x-metodo akceptata

Usona Esperantisto

Dumonata bulteno de Esperanto-USA

Nomoj de juvelŝtonoj en Esperanto

Russ Williams

Kiom da nomoj de juvelŝtonoj vi scias en Esperanto? Jen instrua kvizeto kun difinoj de dek gemoj. La priskribojn sekvas indikoj pri fundamenteco (*), oficialeco (1-a aŭ 2-a Oficiala Aldono), aŭ zamenhofeco (Z) de la nomoj.

Plenigu la skatoletojn per la nomoj de la priskribitaj gemoj; legante la unuajn literojn de ĉiu nomo de supro malsupren, vi trovos avertan frazon por tiuj, kiuj tro entuziasmas pri tiaj luksaj ŝtonoj…

La solvo aperos venontnumere.

  1. ❑❑❑❑❑❑❑❑
    = violkolora gemo (*)
  2. ❑❑❑❑❑❑
    = ruĝa gemo (*)
  3. ❑❑❑❑❑❑❑❑
    = senkolora gemo (*)
  4. ❑❑❑❑❑❑
    = gemo kun diverskoloraj tavoloj (2)
  5. ❑❑❑❑❑❑❑❑❑'
    = ruĝa gem' (aŭ blua, kaze de Ŝerloko Holmso) (Z)
  6. ❑❑❑❑❑
    = blanka aŭ blua gemo kun ŝanĝkoloraj rebriloj (*)
  7. ❑❑❑❑❑❑
    = blua gemo (*)
  8. ❑❑❑❑❑❑❑
    = verdblua gemo (*)
  9. ❑❑❑❑❑
    = speco de kvarco kun diverskoloraj vejnoj (1)
  10. ❑❑❑❑❑❑❑❑
    = verda gemo (*)