x-metodo akceptata

Usona Esperantisto

Dumonata bulteno de Esperanto-USA

Vaŝingtoniano centjariĝas

Raportas E. Eddy & M. Hammersmith

bildo Mary Hammersmith kaj Ellen Eddy vizitis kun cent-jarulo D-ro Harry Weiner en Bremerton, Vaŝingtonio. (Foto de Ellen Eddy.)

Bremerton, Vaŝingtonio — Longtempa membro D-ro Harry Weiner festis sian centjaran datrevenon somere de 2010. Kiam ni (Ellen Eddy kaj Mary Hammersmith) unue renkontis lin frue en la 70-aj jaroj, li jam de jaroj uzis la lingvon kaj havis multajn geamikojn en Esperantujo. Ni ĉiam rigardis lin kiel ekzemplon de bona esperantisto kaj li instigis nin studi pli diligente.

Je tiu tempo li loĝis en Aberdeen apud la Pacifika Oceano. Krom lia profesia laboro kiel okulisto, li ankaŭ instruis Esperanto-kurson ĉe la altlernejo Grays Harbor College. Li donacis multe da Esperanto-libroj al tiu lernejo kaj oni povis pruntepreni ilin per interbiblioteka pruntado. Tio helpis novajn lernantojn kiuj ne havis multe da mono. Ankoraŭ restas almenaŭ 13 el tiuj libroj por lokaj esperantistoj. D-ro Weiner ricevis atestilon de kompetenteco en 1970 kiu deklaris ke li sukcesis en la Advanced Examination in Esperanto. Tiu dokumento estis surskribita de Cathy Schulze, John Lewine kaj Frank Helmuth (tiama prezidanto de ELNA).

Ni vizitis D-ron Weiner en lia nuna loĝloko, Bremerton, kie li loĝas en bela domego apud la Puĝeta Fjordo: li en unu parto kaj la familio de lia filo, Jerry en alia parto. Eĉ estas spaco por la familio de la dua filo Mark kiam li vizitas el Kalifornio. Preskaŭ ĉiu muro havis kolekton de artaĵoj pentrita de lia artista edzino Elsie kiu forpasis en 2005. Li estas mirinde energia kaj ni diskutis kelkajn el niaj malnovaj Esperantaj memoroj kaj li montris al ni sian oficejon kun multaj Esperanto-libroj kaj memoraĵoj. Post bongusta tagmanĝo preparita de lia helpanto Lindsay, la suno benis nin do ni povis foti ekstere. Espereble ni povos gratuli D-ron Weiner en 2011 kiam li atingos 101!

Tre sukcesa NOREK

Raportas Ros’ Haruo

bildo La NOREKanoj ĉe la kajo de Orcas Landing. (Foto de Ros’ Haruo.)

Anacortes, Vaŝingtonio — Dek naŭ esperantistoj el Brita Kolumbio, Vaŝingtonio, Idaho, kaj Kalifornio ĝuis agrablan kunvenon en Anacortes kaj la Sanjuana Insularo kiam NOREK 2010 okazis tie, la 17-an–19-an de Septembro). La aranĝo komenciĝis per Interkona Vespero, vendredvespere, en la ĉambro de Les kaj Arlyn Kerr ĉe la kongreseta hotelo, Anaco Bay Inn. Sabaton, ni pasigis preskaŭ la tutan tagon en la insularo, vojaĝante per pramo de Anacortes preter Insulo Shaw ĝis Insulo Orcas, kie nin renkontis David Richardson (kiu loĝas tie), poste reen al Shaw, kaj Lopez, ĝis ni atingis la ĉefurbon de Kantono San Juan, Friday Harbor. Tie ni manĝis bonegan grekstilan tagmanĝon ĉe restoracio Maloula’s kaj vizitis la Balenan Muzeon. Post revojaĝado ĝis Anacortes, ni vespermanĝis (picon, ĉefe) kaj aŭskultis rakonton de Olga Du Temple (deklamitan de Wally; Olga restis hejme) pri la kialo de la formoj de la arabdevenaj numeraloj. Dimanĉon matene, antaŭ ol foriri, ni spektis tre interesan fotaron de Lottie Ericson pri ŝiaj spertoj kiel instruisto pri la angla lingvo en Kurdistano (norda Irako) antaŭ nelonge. Post tio, la esperantisto-loĝanto de Anacortes, Tezio (ekse Mugwort), ĉiĉeronis veturon sur la monteton Cap Sante por rigardi la ĉirkaŭaĵon kaj la urbon. Kaj fine post ĉi ĉio, pli ol duono de la grupo veturis al Oak Harbor, kie ni spektis la teatraĵon Chicago, en kiu rolas konata esperantistino Ĵenja Bondelid (pensu pri la skulptistino-filino en Pasporto al la Tuta Mondo), kaj poste ni vespermanĝis (denove greke) kun ŝi.

