x-metodo akceptata

Usona Esperantisto

Dumonata bulteno de Esperanto-USA

Venu al NASK-2012!

Portu viajn ĉapelon, naĝkostumon, kontraŭ-sunan kremon, kaj eĉ vakerajn botojn! Ĉi-jare la kursaron bonvenigas la Universitato de Teksaso en Dalaso, ĵus post la fino de la Landa Kongreso.

botoj

Alvenu la 25-an de Junio, kaj foriru la 4-an de Julio – jen ok plenŝtopitaj tagoj de lernado kaj amuzo. NASK denove prezentos mallongan kursaron, ĉi-foje en sunplena Dalaso. La universitato estas rapide kreskanta kun multaj novaj konstruaĵoj, meze de la granda urbregiono Dallas/Fort Worth.

NASKanoj loĝos kune sur kvara etaĝo de nova dormejo kie ili dividos tri-homajn ĉambrarojn; ĉiu partoprenanto havos privatan dormoĉambron.

La dormejo estas klimatizita, kaj la klasĉambroj situas en la sama konstruaĵo. En la dormejo estas granda lavejo kun senkostaj lavmaŝinoj kaj sekigiloj. Oni havas senpagan aliron al Interreto.

La manĝejo estas je plaĉe sepminuta paŝado for de la dormejo, kaj tie troviĝas multaj diversaj pladoj kiujn oni elektas laŭvole.

La internacia instruista teamo de Spomenka Štimec (Kroatujo), Tim Westover (Usono), kaj Birke Dockhorn (Germanujo) provizos tri nivelojn de lernado. Hoss Firooznia laboros kiel help-instruisto kaj gvidos la eksterkursajn programojn.

Ĉi-jare studantoj povos veni iom pli frue por la Landa Kongreso de Esperanto-USA, samloke kaj en la sama loĝejo (22–25 de Junio). Oni faru apartajn aranĝojn ĉe: http://esperanto-usa.org.

La tuta kosto por NASK 2012 (kursoj, loĝado, manĝado) estos: USD $625.00 ĝis la 22-a de Marto; USD $675.00 poste.

Stipendia helpo haveblas por plentempaj studentoj kaj instruistoj, kaj loĝantoj en latinamerikaj landoj. Kontaktu administranton Ellen M. Eddy, eddyellen ĉe aol punkto com.

Pli da informo pri NASK troviĝas rete, ĉe: http://esperanto.org/nask.

akceptejo Akceptejo por vizitantoj ĉe la universitato.