x-metodo akceptata

Usona Esperantisto

Dumonata bulteno de Esperanto-USA

Korektoj

  • In the print issue of 2011:6 the preskoboldoj stole a “y” from both the name and email address of Yevgeniya Amis, author of the article A Language of Choice. Yevgeniya’s correct address is yevgeniya_amis ĉe yahoo punkto com.

  • Inter la solvintoj de la pasint-numera enigmo ni neglektis listigi la nomon de leganto Olga du Temple, kies tre bele kaj elegante manskribita letero momente perdiĝis en ĥaosa papersvarmo ĉe la redakcio. Kiel kutime, Olga solvis la enigmon perfekte!

(Mi pardonpetas pro la eraroj. —Red.)

Nova kasisto

Estimataj geamikoj:

La pasintan 5-an de Januaro, mi ricevis mesaĝon de Chris Zervic pri demisio el sia posteno kiel Kasisto de Esperanto-USA. Mi akceptis lian rezignon.

Laŭ la dua paragrafo de artikolo 502 en nia Statuto, mi iniciatis konsulton kun la Estraro, kaj sukcesis atingi subtenon por la nomumo de estrarano George Baker kiel la nova Kasisto de la Asocio. La nomumo fariĝis efektiva ekde la 8-a de Januaro. Temas pri portempa nomumo ĝis Junio, kiam ni scios la rezultojn de ĉi-jara elekto de asocia Kasisto.

— Orlando E. Raola, Prezidanto, Esperanto-USA