x-metodo akceptata

Usona Esperantisto

Dumonata bulteno de Esperanto-USA

Pri relativeco kaj maso

Mi ĝojis legi la artikoleton pri relativeco (en UE 2010:6). Mi nur bedaŭras ke la artikolo emfazis la ideon de “relativeca maso”, kiun ne plu uzas fizikistoj. Estas vere ke uzante la faman duan leĝon de Newton, F = ma, relativeca maso permesas facile sed bedaŭrinde fuŝe “klarigi” ke aplikata forto pligrandigas la mason, dum la akcelo malkreskas, kaj do la rapido de objekto neniam povus atingi la rapidon de la lumo, c. Alia versio de la argumento estas: la movokvanto rilatas al la maso kaj la rapido tiel ke p = mv. Aplikata forto ja kreskigas la movokvanton, sed dum la rapido malrapide kreskadas al (sed ne ĝis) la rapido de la lumo, estus la maso kiu kreskadas senlime, ne la rapido.

Nu, la ĝenerala ideo estas ĝusta, sed la situacio estas iom pli komplika. En la speciala teorio de relativeco, F = ma iĝas Fx = γ3max en la direkto de la movado, sed Fy = γmay kaj Fz = γmaz en aliaj direktoj, kie γ = 1 / √(1–v2/c2). Tie ĉi m estas la ripoz-maso, kiu ne varias, sed kaŭze de la faktoro γ, kiu ja pligrandiĝas senlime kiam la rapido v kreskas, neniu forto povus akceli objekton ĝis la rapido c. La problemo estas ke la konduko varias laŭ la direkto de la forto, kompare kun la direkto de la movado.

Klopodante reteni la ekvacion F = ma, dum kelka tempo oni eĉ parolis pri “longituda (laŭlonga) maso” (γ3m) kaj “transversa maso” (γm), sed estas vere malfacile akcepti ke la maso estu malsama en malsamaj direktoj, kaj hodiaŭ fizikistoj kontentas pri la ideo ke F = ma kaj p = mv estas nuraj proksimumoj. Fakte eĉ Newton uzis ne F = ma sed alian ekvacion, F⃑ = dp⃑/dt, t.e., la forto egalas al la kvanto de variado de la movokvanto, kaj la ununura ŝanĝo necesa por “relativecigi” ĝin estas je la difino de la movokvanto mem: p⃑ = γmv⃑. Per ĉi tiuj du ekvacioj oni vidas ke aplikata forto povas senlime pligrandigi la movokvanton, sed estas fakte la faktoro γ kiu pligrandiĝas, kvankam la rapido v malrapide alproksimiĝas al c kaj la ripoz-maso m tute ne ŝanĝiĝas.

Tiel oni povas diri ke rapidega objekto ja havas grandegan relativecan movokvanton, sed ni ne plu pensas ke estas la maso kiu ŝanĝiĝas – kaj ŝanĝiĝas malsame laŭdirekte! Kaj estu dirite ke en la 4-vektora versio de la teorio, kie spaco kaj tempo estas kombinitaj en “spacotempo”, la ekvacioj estas multe pli simplaj. Parenteze, Einstein mem decidis ke la ideo de relativeca maso estis forigenda. Referencoj kaj aliaj informoj tiurilate troveblas ĉe la anglalingva Vikipedio (serĉu Relativistic Mass). Bedaŭrinde la paĝo ankoraŭ ne ekzistas en Esperanto.

— Ken Caviness, caviness ĉe southern punkto edu
Prof. pri Fiziko, Southern Adventist University

(Aŭtomate tradukita versio de la vikipedia paĝo troviĝas ĉe http://epo.wikitrans.net. Post iom da homokula polurado, ĝi povus esti preta por la Esperanta Vikipedio. Jen projekto por niaj verdaj fizikemuloj… —Red.)