x-metodo akceptata

Usona Esperantisto

Dumonata bulteno de Esperanto-USA

Diverslokaj festoj por E-tago

Ĉikago, Ilinojso — Solene kaj bunte festis la naskiĝtagon de Zamenhof en Ĉikago gesamideanoj el Ilinojso, Indianao, kaj Viskonsino. En la luksa gastsalono de la Ŝuista Placo en la Malnova Urbo (Cobbler Square, Old Town) sonis La Espero – ankaŭ violono, gitaro, piano, fluto. (Raportas Viktor Payuk)

ĉikaga grupo Foto de K. Gunn

Emeryville, Kalifornio — Parto de la Esperanto-grupo de la San-Franciska golfo (SFERO) kuniĝis ĉe la Publika Vendoplaco de Emeryville. Omaĝe al Zamenhof ili kantis “Feliĉan Nasktagon al Vi” kaj manĝis verde glazuritan kukon. Poste, ĉiuj havis verdajn langojn. Babiladaj temoj ĉefe rilatis al la Zamenhofa Bankedo, okazonte januare. Tio estas la ĉefa ĉiujara evento por la grupo, planita por januaro por ke ĝi ne konkuru kun la aliaj festotagoj de Decembro. (Raportas Andrea Monticue)

sfero Foto de A. Monticue