x-metodo akceptata

Usona Esperantisto

Dumonata bulteno de Esperanto-USA

Forpaso: Iris Willow

La Esperanto-Rondeto de Santa Barbara, Kalifornio, bedaŭras anonci la forpason de Iris Willow la 27-an de julio, 2010. Ŝi estis aktiva esperantisto dum 31 jaroj kaj havis gravan rolon en regionaj Esperanto-konferencoj. Jen poemo kiun ŝi verkis dum klaso:

Ŝtormo senfoliigas arbon;
neĝo endormigas teron;
vento senesperige blovas;
urson dormemo allitigas.

(Raporto de Doroteo Holland)

Geava klubo… sed ne nur por geavoj

Ĉu vi havas genepojn por esperantistigi? Ĉu Esperanto jam estas io, kion vi kunĝuas aŭ ne, la “Geava” Klubo ofertas al vi ĉiumonatajn donacojn de ludoj kaj agadoj por lerni kaj distriĝi kune.

Kompreneble, vi ne devas esti vera avĉjo aŭ avinjo por membriĝi: ankaŭ gepatroj, geonkloj, geamikoj estas tute bonvenaj!

(Kaj, se vi ne havas genepon aŭ eĉ kvazaŭ-genepon, vi estas invitataj membriĝi por doni la genepan sperton al infano, aŭ klaso de infanoj, malriĉaj. En tiu kazo, viaj monataj donacoj estos sendataj al la infano aŭ klaso elektita.)

Sendaĵoj por 2011 inkluzivos: libretojn, ludojn, puzlojn, KD-on, ludilojn, aferojn por kolorigi kaj plenigi, magnetludojn kaj multe pli.

Via membriĝo de Geava Klubo ankaŭ subtenas la kreadon kaj disvastigon de allogaj instruiloj por Esperanto. Aliĝu ĉe mondeto.com.

(Anonco de Penni Vos)