x-metodo akceptata

Usona Esperantisto

Dumonata bulteno de Esperanto-USA

Forpaso: Stanley J. Drake

D-ro Stanley J. Drake, honora membro de Esperanto-USA, forpasis la 2-an de decembro, 95-jaraĝa, en Atlanto, Georgio.

Li esperantistiĝis en la 70-aj jaroj kaj tre vigle aktivis post sia emeritiĝo kiel prezidanto de Fort Lauderdale University en Florido, ĉeestante plurajn Universalajn Kongresojn kaj multajn regionajn kaj landajn kongresojn, kelkajn el kiuj li helpis organizi. Li instruis Esperanton en universitataj kaj neformalaj kursoj diversloke kaj ankaŭ informadis pri Esperanto. En la 90-aj jaroj, artikolo pri la spertoj d-ro Drake en Esperantujo aperis en diversaj ĵurnaloj en multaj partoj de Usono kaj interesis multajn homojn pri la lingvo.

Li membris en Universala Esperanto-Asocio, kelkaj landaj asocioj, Esperanto-Societo de la Karolinoj kaj Virginio (kiun li helpis organizi), Amerika Asocio de Esperanto-Instruistoj, kaj Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

En 1978 li fondis la Internacian Societon de Amikeco kaj Bonvolo kaj servis multajn jarojn kiel ties ĝenerala sekretario kaj poste prezidanto.

Ekster la Esperanto-movado, d-ro Drake instruis en pluraj universitatoj kaj en 1968 fondis Amerikan Asocion de Prezidantoj de Sendependaj Kolegioj kaj Universitatoj. Ses kolegioj kaj universitatoj nomis lin honoriga doktoro, kaj la 10-an de majo 1973 Senatano Lawton Chiles laŭdis lin pro lia laboro en la kampo de la usona alta edukado. Li kaj lia edzino Virginia (kiu mortis kelkaj jarojn antaŭ li) multe vojaĝis tra la tuta mondo. Postvivas lin liaj tri filinoj kaj iliaj familioj.

(Informo danke al D. Gary Grady.)

New film on DVD

The Universal Language charts the tumultuous history and humanistic ideals behind Esperanto. This new documentary by director Sam Green draws on archival footage and interviews with present-day speakers. In addition to providing a primer on the history of Esperanto, the documentary serves as a touchstone for discussions on an array of topics including the contexts of political action, social movements, language studies, European history and the currencies of hope and futility in today’s cultural climate.

Tracing an arc from Esperanto’s birth in the Russian empire through the optimism of the early 1900s, two world wars, the ideological divides of the Cold War, and the rise of globalization, the film places Esperanto in the context of larger social and political struggles. What emerges is a portrait of a complex utopian project, resilient enough to withstand punishing setbacks, yet still largely marginalized and ignored.

Sam Green is a San Francisco-based documentary filmmaker. His film The Weather Underground was nominated for an Academy Award in 2004 and broadcast nationally on PBS. His most recent documentary Utopia in Four Movements premiered at the 2010 Sundance Film Festival and is currently screening widely. He is currently an Artist in Residence at the Exploratorium Museum in San Francisco. For more information, see http://dokumentafilmo.com.

Institutional and educational organizations that would like to add the film to their collections or organize a public screening should contact samgreenfilm ĉe gmail punkto com or call 1 (415) 345-7716.

Nominations for 2012

In 2012 Esperanto-USA will conduct an election for Treasurer and three Directors. Here are the related sections of the bylaws:

  • Any member who will be at least 18 years of age as of the date of the beginning of the term of office may be nominated for Director.

  • Any member who will be at least 30 years of age as of the date of the beginning of the term of office may be nominated for Treasurer.

  • The Nominating Committee shall notify the President, Secretary, and the Director of the Central Office as to the candidates before March 1.

  • Any five or more members of the League may make a written nomination of any candidate, sending such request to the Chairman of the Nominating Committee before February 15.

Members of the election committee are:

  • Ronald Glossop, Chair rglossop ĉe mindspring punkto com
    8894 Berkay Avenue, Jennings MO 63136-5004

  • Yevgenia Amis, yevgeniya_amis ĉe yahoo punkto com

  • Chuck Mays, charles.o.mays ĉe gmail punkto com

  • Tim Westover, timwestover ĉe yahoo punkto com

  • Ed Williger, trio ĉe Esperanto punkto org

Besides the formal procedure, any person can informally send suggestions to any member of the committee.

Ronald Glossop
Chair, 2012 election committee

Korespondi deziras

Mi estas 41-jaraĝa komercistino en Slovakujo kiu studis socialan laboron en la universitato. Nun mi finas mian doktorecon en teologio – Judaismo. Mi laboras ankaŭ kun handikapitaj infanoj kaj viktimoj de krimoj.

Mi komencis lerni Esperanton kiam mi estis 18-jaraĝa, kaj mi eĉ laboris en la Slovaka Esperanto-Asocio en Poprad (Altaj Tatroj) kiel turist-gvidantino. Mi tre ŝatas legi – ĉefe klasikan literaturon. Mi ŝatas ankaŭ historion, arkeologion, sociologion, kaj aŭskulti klasikan muzikon (sed ne nur). Mi serĉas gesamideanojn kiuj volas interŝanĝi ideojn kaj spertojn. Mi volas koni pli bone vian landon, vian kulturon, kaj tradiciojn. Anetta Smiková, Námestie Oceliarov, 21 040 15 Koŝice 15, SLOVAKIA, anetta ĉe inmail punkto sk