x-metodo akceptata

Usona Esperantisto

Dumonata bulteno de Esperanto-USA

Babij Jar

Julius Balbin

Inter la diversaj verkoj, kiujn oni laŭtlegos en la poezio-rondo ĉi-jare ĉe la landa kongreso en majo, estos la fama Babij Jar de Jevgenij Jevtuŝenko. Allan Fineberg deklamos por ni la tradukon fare de Julius Balbin; ĝi unue aperis en la revuo Esperanto de Septembro 1963, gajninte la unuan premion en la tiujaraj Belartaj Konkursoj de UEA.

Verkis Jevgenij Jevtuŝenko
Elrusigis Julius Balbin

Ĉe Babij Jar – monumentoj neniaj.
Kruta deklivo – kiel kruda tombŝtono.
Mi timas.
        Hodiaŭ tiom da jaroj miaj
kiel ĉe la juda popolo mem.
Jen deliras mi en Egiptio antikva –
kaj jen, sur kruco streĉita, mi pereas;
najloj postsigne ĝis nun sur mi veas.
Al mi ŝajnas, ke Dreyfuss en min rifuĝis.
Etburĝaro – jen kiu min denuncis kaj juĝis.
Mi – malantaŭ bariloj,
        enfalinte insidon,
persekutata,
        prikraĉata,
                kalumniata.
Kaj jen dametoj en bruselaj falbaloj,
ŝrikante, ombrele baras mian vidon.
Al mi ŝajnas:
         mi estas knabeto en Bialistoko.
Sango verŝita disfluas tra la kamparo
kaj vodko fetoras kun cepo miksita
en la loka drinkejo – ekscesas ĉefaro.
Jen mi, senforta, botfrape elĵetita,
pogromulojn plorpetegas vane,
dum ili rikane:
        “Batu jidojn! Savu Rusion!”
Patrinon mian grenvendisto frapas.
Ho, rusa popolo mia!
        Mi scias:
        vi
estas esence internacia.
Sed ofte tiuj, kies manoj malpuras,
vian plej puran nomon mise figuras.
Mi konas la bonecon de mia tero.
Kiel malnoble,
        ke, sen ajna vejnotremo,
la antisemitoj kun pompa fiero
sin nomas “Unio de la rusa popolo”.
Al mi ŝajnas:
        mi estas Anna Frank,
fragila
        kiel branĉeto en aprilo.
Kaj mi amas.
        Kaj frazoj ne necesas.
Necesas,
        ke ni rigardu unu la alian.
Kiel malmulte oni povas vidi
        kaj flari:
foliojn ili malpermesas
        kaj ĉielon.
Tamen eblas ja multege fari:
        tenere
en mallumo ĉirkaŭbraki unu la alian.
Ili venas ĉi tien?
        Ne timu – tiel susuras
nur ventetoj primavere –
        printempo venas ĉi tien.
Venu al mi.
        Lipojn viajn donu al mi haste.
Ili rompas la pordon?
        Ne – degelas nure …
Ĉe Babij Jar sovaĝaj herboj susuras
kaj arboj rigardas nin terure
        kiel juĝistoj.
Ĉia silento ĉi tie kriĉas;
        kaj, ĉapon demetinte,
mi sentas
        kiel lante griza mi iĝas.
Kaj mi mem –
        kiel kriego senĉesa kaj sensona
super la milmiloj da enterigitoj.
Mi –
        ĉiu tie ĉi mortpafita
                maljunulo
Mi –
        ĉiu tie ĉi mortpafita
                etulo
Nenio en mi
        iam pri tio forgesos.
“Internacionalo”
        ekaŭdiĝu triumfsona
nur kiam por eterne entombiĝas
la lasta antisemito surtera.
Nenia juda sango en mi troviĝas.
Tamen malamas min feroce kaj dure
ĉiuj antisemitoj
        kiel judon.
Kaj pro tio
        mi estas ruso vera.