x-metodo akceptata

Usona Esperantisto

Dumonata bulteno de Esperanto-USA

La nova modo: -ujo

Anna Löwenstein

Foje legantoj rimarkas nian konvencion normigi landonomojn per la sufikso -ujo. “Kial vi insistas pri tiu eksmoda sufikso?” ili demandas. “Kial vi preferas uzi la formon Italujo anstataŭ Italio?”

Efektive, temas ne nur pri redaktista kaprico, sed pri strebo al klareco. Bedaŭrinde, -io foje kreas konfuzon pri la sistemo de landonomoj, aparte por lernantoj.

La kialojn elokvente priskribas verkisto Anna Löwenstein en la suba eseo. En 2007 ŝi redaktis la libron Rusoj loĝas en Rusujo en kiu aperas eseoj pri -ujo fare de Bertilo Wennergren, Paul Gubbins, Montagu Butler, Jorge Camacho, kaj aliaj. Ĝi haveblas paperforme en la libroservo de UEA, kaj ankaŭ rete, en senpage elŝutebla PDF-formo.

Kial mi insiste pludiras Germanujo kaj Italujo, kiam ĉiuj aliaj preferas Germanio kaj Italio? Nu, pro pluraj kialoj. Parte ĉar -io ŝajnas al mi stranga finaĵo, ne kongrua kun la simpleco kaj reguleco de Esperanto. Pli pri tio poste. Sed plejparte ĉar mi ne eltenas la konfuzon, kiun la finaĵo -io alportis al la landonoma sistemo en Esperanto.

Kia konfuzo? Hmm, kiel klarigi la landonoman sistemon en unu alineo? Mi jam dediĉis al tiu temo tutan libreton. Sed mi faros mian eblon klarigi rapide.

La landonomoj en Esperanto estas dividitaj en du grupoj. Unu grupo sekvas la modelon Usono, usonano, la alia sekvas la modelon Britujo, brito. Multaj esperantistoj, kompreneble, preferas uzi -io anstataŭ -ujo, kaj do diras Britio. La problemo estas, ke ankaŭ en la unua grupo (Usono, usonano), multaj landonomoj finiĝas per -io, ekzemple Alĝerio, Aŭstralio, Namibio, Kolombio. Do, kiam oni renkontas landonomon, kiu finiĝas per -io, kiel scii, ĉu ĝi sekvas la modelon Usono, usonano, ĉu la modelon Britio, brito? Tio gravas, kiam necesas formi la nomon de la landano, ĉar en la unua kazo necesas aldoni -ano al la radiko, dum en la dua necesas forigi la -i-.

Kiam la plejmulto da esperantistoj uzis la finaĵon -ujo por landonomoj de la dua grupo, ne estis problemo. Ĉiuj esperantistoj (eĉ tiuj, kiuj preferis -io) sciis, al kiu el la du grupoj landonomo apartenas, kaj do senprobleme sciis formi la nomon de la landano. Sed nun, bedaŭrinde, kiam preskaŭ ĉiuj uzas -io, la distingo inter tiuj du grupoj perdiĝis, tiel ke multaj esperantistoj ne plu komprenas kiel la sistemo funkcias; efektive iuj ne plu komprenas, ke entute ekzistas du-parta sistemo. Rezulte, oni tre ofte renkontas erarajn formojn, ekzemple aŭstraloIsraelio. (Se vi ne komprenas, kial tiuj estas eraraj, bonvolu legi la pli detalan klarigon en mia libreto Konciza klarigo pri la landonomoj en Esperanto.)

Sed krome, la finaĵo -io kunportas plurajn aliajn problemojn. Ĉu la -i- estas sufikso? Ĝi ne similas la aliajn sufiksojn en Esperanto, kiuj normale havas la formon V+K (vokalo plus konsonanto) aŭ V+KK. Krome, ĝi kondutas iom malsame: malkiel la aliaj sufiksoj oni ne povas uzi ĝin memstare.

