x-metodo akceptata

Usona Esperantisto

Dumonata bulteno de Esperanto-USA

Novaj estraranoj!

Laŭ rezultoj de la voĉdonado ĉe la Landa Kongreso, jen la novaj estraranoj (kiuj servos ĝis la menciita jaro):

  • Prezidanto: Orlando Raola, 2014
  • Vic-prezidanto: Phil Dorcas, 2014
  • Estrarano: Christine Wingrove, 2014
  • Estrarano: Steven Cybulski, 2014
  • Estrarano: D. Gary Grady, 2014
  • Estrarano: Neil Blonstein, 2012

Neil plenumos la vakan lokon de Orlando, kiu havis deĵorperiodon ĝis 2012 kiel estrarano.

LK 2012 en Dalaso

Metu la datojn en viajn kalendarojn nun! La 60-a Landa Kongreso de Esperanto-USA okazos ĉe la Universitato de Teksaso ĉe Dalaso (UTD) de la 22-a ĝis la 25-a de Junio, 2012. Venu!

Forpaso: Harold R. Dreyer

Harold R. “Hal” Dreyer mortis je la 19-a de Aŭgusto en El Cerrito, Kalifornio pro limfomo. Hal estis longtempa kaj tre fidela membro de E-USA, SFERO kaj UEA, kaj antaŭe membro de IEL kaj EANA. Li lernis Esperanton en 1948 opiniante ke la mondo bezonas pontlingvon por kreskigi pacon. Hal naskiĝis la 25-an de Majo 1920 en Berkeley, Kalifornio kaj estis profesie komercisto. Lin postvivas la vidvino Roberta Dreyer. Kondolencoj povas esti senditaj al ŝi ĉe 1212 Rivera St., El Cerrito CA 94530.

(Raportas Wm. R. Harmon, Ĉefdelegito de UEA, Usono.)