x-metodo akceptata

Usona Esperantisto

Dumonata bulteno de Esperanto-USA

Laŭdoj por niaj verkistoj

Dankon al Joshua Morris pro liaj regulaj kontribuoj al Usona Esperantisto! Li evidente estas talenta verkisto, kaj spertas tre interesan vivon en loko (al ni en Usono) ekzotika. Mi ĉiunumere antaŭĝojas legi lian kontribuon.

– Joel Brozovsky, betulo ĉe mac punkto com


Mi gratulas pri n-ro 2011:4 de Usona Esperantisto. La artikolo de Joshua Morris informas ĉarme, kaj mi ĉiam legas la instruon de Steven Cybulski.

— E. James Lieberman, ejl ĉe gwu punkto edu

Memore al niaj instruistoj

Hal Dreyer [kies forpason notis n-ro 2011:5] estis mia unua instruisto. Mi revenis de Eŭropo, 19-jara, en 1954, post unua kontakto kun vivaj parolantoj de Esperanto. Mi konfirmis, ke la lingvo vere funkcias, en 1957, kiam mi partoprenis la UK-on en Marseilles.

— E. James Lieberman, ejl ĉe gwu punkto edu


[Rilate al la forpaso de Henry Studer, notita en n-ro 2011:1] Pri tiu, kiu transformis la kalifornian “Davis” al Daviso: Homarama, kuraĝiga profesoro en ĝinzo.

Studinte sole dum jaroj, timege mi staris en angulo dum kongresa inter-konatiĝa vespero, foliumante la jam ne disdonitajn programojn.

Jen tiel agrablajn demandojn mi estis demandanta! Menciinte iun tiaman kasedon pri nialingva prononcado, mi aŭdis, “mi ne sciis pri tio”, kaj denove la saman.

En tiu la komenco de rilato nia, donis al mi la ŝlosilon sopiratan mia memorata kun granda amo Henry Studer.

— KuraĝiGito (Keneĉjo Goldbergo)

Pri konservoj kaj ŝanĝoj

En la antaŭa numero de UE, nia prezidanto proponis ŝanĝon en la politiko pri nia bulteno. Li nomis la proponon VARIANTO UNU. Mi proponas alternativan politikon, do VARIANTO DU.

La bulteno estu havebla kaj rete kaj surpapere. Fakte, la pliparto de la homoj, kiuj lastatempe aliĝis, petis surpaperan liveradon. Per tio, ni sekvas la ekzemplojn de Esperanto, Kontakto, Ondo, kaj Monato.

Ĉiu numero de la bulteno estu havebla nur al membroj dum 30 tagoj. Post 30 tagoj, la numero estu havebla al ĉiu interesato. La E-USA-a kotizo restu same por reta kaj surpapera sendado.

La eldon-ritmo de la bulteno restu dumonata. Diskutoj pri la enhavo aperos en la blogspaco de nia retejo. Ne necesas aparta, konkursa diskutloko ĉe la bultena retloko.

Nuntempe, reta liverado de Esperantaj revuoj estas en formato PDF. Estas aliaj formatoj, kiuj estas pli taŭgaj por perreta legado. La avantaĝo de la formato PDF estas, ke la redaktoro povas eldoni kaj rete kaj surpapere sen kroma laboro. En la estonteco, la defio de la redaktoro estos trovi formaton por la reta bulteno kiu estas pli legebla ĉe komputilo kaj legilo (Kindle, Nook, etc.) kaj samtempe estas facile eldonita surpapere.

— Bill Harris, Direktoro, CO, eusa ĉe esperanto-usa punkto org


Responde al artikolo de la prezidanto pri lia propono ŝanĝi la formon kaj oftec-on de la gazeto, mi volas proponi alian eblon: anstataŭ ŝanĝi la gazeton, ni pli bone uzu nian retpaĝaron! Kvankam nia retejo bone funkcias kiel “virtuala komunumo” por tiuj, kiuj ĝuas verki proprajn blogojn, ĝi tute ne taŭgas por membroj kiuj simple interesiĝas pri tio, kio okazas en nia movado. Ĝi devus esti pli alloga kaj aktuala por ke oni facile vidu, kion faras nia organizo.

Ŝanĝi la gazeton por ke ĝi estu nur parto de la retpaĝaro ne vere donas avantaĝon de pli aktuala informo, ĉar por la plej freŝaj aktualaĵoj jam ekzistas pluraj aliaj informkanaloj. Usona Esperantisto ne estas tia – ĝi estas forumo por bone verkitaj artikoloj, distraĵoj, kaj anoncoj en gazeta formo. Cetere, membroj jam ricevas ĝin kaj papere kaj elektronike. Eĉ ne-membroj jam rajtas elŝuti ĉiujn numerojn krom la plej lasta, senpage.

Orlando menciis la gazeton Christian Science Monitor (CSM), kiu lastatempe fariĝis senpaga reta ĵurnalo, nur malofte ofertante resumojn en papera formo. Tiu modelo ne bone taŭgas por ni, interalie ĉar CSM dependas de enspezo per vendado de reklamoj. Ĝi ĉesis eldoni papere ne pro apartaj meritoj de reta eldonado, sed ĉar ĝi ne sukcesis profiti sufiĉe, kaj malmultekosta reta eldonado estis pli bona alternativo ol nenia eldonado.

Kontraste al CSM, Esperanto-USA estas organizo subtenata de membro-kotizoj, kaj ĝi ne dependas (kaj ne rajtas dependi) de tia reklama enspezo. Malkiel CSM, ĝi ne bezonas ŝanĝi sian paperan eldonadon.

— Lusi Harmon, lusiharmon ĉe esperanto punkto org