x-metodo akceptata

Usona Esperantisto

Dumonata bulteno de Esperanto-USA

Ĉe la 18-a Aŭtuna Renkontiĝo de Esperanto (ARE)

Andy Rosenbaum

Ĉe la Landa Kongreso de Esperanto-USA en Vaŝingtono, mi renkontis multajn agrablajn esperantistojn. Du el ili estis Krisjo kaj Kaitlyn el Roĉestro, Nov-Jorkio. Mi vizitis Krisjon en Januaro, sed krom tio, ni ne estis vidintaj unu la aliajn jam de longa tempo.

Antaŭ iom da tempo Krisjo sciigis min pri la 18-a Aŭtuna Renkontiĝo de Esperanto kiu okazis de la 8-a ĝis la 10-a de Oktobro, 2011 en Silver Bay, Nov-Jorkio. Mi nun loĝas en Albany, kvar aŭ kvin horojn for de Roĉestro, kaj survoje de tie al Silver Bay, do ni tri decidis kune ĉeesti la renkontiĝon.

Krisjo kaj Kaitlyn venis al Albany vendredon, la 8-an, kaj tranoktis ĉe mi. Ni kaj tri el miaj amikoj faris ĝojfajron ĉe la domo de mia amiko. Estis malvarme ekstere, do ni ĝuis la varmecon de la fajro. Ni babilis (anglalingve – buuu – ĉar miaj amikoj tie ĉi (ankoraŭ) ne parolas Esperanton) pri diversaj temoj, inkluzive de lingvoscienco, ekonomiko, kaj vegetaranismo.

Sabaton ni foriris al ARE. Unue, ni haltis por tagmanĝi kaj aĉeti manĝaĵon ĉe kooperativa manĝaĵvendejo en Albany. Mi ŝategas tiun lokon. Estas multegaj freŝaj fruktoj kaj legomoj de lokaj farmistoj, kaj ankaŭ diversaj preparitaj vegataraj manĝaĵoj.

Kiam ni alvenis al ARE, okazis prelego pri goo, tabulludo originale de orienta Azio. Mi neniam ludis, kaj la prelego ŝajnis tre interesa, sed mi bedaŭrinde kaj embarase ekdormis dum ĝi. Senkulpigante min, mi tre lacis pro la antaŭa nokto kaj pro la vojaĝo.

Post tio, ni pagis por la Renkontiĝo (kontraŭ nur po $5, kiel studentoj), kaj iris al la dometo, kie ni restis. Estis ĉirkaŭ tridek homoj entute, kaj pli-malpli duono de ni restis ĉe tiu dometo. Ni kunkuiris veganan manĝaĵon (multaj el ni estas vegetaranoj aŭ veganoj), vespermanĝis, kaj reiris al la ĉefa kongresejo.

Tie, Normando Fleury, prezidanto de la Esperanto-Societo Kebekia kaj organizinto de la renkontiĝo gvidis interkonan vesperon. Unue, ni disiĝis en grupetojn, kaj prezentis nin unu al la aliaj. Ĉiu elektis koloron el listo, kaj klarigis al la aliaj grupetanoj la kialon por tiu elekto.

Sekve, ni sidiĝis en granda rondo, kaj ĉiu prezentis sin al la plena grupo, dirante sian nomon, de kie ŝ/li venas, kaj tri vortojn por priskribi sin. Mi elektis la vortojn pensado, lernado kaj kuirado. Estis diversaj respondoj, multaj interesaj kaj pensigaj, kaj kelkaj humuraj – ekzemple “mi ne scias.”

Fine, ĉiu ricevis papereton kaj skribis ĉu-demandon sur ĝin. Normando kolektis la paperetojn, miksis ilin kaj redisdonis ilin. Tiam, ĉiu legis sian novan demandon, kaj ĉiuj aŭ stariĝis por respondi “jes” al la demando, aŭ sidiĝis por respondi “ne.” Denove, estis diversaj respondoj, sed la demando kiun mi plej klare memoras estas: “Ĉu vi parolas Esperanton al via hejmbesto?” Mi stariĝis por tiu.

