x-metodo akceptata

Usona Esperantisto

Dumonata bulteno de Esperanto-USA

Bona poezia studo

George Baker

LA KORVO

Edgar Allan Poe
Originale eldonita en American Esperanto Magazine en 1955. Reeldonita fare de la Esperanto-Societo de Chicago por soleni la 200-jaran datrevenon de la naskiĝo de la aŭtoro. 27 p. 2009. Usono. $4.40.
(ligilo)

Tiu ĉi libreto de 28 paĝoj prezentas dulingve (angle kaj esperante) la mondfaman poemon de Edgar Allan Poe. Ilustrite simple, la bildoj kreas spacojn inter la versaroj, por indiki al la leganto, ke prefere oni legu malrapide, mediteme, eĉ deklame. Neniel la verko mem bezonas plian ornamaĵon.

La titola vorto de la poemo estas Raven, tradukite samsilabe kiel Korvo. La uzo de la genronomo, kaj ne la specinomo, Korako, konvenas al la ritmo. La plej konata vorto de la verko estas la angla Nevermore, fortsona vortkuniĝo ne facile tradukita. Ĉu traduki ĝin “Ĉiam for”, “Ne plu for”, aŭ “Neniam plu”? La respondo dependas ne simple de la baza signifo, sed ankaŭ de la bezono rimi diversmaniere en ĉiu versaro. Kiom da vortoj troveblas por konveni al plu?

Ĉiu traduko perfidas la originalon, ĉu laŭ la senso, la rimo/ritmo, la sono, aŭ laŭ la spirito. Ĉi tiu eldono tre honeste komenciĝas kun klarigo de du aliaj tradukoj de la sama poemo, tiuj de Kalman Kalocsay kaj Leopoldo H. Knoedt. Do, ĉiu leganto povas kontroli kaj kompari la tri tradukojn, kaj dume havas tre konvenan kaj agrable ilustritan libreton por unu traduko. Oni povas trovi la aliajn rete en la kolekto de Don Harlow.

La traduko de Willarson en ĉi-libreto estas serioza, sed ne perfekta. Tio signifas, ke ĝi bone kreas la rimon, ritmon, kaj etoson de la poemo. Difekteto estas tio, ke la foja malapero de komo aŭ litera ĉapelo konfuzas la gramatikan sencon. Pli grave, la tradukanto postlasis multon diritan de Poe, tiel ke oni ne tute spertas la poemon sen scio de la angla originalo. Senkulpigo por tio estas la fakto, ke la angla ĝenerale bezonas malpli da silaboj ol Esperanto, do oni ne havas sufiĉan spacon en la Esperanta verso por diri ĉion.

Tamen, ĉiu el la tri tradukoj sukcesas aŭ mankas diversmaniere. Ĉiu verkanto havis preferitan celon, aŭ parton de la tuta tradukado. Ĉiu fidelas al la ritmo kaj rimoj. La traduko de Kalocsay lerte konservas ĉiun detalon de la originalo. Li celis al akurata traduko de ĉiu imagbildo, eĉ la mencioj el la mitologio, gravaj al Poe, kiu havis la plej klasikan edukon haveblan en la 19-a jarcento. Tamen, al ni modernuloj, tiuj citaĵoj ŝajnas fremdaj kaj nepenetreblaj, ĉar nia edukado ne enhavas studadon de la greka kaj latina literaturoj.

Tiu de Knoedt estas tre taŭga traduko por modernulo, ĉar li simpligas la klasikajn citaĵojn por esti pli kompreneblaj. Dume li bone esprimas por ni la imagojn, ritmon, sonon, kaj spiriton de Poe.

La traduko de Willarson celas konservi la ritmon, sonon kaj spiriton de la originalo, sed forigis multon de la verko de Poe, cele al simpleco. Tiu versio estas tre komprenebla kaj legebla por angleparolanto, kiu scipovas legi la apudan originalon. Tiel la traduko rolas bone kiel studo de la Esperanta poezio, kaj enkonduko al la aliaj tradukoj. Fakte, unua Willarson skoltis la malfacilan terenon, kaj nur post du jardekoj aperis aliaj tradukoj de ĉi tiu tre unika kaj malfacile tradukita verko. Liaj versoj estas fluaj kaj belaj, kaj aperas interesaj vortuzoj, kiel malbruo, kvietaĵoj festis, elanime.

Konsiderante ĉion oni ne elektu unusolan perfektan tradukon de La Korvo. La serioza studanto de la poezioj angla kaj Esperanta devas legi la tri. Tamen por ĝojo de legado, por distriĝo, por simple ĝui la Esperanton, mi rekomendas la novan eldonaĵon, kiu prezentas la verkon de Willarson al nova generacio de esperantistoj.