x-metodo akceptata

Usona Esperantisto

Dumonata bulteno de Esperanto-USA

Bonega itala renkontiĝo

Russ Williams

Mi kaj mia fianĉino Anna bonŝancis ĉeesti la Internacian Junularan Festivalon (IJF) en Roncegno (Ronĉenjo), urbeto en la nordorienta montaro de Italujo, dum la unua semajno de aprilo 2010. (Ĝi tradicie okazas en iu itala urbo ĉiujare je la paska semajnfino.) Temas pri negranda aranĝo kun eble 80 homoj el diversaj landoj, inkluzive de Italujo, Germanujo, Francujo, Svisujo, Litovujo, Svedujo, Nederlando, Polujo, ktp, kaj mi eĉ ne estis la sola usonano, kvankam la alia, Lauren, same kiel mi, loĝas en Eŭropo.

La evento okazis en plaĉa komforta hotelo Semiramis en la montara urbeto Roncegno. Ĉiuj dormis en la hotelo, kaj ĉiuj prelegoj, koncertoj, ktp okazis en tiu hotelo, kaj estis manĝoservo en la hotelo, do tre konvene. Krome, por manĝo-memzorgantoj, estis tuj apuda manĝbutiko, parko kun piknikejo, kaj sufiĉe proksima picejo Il Picchio kun tre bongustaj picoj kaj eĉ tute esperantigita menuo kaj specialaj prezoj por ni esperantistoj dum la semajno. Do la organizintoj bonege elektis kaj preparis la festivalejon.

Kompreneble okazis prelegoj kaj diskutoj dum la semajno pri diversaj temoj, ekzemple: urba serĉludo por alkutimigi nin al la ĉirkaŭaĵo; la itala iniciato RoMEo traduki komiksojn en Esperanton (ili jam eldonis la bonegajn librojn Rat-Man kaj Diabolik) kaj ilia altkvalita traduka sistemo; matematiko kaj ludoj; ĵaluzo en amrilatoj; kulturaj diferencoj inter Eŭropo kaj Azio; memkritika diskutrondo por plibonigi nian Esperanton; enkonduko en la italan lingvon; vespera kriminala ludo, en kiu 4 taĉmentoj de detektivoj esploris murdon, pridemandante la 5 suspektatojn kaj priserĉante lokojn ĉe la krimsceno por eltrovi la murdinton (mi fieras, ke nur mia grupo sukcesis solvi la kazon!); ludado de diversaj strategiaj ludoj (goo, ĉina ŝako, …); paska diservo; kaj multaj aliaj diversaj tiaj eventoj.

Ne mankis ankaŭ nokta distra programo, kun vere riĉa altkvalita koncertaro. Tomio (de la sveda bando Perdita Generacio – unu el miaj plej ŝatataj bandoj) intime koncertis per gitaro malfrunokte en la gufujo. Asorti prezentis tradician litovan muzikon, kaj ne nur: ankaŭ estis tre plaĉa por mi kiel usonano nekutima kaj verva versio de la klasika usona rok-kanto Sweet Home Alabama, kiun ili amuze esperantigis al Dolĉa hejmo Esperanto. Platano de Paf-Klik repis kaj dancigis homojn. Tre populara dana akordionisto Kim Henriksen de iama Esperanto Desperado ankaŭ dancigis homojn, kaj okazis kortuŝa kaj impona reunuiĝo de Kimo kun sveda gitaristo Micke Englund, do du el la tri fondintoj (kun Bertilo Wennergren) de la frua influa Eo-rokbando Amplifiki – Kimo kaj Micke ne koncertis kune ekde multaj jaroj, sed ambaŭ ĉeestis ĉi tiun IJF, do ludis plurajn kantojn kune, inkluzive la faman popularan kanton Sola. Certe la plejmulto de esperantistoj neniam havis oportunon aŭdi iamajn membrojn de Amplifiki kunkoncerti tiel, kaj tio estis tre impona sperto por mi, kiu pensigis min nostalgie pri la diversaj vivovojoj de homoj. Poste okazis du koncertoj de du ege talentaj gitaristoj: argentinano Hernano Diego Loza kaj franco François Stride ambaŭ ravis per belega preciza gitarludado laŭ malnovaj klasikaj stiloj. Krome Hernano ludis akompanata de sia edzino Daniela Veronesi, profesia operstila kantistino, kiu belege kantas. Krome la germana muzikisto Johannes Mueller fojfoje klavare aŭ gitare akompanis kelkajn kantojn dum la oficialaj koncertoj. Resume estis multmaniere plaĉega semajno muzike!

Okazis kelkaj ekskursoj for de la festivalejo por vidi pli da Italujo, inkluzive tuttagan ekskurson al apudaj urboj (Viĉenco kaj Bassano del Grappa) kun bela malnova arĥitekturo, tradicia foiro en urboplaco, interesa muzeo pri itala milita historio, ktp. Multaj el ni ankaŭ ĝuis matenan naturan promenon en la montara arbaro tuj ekster Roncegno (bonŝance la fojfoje pluva vetero iĝis tre plaĉa dum tiu promeno!)

Kelkaj sufiĉe gravaj movadanoj ĉeestis IJF, ekzemple longtempa eldonisto kaj aktivulo Bruĉjo Kasini, kaj ankaŭ Giorgio Silfer, kiu disdonis ekzemplerojn de la periodaĵoj Literatura Foiro, Heroldo de Esperanto, kaj Femina; vendis rabate novan zamenhofologian kolekton Homarane; kaj klere aldonis tre interesajn historiajn informojn dum la tuttaga ekskurso. Unu tagon venis intervjuistino de itala televido por filmi nin.

Estis bonega semajno por revidi kaj pli bone ekkoni malnovajn amikojn de antaŭaj aranĝoj, kaj ekkoni novajn amikojn, inkluzive kelkajn freŝbakitajn esperantistojn kiuj jam bone parolas la lingvon post nur kelkaj monatoj. (Kelkaj lernas en la evidente aktiva kaj efika berlina klubo, inkluzive eksterlandanojn de Usono kaj Finnlando.) Unu plaĉa koincido estis ke unu el niaj samĉambranoj Manuel hazarde estis nia ĉiĉerono en Venecio en 2006, dum aŭtobuso survoje al IJK en Sarajevo haltis dum malmulta tempo por iomete da venecia turismado. Estas tre agrable kaj amuze rerenkonti tiajn homojn denove! Nia alia samĉambrano Daniele hazarde estis amiko ekde longe (eĉ vizitinte nin hejme antaŭ kelkaj monatoj). Multe da amikeca interparolado okazis malfrunokte, ĉar ja temas pri “junulara” festivalo, do okazis sufiĉe da malfrunoktaj dancado, drinkado, karaokeado, kaj babilado. Okazis gustumado de alkoholaĵoj de diversaj landoj (mi aparte ĝuis italan citronan trinkaĵon Limoncello). Krome oni oftege trinkas vinon kaj kafon en Italujo, kaj pro la speciala oferto en la picejo, mi ĝuis kvaronan litron da vino plus kafo kun mia pico ĉiuvespere…

Do por ni estis bonega semajno kun multaj memorindaj spertoj. Koran dankon al la organizintoj Boris, Fabio, Elina, kaj aliaj. Estis nia unua IJF, kaj ni esperas ke ne la lasta! Mi tre rekomendas la eventon al ĉiu esperantisto, ĉu juna korpe aŭ nur kore!

Por pli da informo pri IJF, vidu la retpaĝon ĉe la Itala Esperantista Junularo.