Mi ĝuegis la interkonan vesperon. Mi opinias, ke Normando tre bone organizis ĝin, kaj, ke la interkonaj ludoj kiujn li elektis estas aparte taŭgaj por tia ĉi lingvo-renkontiĝo. Se/kiam mi instruos la anglan kiel fremdan lingvon, mi tutcerte prunteprenos liajn ideojn.

Poste, ni reiris al la dometo kaj ludis Dixit, kartoludon kiun mi fakte unue ludis en Esperantujo ĉe la Somera Esperanto Studado de Lernu! en Slovakujo en 2009.

La unua tago de la renkontiĝo plaĉegis al mi, kaj mi ekdormis ridetante, ĝoja esti en Esperantujo denove.

Dimanĉon mi vekiĝis, matenmanĝis, kaj kuris en la arbaro apud la lago. La vetero estis neatendite varma, kaj la arbaro estis belega. Mi preskaŭ estis fininta mian kuradon, kiam mi preterpasis la ĉefan kongresejon kaj vidis ĉiujn pretiĝantajn por la grupfoto. Bonŝance mi alvenis ĝuste antaŭ la fotado. Sekve mi revenis al la dometo kie ni restis, duŝis min, kaj kuiris veganan tagmanĝon kun miaj samdometanoj. Krisjo ankaŭ bakis ege bongustajn veganajn kuketojn. Hura!

Tiun posttagmezon, Krisjo prelegis pri La alia lingvo problemo: Kial lingvoj mortas? Ĉu gravas? Multaj lingvoj en la mondo havas malmultajn parolantojn, kaj ili estas mortantaj, ĉar infanoj lernas lingvojn kun pli multaj parolantoj. Ekzemple, indiĝenaj lingvoj en Usono malaperis, ĉar infanoj lernis la anglan anstataŭe. Ĉu gravas? Ĉu ideoj kaj kulturo perdiĝas kun la lingvo? Kion ni povas fari?

Kompreneble, kiel esperantistoj, ĉiuj havis multon por diri, do post kelkaj minutoj ni rearanĝis la seĝojn en rondon, kaj ni diskutis la temon plengrupe. (Tio estas, “ARE”, ĉu ne?)

Ekstere estis ankoraŭ belege, kaj Normando gvidis nin promeni tra la arbaro, montrante kaj priskribante al ni diversajn specojn de plantoj kaj birdoj. (Ĉio en Esperanto, kompreneble. Kian grandan vortostokon havas Normando!)

bildo de la montaro ĉe ARE

Tiun nokton ni ludis tabloludojn kaj kartludojn. Mia plej ŝatata ludo estis Bananagramoj, esperantigita versio de la anglalingva ludo Bananagrams. Se vi neniam ludis ĝin, ĝi estas krucvortludo simila al Skrablo, sed multe pli rapida. Ĉiu ludas unu kontraŭ la aliaj, kaj rapidiĝas krei krucvortkradon, uzante ĉiujn siajn literojn. Ne estas vicoj – ĉio okazas samtempe, kaj ĉiuj kuras ĝis la fin’. Alia ĝuindega tago en Esperantujo.

Lundo estis la tria kaj fina tago de ARE 2011. Post la oficiala fermiĝo, mi aĉetis ekzempleron de La Eta Princo, esperantlingva versio de la fama franclingva romano Le Petite Prince. La libro mem estas belega, kun malmola kovrilo kaj koloraj desegnoj de la originala aŭtoro. Mi iom legis la originalan version kiam mi studis la francan, sed estis malfacila por mia mezalta nivelo de la franca. Mi legas multe pli bone en Esperanto, kaj ĉi-foje mi komprenis ĝin pli bone kaj ĝuis ĝin pli.

Ni babilis (ankoraŭ en Esperanto) survoje al Albany, kaj post kiam ni tagmanĝis, Krisjo kaj Kaitlyn foriris al Roĉestro. Mi pasigis la restaĵon de la tago ludante flugdiskon ĉe parko kun miaj geamikoj en Albany. Estis strange paroli la anglan, kaj kelkfoje mi senintence preskaŭ ekkriis “iru, iru!” “jen!” “ho, ve!” “ĉu?” kaj aliajn esperantaĵojn.

Mi malĝojis forlasi Esperantujon, kaj ŝajne, mi cerbo sentis sin simile.