. Ranjika SUBASHANI

Mi estas 13-jaraĝa membro de la Junulara Esperanto-Klubo de Shanthi (JEKS), Sri-Lanko. Mia patro estis ĵurnalisto kiu forpasis en 2009. Nun mi vivas kun miaj patrino, fratino kaj avino. Mi lernas en la 6-a klaso ĉe la lernejo Diyatalawa M.V. kaj mi estas membro de la grupo “St. John Ambulance Association of Sri Lanka”. G. M. Ranjika Subashani info.welfare ĉe gmail punkto com