x-metodo akceptata

Usona Esperantisto

Dumonata bulteno de Esperanto-USA

Sukcesa kongreso

Raportas Filipo Dorcas, prezidanto

Filipo Dorcas kun Peter Benson Filipo (dekstre) kun Peter Benson.

Esperanto-USA kongresis en Vaŝingtono de la 28-a ĝis 31-a de majo. Entute 107 ĉeestis. La estraro kunsidis vendredon, kaj decidis prilabori tri-monatan planon. Unu tasko estas reverki la libron Manlibro por Estraranoj kaj Komisionoj. Alia estas restarigi la Komitaton por Publikigado (Informado), okaze de la sukcesa, tutlanda, publika raporto en la angla de NPR (Nacia Publika Radio) pri Esperanto kaj la kongreso.

La rezultoj de la balotado por estraranoj estas, ke ni bonvenigas la kandidatojn Ĝan Starling kaj George Baker al la estraro. Julie Spickler servas denove kiel estrarano, kaj Steve Brewer estas nia sekretario. Ili kvar servos deĵore ĝis 2013. Christopher Zervic jam estis nomumita kiel kasisto kaj servos ĝis 2012. Dankon al estraranoj Ĵenja Amis kaj Anjo Harlow, kies deĵoro finiĝis dum ĉi tiu kongreso.

Okazis du aferkunsidoj de la ĝenerala membraro de Esperanto-USA dum la kongreso. Ni unuanime honoris invititan gaston Peter Benson pro lia sindediĉa laboro por la fama vortaro Comprehensive English-Esperanto Dictionary. Ni starigis komitaton, kiun Benson mem estras, por reverki kaj reeldoni tiun bonegan libron, kiu aperos surpapere kaj interrete.

Ni unuanime aprobis la buĝeton por 2011, la jarraporton por 2010, kaj aranĝon por lui oficejon en Novjorko por la reprezentanto al la Unuiĝintaj Nacioj de UEA. UEA repagos nin por la lupago laŭ bezono. Dankon al Neil Blonstein por fari tiun laboron ĉe la U.N. kaj zorgi multe pri niaj rilatoj kun reprezentantoj, delegitoj, kaj ambasadoroj de multaj landoj.

Ni unuanime aprobis dankojn al la hotelo de la kongresejo, Hyatt Regency Bethesda, kaj al la Loka Kongresa Komitato (LKK), Jed Meltzer (estro de la komitato), Jim Ryan (prezidanto de la Esperanto-Societo de Vaŝingtono), Ralph Dumain, Daniela Power, Charles Power, David Sletten, Harold Goodman, David Dougherty, Erinja Piateski, James Lieberman kaj aliaj.

Faris aliajn kunsidojn Arika Okrent (“Esperanto kaj inventitaj lingvoj”), Humphrey Tonkin (“Esperanto en la nuna mondo” kaj la “Esperantic Studies Foundation”), Darsi Ross (“Organizado en universitatoj”), Esther Schor (“Poezia rondo”), Ralph Dumain (“Esperanto, Vaŝingtono, kaj la mondo de 1910”), Lusi Harmon (“Kial ni ne rajtas iri al la UK”) kaj aliaj prelegantoj.

Okazis interkona vespero, bankedo kun parolado de Jim Ryan, distra vespero, aŭkcio, akcepto de UEA-delegitoj, AAIE-kunsido, kaj tre interesaj ekskursoj al gravaj lokoj en Vaŝingtono (ekz. la Holokaŭsta Muzeo, kaj monumentoj al Abraham Lincoln, George Washington, kaj Thomas Jefferson). Kompreneble, ni vizitis la lokon kie Dr. L. L. Zamenhof prelegis tre proksime al la Blanka Domo antaŭ cent jaroj. Aparte memorinda estis la ekskurso al la Parlamenta Biblioteko, kiun partoprenis 53 kongresanoj. Tiuj ne nur ekskursis tra la biblioteko, sed ankaŭ ĝuis akcepton por ili, gastigate de Lee Douglas, esperantisto kiu laboras tie. Douglas parolis pri la biblioteko, ĝia Esperanta kolekto kaj diversaj serĉmetodoj por utiligi ĝin. Li estis sterninta por ni plurajn erojn de la plurmilnombra kolekto de esperantaĵoj.

Ni rimarkis kun miro la grandan kvanton da junuloj ĉe la kongreso. Impone granda grupo karavanis ĉi tien el la Universitato de Ilinojso. La plej juna partoprenanto estis la kvin-jaraĝa knabo Daniel Brown de norda Teksaso.

Dankon al la LKK pro bonega kongreso! La venonta kongreso okazos en la regiono de San Francisco (per SFERO, la San-Franciska Esperanta Regiona Organizo) de la 2-a ĝis 5-a de junio, 2011, ĉe la Universitato de Kalifornio, Berkeley.

Al Kalifornio en 2011!

Post-kongresaj pensoj

Raportas Jed Meltzer

En la lastaj jaroj, mia esperantista vivo multe riĉiĝis pro du neforgeseblaj kongresoj: la Tut-Amerika Kongreso de Esperanto en Montrealo (2008), kiun mi ĉeestis kiel kutima partoprenanto, kaj la Landa Kongreso en Vaŝingtono, por kiu mi servis en la Loka Kongresa Komitato. La unua sperto kondukis rekte al la dua, kaj survoje mi lernis ne nur kiel okazigi kongreson, sed pli grave, kial. Homoj venas al kongresoj por diversaj celoj, sed mi konvinkiĝis ke la ĉefa beno de kongreso por la Esperanta movado temas pri speciala grupo de partoprenantoj, kies estontajn opiniojn kaj agemon pri Esperanto ni povas profunde influi. Ili estas nek la plej spertaj nek la plej novaj al la movado. La plej spertaj daŭrigos sian sindediĉon sen nia helpo, kaj la plej novaj dependas je siaj lokaj kluboj por ellerni la lingvon kaj subteni intereson. Sed inter tiuj du ekstremoj, troviĝas tiuj kiuj jam sufiĉe interesiĝis por ĉeesti kongreson, sed eble ĝi estas la unua fojo, aŭ (en mia kazo en 2008) la unua post multjara malapero de la movado. Por tiuj, bona kongreso povas kuraĝigi ilin al nova florado de intereso kaj agemo, kaj enua sperto povas estingi apenaŭ vekiĝintan intereson.

Ĉi-jare, ni bonŝance havis grandan grupon de tiuj homoj. Dank’ al la senlaca laboro de junaj organizantoj en universitatoj, kaj la subvencio de la Schulze-fonduso (donacu!), ĉeestis la kongreson pli ol 15 studentoj. Ili ĉiuj jam lernis sufiĉe de la lingvo por signifoplene partopreni la kongreson, sed por multaj estis la unua fojo paroli la lingvon kun iu ajn ekster la loka klubo. Do la universitataj organizantoj plenumis duonon de la tasko, kuraĝiginte ilin veni al la kongreso, sed restis je ni, la LKK, la devo kapti la okazon. La kongreso en 2008 sukcese vekis mian internan esperantiston, kaj simile mi kredas, ke ni en 2010 sukcesis certigi ke por multaj el tiuj junuloj, la unua kongreso ne estos la fina. Mi “amikiĝis” je Vizaĝlibro kun multaj studentoj, kaj en la tagoj post la kongreso mi legis komentojn pri kiom ili ĝuis la kongreson sed volas plibonigi sian regon de la lingvo, ktp.

Kutime por mi, ju pli bona estas kongreso, des pli longe mi sentas la mankon de dormo poste. Ĉi-jare, mi bezonis preskaŭ semajnon por senti min normala. Fakte mi ne povas kulpigi la junulojn pro diboĉemo; estis ni, la “post-junuloj” en la 30-eca jaraĝo, kiuj sentis la devon distri kaj dancigi la verajn junulojn. Mi tre ĝojis vidi ke, ekster la oficialaj horoj de la kongreso, okazis senĉesa babilado kaj ludado inter la partoprenantoj. Jen la vera kerno de la kongresa etoso. Estas malfacile plani tion en la programo. Tio, kion ni povas fari, estas certigi ke ĉiu kongreso havu tiom bonan etoson, ke ĉiuj homoj volos reveni la sekvantan fojon, por daŭrigi la energion de unu kongreso al alia.

Noto: partoj de la Distra Vespero spekteblas en YouTube.

La jarkunsido de AAIE

Raportas Ron Glossop

La jarkunsido de la Amerika Asocio de Instruistoj de Esperanto okazis je la 5-a horo ptm je la 30-a de majo en Vaŝingtono kadre de la Landa Kongreso de Esperanto-USA.

Prezidanto Ron Glossop prezidis kaj Koresponda Sekretariino Sally Lawton protokolis. Vic-Prezidanto Gary Grady kaj Eduka Sekretariino Ŝeri Wells partoprenis, sed Kasisto Mary Napolitan kaj Redaktoro Doroteo Holland ne povis veni. Proksimume dudek membroj ĉeestis, inkluzive de tri novaj membroj: Gary Anderson (Seatlo), Neil Blonstein (Novjork-urbo), kaj Chuck Mays (Raleigh, NC).

Ni aprobis la protokolon pri la 2009-AAIE-jarkunsido en Sankta-Luiso kaj la raportojn de ĉiuj postenuloj kiuj aperis en la printempa Bulteno, inkluzive la raporton de la Kasisto ke la nuntempa saldo de AAIE estas $3,658.99; la ĉefaj elspezoj estis por niaj kotizoj al la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) kaj por la AAIE-Bulteno. Ni voĉdonis unuanime por deklaracio ke Doroteo Holland estu nomita “Honora Membro de AAIE” kun la kompreno ke ŝi ne plu devos pagi membrecon por AAIE aŭ ILEI.

Ni voĉdonis unuanime ke Ŝeri Wells daŭrigu kiel nia Eduka Sekretario kaj ke Chuck Mays iĝu nia nova Kasisto. La ofic-periodo por ambaŭ estos 2 jaroj.

Ron indikas ke nova problemo ekzistas por AAIE ĉar ILEI nun decidis ke ĉe ĉiu landa asocio la ofic-periodo de la Prezidanto (kiu ankaŭ devas esti la land-Sekciestro) devus esti tri jaroj, sed la statuto de AAIE enhavas malsaman aranĝon, nome, ofic-periodon de du jaroj. Ron ankaŭ indikis ke dum la pasintaj du jaroj li ne povis trovi homojn kiuj volus servi kiel Kandidatiga Komitato. Tial li proponis novan aranĝon. Post iom da diskuto, estis konsento ke la nova vortumado de la AAIE-statuto devus esti: “Postenuloj estas prezidanto, vicprezidanto, koresponda sekretario, eduka sekretario, kasisto, kaj redaktoro. Ĉiujn (krom la redaktoro) la membraro elektos inter la membroj dum jara kunveno por trijara deĵor-periodo kiu komenciĝos je la fino de la jarkunveno de la jaro 2012 kaj je ĉiu tria jaro post tio.” Tiun proponon nia AAIE-membraro devos aprobi per balotilo ĉar malpli da duono da la AAIE-membroj partoprenis la jarkunsidon en Vaŝingtono kaj la statuto diras: Por amendi [la statuton], necesas du trionoj de la esprimitaj voĉoj, kondiĉe ke tiuj voĉoj reprezentas minimume duonon de la membraro. AAIE havas 53 membrojn.

Ŝeri Wells gvidis diskuton pri la bezono partopreni la konferencojn por instruistoj de fremdaj lingvoj, por ke ili konsciu ke Esperanto vivas.

La posta AAIE-jarkunsido okazos dum la kongreso de Esperanto-USA en Berkeley, Kalifornio de la 2-a ĝis la 5-a de junio 2011.

Library of Congress field trip

Reported by Ralph Dumain

On the afternoon of Saturday May 30 a contingent of Esperantists made a pilgrimage to the Library of Congress, one of our greatest national treasures, where we were greeted by Lee Douglas, a veteran Esperantist and librarian stationed in the Local History & Genealogy Dept.

Also awaiting our arrival was a display of books from the library’s rich collection (on site and from the repository in Ft. Meade) and from Mr. Douglas’s personal collection, ranging from old and rare to recently published items. I made a note of a few items of interest: Class Leader’s Course by Correspondence (American School of Esperanto, Washington D.C., 1911); Practical Esperanto: Complete Method for Learning the International Language “Esperanto”: Home Course (William Sol Benson, 1925-1932); Proleta Kurso de Esperanto, vol. 5 (Tokyo, 1932); La Lasta Usonano by J. A. Mitchell (various editions); Vivprotokoloj: Ĉiutagaj Vivoj, Rakontitaj de Esperantistoj compiled by Ulrich Becker & Zdravka Metz (2nd ed., 2009). In turn, we presented items for donation to the library’s collection.

Mr. Douglas treated us to an overview of how to fully use the library’s resources, which included information new even to me as a veteran researcher. There are various tricks to using the online catalog available to everyone, especially in light of the newer practice of “minimal level cataloging.”

In addition to researching the usual published formats, one must do some digging to find Esperanto-related material in various archives. For example, the library has on microfiche the German secret police reports covering the period 1920-1933, in which the Esperanto movement was heavily surveilled by government spies.

Finally, the acquisitions policies of the library were reviewed. The Library of Congress accepts everything, throws nothing away, but will probably never catalog a substantial percentage of material entered into storage. Esperanto material is of the lowest priority for cataloging, and of a very low priority for regular acquisitions. You can of course write to the Library of Congress yourself urging your priorities, but you are unlikely to have much impact unless you or someone you know has pull.

I trust that others moved on to take in other departments of the Library of Congress or other tourist attractions. I remained behind to pursue my research passion for a bit. Thanks, Mr. Douglas and the Library of Congress staff, for your service to our group as well as to the national memory.