La vortelementoj en Esperanto normale estas kunmetitaj laŭ travidebla maniero. Ni ĉiam emfazas tiun fakton en nia reklamado: kiam ni volas konvinki la homojn lerni Esperanton, ni donas ekzemplojn kiel mal-jun-ul-in-onask-iĝ-tag-o. Tiuj kunmetaĵoj estas facile analizeblaj kaj ĉiu elemento havas sencon. Sed kion diri pri la -i- en Francio? Certe ne ekzemplo, kiun ni povus uzi en nia reklamado!

Mi foje aŭdas la kritikon, ke la sufikso -uj- havas tro da signifoj en Esperanto. Nu, ĝi ja havas tri malsamajn signifojn – kaj tamen, multe malpli ol -io, kiu kondutas vere ĥameleone en Esperanto. -io foje estas uzata:

  • por la nomo de scienco, ekzemple astronomiobiologio, kontraste kun la nomo de la sciencisto astronomobiologo;

  • por la nomo de ĥemia elemento, ekzemple ejnŝtejnio, mendelevio surbaze de la personaj nomoj Ejnŝtejno, Mendelevo;

  • por la nomo de regosistemo, ekzemple demokratiomonarĥio, kontraste kun la vortoj demokrato kaj monarĥo;

  • por diversaj aliaj ismoj kaj ecoj, ekzemple stenografio, pederastio kontraste kun la vortoj stenografo kaj pederasto;

  • kiel unu el la korelativoj;

  • (sen la fina -o) kiel infinitiva finaĵo de la verbo.

Mi scias, ke multaj esperantistoj ne ŝatas -ujo pro ĝia baza signifo kiel entenujo. Kaj do? Ĉu persona ŝato aŭ malŝato rilate al iu elemento en Esperanto donas la rajton modifi la lingvon – precipe kiam tiu modifo detruas la logikon de unu el ĝiaj sistemoj? Cetere, mi mem uzas -ujo multe pli ofte en landonomoj ol en vortoj kiaj laktujo, sukerujo ktp., do por mi tio estas ĝia ĉefa signifo.

Aliaj esperantistoj kontraŭstaras la finaĵon -ujo pro etnismaj kialoj. Ili argumentas, ekzemple, ke ilia lando ne nomiĝu Hispanujo, ĉar tie loĝas ne nur hispanoj, sed ankaŭ katalunoj, eŭskoj kaj aliaj. Laŭ ili, tiu problemo malaperas, se la lando nomiĝas Hispanio. Ĉu vere? Al mi tio ŝajnas nura ĵonglado per vortoj, pli precize per sufiksoj: provo solvi politikan problemon per manipulado de la lingvo. Farante tion, oni neniel ŝanĝas la situacion de la katalunoj kaj eŭskoj, sed oni ja terure fuŝas la regulecon de Esperanto.

Per la uzo de -i- oni forglitas de la facila analizebleco, kiu estas ĉefa trajto de Esperanto, al nedisigeblo simila al tiu, kiu regas en la nature evoluintaj lingvoj. Certe, iuj neregulaĵoj jam ekzistas en Esperanto: pensu pri la serioj redakti, redaktoro, redakcio, kaj poeto, poemo, poezio. Tiuj tri-vortaj serioj evidente havas komunan fonton, sed la elementoj ne povas esti disigitaj; efektive la lasta konsonanto de la radiko eĉ estas modifita. Tiuj ekzemploj, bonŝance, rilatas nur al unuopaj vortoj, kaj do ne havas sekvojn por la baza funkciado de Esperanto. La situacio estas multe pli serioza, kiam tia neanalizebleco trafas tutan sistemon, t.e. la sistemon formi la landonomojn.

Mi rimarkas kun plezuro, ke -ujo komencas iometete reaperi. Interalie, unu el la estraranoj de UEA lastatempe ekuzis ĝin, konvinkite de la argumentoj en la libro Rusoj loĝas en Rusujo. Multaj esperantistoj efektive komprenas, ke -ujo estas pli logika ol -io, sed ili hezitas mem uzi ĝin, ĉar ili trovas ĝin “eksmoda”. Nu, modoj povas ŝanĝiĝi, ĉu ne? Se vi opinias, ke -ujo estas pli bona ol -io, kuraĝu ekuzi ĝin! Estu en la fronto de la nova modo!

Por pli da informo, vidu: