x-metodo akceptata

Usona Esperantisto

Dumonata bulteno de Esperanto-USA

Esperanto-USA: kien, kiel kaj kial?

Orlando E. Raola

Ekas nova jaro. Ni festas pluan turniĝon ĉirkaŭsunan kaj la 152-an datrevenon de la naskiĝo de Ludoviko Zamenhof, iniciatinto de la Internacia Lingvo kaj unua motoro de ĝia tutmonda movado. Ni fermu tiun ĉi jaron per kuna pripensado pri la nuntempo kaj estonteco de Esperanto-USA, sub la titolo Kien, Kiel kaj Kial. Temo alloga, eĉ incita. Espereble mi iom povos klarigi mian personan imagon por la antaŭenigo de nia landa asocio kaj de la Esperanto-movado en nia lando ĝenerale.

En mia frua juneco, de tempo al tempo mi estis kaptita de tiuj ordinaraj junulaj krizoj, kiam vi spertas ke neniu komprenas vin, neniu aŭskultas vin, neniu taksas vin grava. Terura sento, tamen komuna kaj tute natura parto de la penplena procezo fariĝi plenkreskulo. Sed tiam mi malkovris, ke mi povas fermi la okulojn kaj imagi ke mi ĉirkaŭflugas la planedon de tre malproksime. De la fenestro, la tero videblas je la grandeco de tenisa pilko kaj surprizite mi povas vidi samtempe ambaŭ polusojn, vintron kaj someron samtempe. La problemoj, kiuj antaŭ sekundo sufokis min, la konfliktoj nesolveblaj kaj la amarigaj kvereloj restas tie, for, malgrandiĝintaj ĝis nevidebleco… Aĥ, kiel liberiga sinteno! Reveninte al la realo, ĉio aspektis pli pure, pli facile solveble, pli alproksimiĝeble.

Mi anekdotas por reliefigi la gravecon uzi nian imagkapablon por solvi la problemojn kiuj nin superŝutas, por doni al ni la ŝancon analizi kaj trovi novajn elirejojn kaj alirejojn. Ja oni atribuas al Einstein la instruon, ke ne eblas solvi problemon elde la sama idea framo kie la problemo estiĝis…

Kien

Por kompreni kien ni direktu la evoluon kaj laboron de Esperanto-USA, indas atenti bone la historion. Kiel homa kaj socia agado, Esperanto adaptiĝis ĉiam al la novaj realoj de mondo ĉiam ŝanĝiĝanta. Tiu adaptiĝo fariĝis ĉiam pli kaj pli rapida ĉar nia mondo verŝajne turniĝas ĉiam pli rapide. Se vi bezonas pruvon pri tio, bonvolu dum sekundo mense retroiri al la unuaj jaroj de via esperanta agado, al via unua landa kongreso, al via unua internacia sperto, al via unua zamenhofa bankedo… Vi konstatos (espereble ne kun granda surprizo) kiom multe ŝanĝiĝis la materia mondo ĉirkaŭ vi: ne troveblas poŝtelefonoj, nek Interreto, la monda mapo estis disdividita en alitipaj blokoj kaj aliancoj, la landlimoj estis tute malsimilaj kompare kun la hodiaŭaj. Esperanto sukcese adaptiĝis kaj daŭre adaptiĝos ĉar finfine ĝi celas satigon de fundamenta homa bezono, kiu daŭre restas firme neŝanĝiĝebla: la bezono komunikiĝi, amike interrilati, profunde interkompreniĝi.

Ĉiuj lingvoj nuntempe uzataj en la mondo alcelas tiun bezonon, sed Esperanto havas specialan lokon inter ili, ĉar:

  • ĝiaj uzantoj memvole fariĝas kaj restas anoj de la lingva komunumo

  • ĝi rezultis el konscia planado

  • ĝi ne estas ligita al iu specifa etno aŭ gento aŭ kulturo/historio

En la mondo de 2012, troviĝas amaso da homoj kiuj sentas kaj esprimas, ke la monda interhoma komunik-problemo jam estas solvita per uzado de la uson-angla lingvo. Ĉar nia asocio reprezentas la Esperanto-movadon ene de Usono, ni estas fakte vivanta pruvo pri la dubindeco de tiu aserto. Jes, kelkaj komunikbezonoj, precipe sur la kampoj de scienco, komerco, politiko kaj simile estas pli-malpli solvataj internacie pere de la uson-angla lingvo, sed la kvalito de komunikado kiun ni proponas (kaj de tempo al tempo sukcesas realigi) estas kaj restos neatingebla pere de la uson-angla aŭ de iu ajn alia etna lingvo, kaj do estas nia longdaŭra tasko diskonigi tiun veron al ĉiuj direktoj kaj helpi al ĉiuj kompreni tiun realon.