Instrua vojaĝo al Ĉinujo

Raportas Ronald Glossop

bildo Ron Glossop ĉe lernejo en Ĉinujo.

Pekino, Ĉinujo — Dum kvin semajnoj en Aŭgusto kaj Septembro, kiel direktoro de la organizo Infanoj Ĉirkaŭ la Mondo, mi vojaĝis en Ĉinujo por instrui Esperanton kaj paroli pri Esperanto en sep urboj (Taijuan, Pekino, Dandong, Harbino, Ŝanhajo, Changzhou, kaj Zhenjiang).

La unua afero estis 11-taga seminario en Taijuan en kiu partoprenis 59 instruistoj kaj studentoj. Estis elstare, ke la instruistoj venis ne nur el Ĉinujo sed ankaŭ el Danujo, Japanujo, Koreujo, kaj Usono – kaj unu perskajpe el Nederlando.

Post la seminario mi vizitis la oficejon de Ĉina Radio Internacia en Pekino kie raportisto intervjuis min kaj Profesorinon Gong Xiaofeng, Sekciestro en Ĉinujo por la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI).

Ni tiam veturis al la urbo Dandong por partopreni la 6-an Nordorient-Ĉinan Esperanto-Kongreson, kie mi havis ŝancon instrui klasojn por helpi lokajn esperantistojn plibonigi sian lingvouzon antaŭ la kongreso. Cent kvindek homoj el dek unu provincoj kaj urboj ĉeestis la kongreson, inkluzive de multaj gejunuloj kaj gastoj el Japanujo, Koreujo, kaj Usono. La honora gvidanto de la kongreso estis veterana verkisto kaj tradukisto 88-jara, Li Sen. Okazis multaj prelegoj kaj programeroj pri la temo “La Instruado kaj Aplikado de Esperanto”.

Post la kongreso kun aktivulo Peng Zhengming el Wuhan mi veturis al la norda urbo Harbino por intense instrui Esperanton ĉe la Instituto pri Scienco kaj Tekniko de Heilongjiang, kaj je la 28-a de Aŭgusto mi flugis al Ŝanhajo por prelegi pri “La Signifo de la 21-a Jarcento” ĉe Ŝanhaja Internacia Studara Universitato.

La 30-an de Aŭgusto mi veturis trajne al Changzhou por instrui Esperanton kaj la anglan dum kelkaj tagoj en la elementa lernejo. Mi ankaŭ havis ŝancon prelegi anglalingve ĉe universitato kaj informi proksimume cent instruistojn de la angla lingvo pri Esperanto, klarigante al ili kial ĝi estas pli bona dua lingvo por la tuta mondo ol la angla.

La 4-an de Septembro mi veturis per trajno al Zhengjian por viziti klason en elementa lernejo kiu jam studas Esperanton sub la gvidado de Shi Xueqin kaj edzo Michel Fontaine, originale el Francujo. Ankaŭ la gepatroj de la gelernantoj studas Esperanton por prepari por vizito al Francujo venontjare. En Ĉinujo nun ĉiuj infanoj kaj junuloj devas lerni la anglan, sed efektive tiu sperto kun okcidenta lingvo helpas ilin poste lerni Esperanton.

La 6-an de Septembro mi reiris per trajno al Ŝanhajo kaj, kun la helpo de esperantistoj tie, iris al la flughaveno por trafi la 13.5-horan flugon ree al Usono. Ĉie en Ĉinujo la esperantistoj multe helpis, tre grava afero ĉar mi ne scipovas la ĉinan lingvon.

La ĉefa ilo de instruado kiun mi uzis en Ĉinujo estas la “Kanto de la Koloroj”. La lasta strofo bone komunikas la bazan ideon de Esperanto: “Sur la tero, bela tero / Loĝas ni, kantas ni / Kune sur la tero, monda familio”.

Trevor Steele vizitas Novjorkon

bildo

Novjorko, Novjorkio – En Septembro, konata aŭstralia verkisto Trevor Steele (Flugi kun kakatuoj, Kvazaŭ ĉio dependus de mi) vizitis Novjorkon por prezenti novan anglalingvan libron The Reluctant Messiah, ĵus eldonitan de Mondial. Kaj Trevor kaj Katja Steele estas aktivaj esperantistoj, kaj supre ili renkontiĝis kun membroj de la Esperanto-Societo de Novjorko. Ili trovis vere internacian grupon de novjorkaj esperantistoj el Germanujo, Brazilo, Kroatujo, Usono, Irano, Porto-Riko, Slovakujo kaj Japanujo!