x-metodo akceptata

Usona Esperantisto

Dumonata bulteno de Esperanto-USA

Blankulo

Joshua Morris

Ĉi-numere ni lanĉas novan serion de artikoloj danke al Joshua Morris, membro de Esperanto-USA ekde Januaro 2011. Eklerninte Esperanton pasintjare en sia hejma ŝtato de Vaŝingtonio, li nun deĵoras en Kameruno por la usona Pac-Korpuso (angle: Peace Corps).

Unu ĉefa celo de la Pac-Korpuso estas helpi usonanojn pli bone kompreni alilandanojn. Por helpi plenumi tiun celon, Joshua dividos kun ni siajn ĉiutagajn travivaĵojn en lando kie la vivo estas ofte tre malsimila al la vivo de multaj usonanoj.

Jen lia unua artikolo en la serio. Joshua volas memorigi nin, ke liaj artikoloj esprimas nur liajn proprajn opiniojn, kiuj neniel reprezentas la starpunktojn de la Pac-Korpuso. Bonvenon, Joshua! —Red.

Certe mi sonĝas. Antaŭ nelonge mi estis pico-bakisto. Nun mi estas instruisto de scienco. Antaŭ nelonge mi loĝis kun miaj gepatroj. Nun mi loĝas kun nur musoj kaj blatoj. Antaŭ nelonge mi estis manĝanta importitajn bananojn, rigardante programon de National Geographic pri afrikaj sovaĝaĵoj. Nun mi devas eviti tiujn samajn sovaĝaĵojn survoje al la banan-arbo… Mi estas Joshua kaj mi estas nova volontulo en la usona Pac-Korpuso (angle: Peace Corps) en Kameruno.

Mi jam estas en la lando tri monatojn. Mi ĵus finis intensan trejn-periodon, dum kiu mi lernis: kiel paroli la francan kaj Pidgin-on (specon de kreola angla); ke oni salutas vilaĝajn gravulojn per manklakado kaj neniam per manpremo; ke la nomo “Kameruno” venas el la portugala vorto camarão, kiu signifas “salikoko”; kaj ke ekzistas speco de nokta muŝo, kiu demetas siajn ovojn en malsekan teksaĵon, kaj kies larvo kreskas subhaŭte en bestoj. La leciono en tio estas: se vi lasas viajn subvestaĵojn ekstere por sekiĝi tranokte, viaj sidvangoj povas fariĝi loĝejo kaj manĝaĵo por etaj vermoj. (Kaj Dio estas beninta la tropikon per multaj tiaj aferoj.)

Post trejnado, mi ĵuris subteni kaj defendi la konstitucion de Usono kontraŭ ĉiu malamiko, ĉu fremda aŭ hejma, ke dio min helpu. Tuj post kiam mi eldiris tiujn vortojn, mi oficale iĝis volontulo de la Pac-Korpuso. La sekvan tagon mi ekvojaĝis al mia posteno, eta vilaĝo en la nord-okcidenta regiono nomata Ewoh. Ĝi estas kaŝita en nebuletaj, ĝangalaj montetoj, kaj dum la pluvega sezono (nun) la vojo tien estas malpli vojo ol kota rivero. Post du tagoj da serĉado, mi sukcesis dungi tri motorciklistojn por porti min kaj mian pakaĵaron Ewoh-en.

“Blankulo! Blankulo!” estis la krio kiam mi alvenis. Ŝajnas, ke la infanaro de Ewoh neniam ajn vidis ion pli interesan. Ili ĉirkaŭstaris kaj min rigardis. Ili nekredeme min tuŝis, kaj kiam ili eltrovis, ke la blankeco de mia haŭto ne forviŝiĝis, ili kelkfoje time forkuris. Sed ili neniam kuris tre for, kaj kiam ili rekuraĝiĝis, ili revenis por mankaresi miajn harojn (ĝi estas mola, kiel hundo!), rigardadi sub mia ĉemizo (ho, li estas tute blanka!), kaj elpluki vangharojn (tio al li ne plaĉas!). Mi uzis tiun tempon por iom lerni la lokan lingvon, Mogamo. Laŭ la infanoj, la unua frazo, kiun mi devis lerni, estas Ma-ba-ŝa-ma-wej! kiu signifas “Mi vin batos!” Utila diraĵo por instruisto, ĉu ne?

Nun mi aranĝadas kaj purigadas mian apartamenton. Ŝajnas ke musoj eniris post kiam la lasta okupanto foriris. Mi kuiris specialajn, venenajn kukojn por ili, do mi esperas ke, jam manĝinte mian matracon, ili restas ankoraŭ malsataj.

Mi volas fini tiun ĉi artikolon kun mallonga klarigo pri la Pac-Korpuso. La Pac-Korpuso estas organizo de ordinaraj homoj por helpi socian kaj ekonomian disvolviĝon. Ĝin subtenas la usona registaro, sed ĝi absolute ne varbas politike. Ĉiu lando, kie la Pac-Korpuso servas, invitis la Pac-Korpuson esti tie.

Nu, kial ili min sendis al mez-nenie en Afriko? Ĉar tie mi estas bezonata! La Pac-Korpuso havas tri ĉefajn celojn:

  • Helpi interesatajn landojn plenumi siajn bezonojn por lertaj, kapablaj viroj kaj virinoj.
  • Plibonigi la komprenon de aliaj popoloj pri usonanoj.
  • Plibonigi la komprenon de usonanoj pri aliaj popoloj.

La Pac-Korpuso kredas, ke disvolviĝo devus veni de interne. Kun siaj propraj lerteco kaj rimedoj, disvolviĝantaj landoj mem povos levi sin. Ni voluntuloj nur helpas komenci tion. Mi ne pavimos la kotan vojon al Ewoh, sed mi instruos matematikon al la estonta inĝeniero kiu tion faros. Lerteco, akompanata de bona internacia komprenado, helpos alilandajn homojn vidi unu la alian kiel kunulojn kaj fratojn, kaj tio helpos naciojn iĝi pli kaj pli pacemaj. Do, mi ne venis ĉi tien kun mono, kaj mi ne venis ĉi tien kiel turisto. Mi venis ĉi tien kun scio kaj kiel partoprenanto. Mi ne sendos kamerunanojn al Usono, sed mi al ili tutsame montros Usonon.

Kaj por vi, miaj samlandanoj, kaj per ĉi tiu gazeto, mi esperas iom plenumi la trian celon: montri Kamerunon al vi.