Ni ankaŭ devas serioze okupiĝi pri konservado kaj pligrandiĝo de nia instrua/eduka/kleriga sistemo, tiel ke nia komunikilo daŭre estu bela, esprimopova, efike funkcianta kaj artisme harmonia. La disfloro de novaj teknikaj rimedoj permesas novajn manierojn por lerni kaj lernigi “la bonan lingvon”, kaj plej grave, konservi kion ni atingis en nia longdaŭra historia evoluo ĉi-rilate.

Kiel

Ni laboru sur la menciitaj kampoj kiel landa asocio, sed ankaŭ en la kadro de la tutmonda Esperanto-movado, sub la tegmento de UEA, kies aliĝinta landa asocio ni estas. UEA ankaŭ ŝanĝiĝas kaj adaptiĝas al la mondaj evoluoj, eĉ se oni legas de tempo al tempo opiniojn kiuj taksas tiun adaptiĝon tro malrapida. Jes, eble, kaj tamen, anstataŭ amare plendi pri tio aŭ alio kion UEA faras aŭ ne faras, ĉu ne estus pli konvene uzi tiun energion por elpensi kiel vi, kaj vi, kaj vi kaj mi povas trovi novajn manierojn, novajn ilojn kaj rimedojn por ke UEA kaj Esperanto daŭre kreskiĝu, fortikiĝu kaj plenumu siajn deklaritajn celojn?

Jen alia grava laborlinio por nia landa asocio. Kompreneble, unu el la plej gravaj agadoj de UEA estas la organizado kaj okazigo ĉiujare de la Universala Kongreso de Esperanto. Lastafoje tiu belega vojaĝanta Esperanto-festivalo okazis en Usono antaŭ kvardek jaroj. Ĉu ne tro longa tempo? Kelkaj el ni opinias, ke ni devas eklabori tuj por sukcese inviti denove la Universalan Kongreson al Usono, plej eble en la jaro 2015, plejeble al Sanfrancisko, okaze de la centjariĝo de UK en tiu ĉi regiono, fakte la plej malgranda UK iam ajn okazinta. Sed la mondo ŝanĝiĝis, ĉu ne? Ĉu ni kapablos organizi grandan UK-on ĉi tie, kun partopreno de esperantistoj el ĉiuj mondopartoj? Ni volas trovi la respondojn al tiuj ĉi demandoj, kaj al tiu direkto eklaboros la Esplorkomisiono pri UK en Usono, kiun mi lanĉis en Decembro 2011.

Estimataj geamikoj: Fine mi devas respondi la plej facilan demandon:

Kial?

Mi longe cerbumis, kial…, kaj fine mi decidis, ke estas nur unu respondo: pro amo. Ni amas, kaj Esperanto ĉiam estas laboro de amo. Ni ne pliriĉiĝas per ĝi (fakte la malo validas), mi forte dubas eĉ ke ni fariĝas pli saĝaj… Sed kion mi ne plu dubas, estas ne nur la forto de amo, de amo al niaj samspecanoj, amo al nia planeda kunaventuro, kio donas al ni fortojn por pluteni la torĉon…

Mi volas adiaŭi per poemo de William Auld, nun proponita en kelkaj Esperanto-rondoj kiel la nova himno de Esperanto:

La Plenumo

En ĉiu lando, ĉiu stato, dediĉite kaj defie,

Troviĝas la konantoj de l’ komunikilo homa;

Ni avangardas mondon, kie la homaro ĉie,

Parolos senkatene en komuno idioma.

La majstra revo estis prava, disvolviĝis la realo;

Ne vana estis fid’ de l’ pioniroj kaj martiroj,

Ĉar ni hodiaŭ amikiĝas unulingve en egalo,

Kaj spertas jubilante plenumiĝon de l’ aspiroj.

Nacioj de la mond’, atentu! Paca kunlaboro eblas,

Sen ombroj de suspekto, nekompren’ kaj vortobstaklo

En mateniĝo de la mondo, nia arda flam’ ne feblas,

Sed lumas jam konstante kiel signo de l’ miraklo!